Szentendre


















































































Szentendre
urbo

Preĝejo Blagovesztenszka

Preĝejo Blagovesztenszka


Flago



Blazono


Flago
Blazono
Administrado

Lando

Hungario

Regiono

Meza Hungario

Departemento

Pest

Poŝtkodo
2000, 2001

Telefona antaŭkodo
(+36) 26

Kodo laŭ KSH
15440

Retpaĝaro

www.szentendre.hu
Politiko

Urbestro
Miklós Verseghi-Nagy (Fidesz[1])
Demografio

Loĝantaro

25 542  (1-a de januaro 2015)[2]

Loĝdenso

587,04 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

47° 40′ N, 19° 5′ O47.66527777777819.0775Koordinatoj: 47° 40′ N, 19° 5′ O

Alto

110 m [+]

Areo
43,82 km² (4 382 ha)

Horzono

Mezeŭropa tempo [+]





Szentendre (Hungario)

DEC
Szentendre

Situo de Szentendre







Szentendre (Pest)

DEC
Szentendre

Situo de Szentendre


Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Szentendre [+]







v  d  r


Information icon.svg



Szentendre [sentendre] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szentendre, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: Sankta Andreo.




Aerfoto pri Szentendre




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Pliaj vidindaĵoj


  • 3 Vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo


  • 4 Famuloj


  • 5 Referencoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Szentendre situas en dekstra bordo de Danubo. Dum la reĝlando la komunumo estis konsilantrajta urbo.




Urbomezo de Szentendre


Szentendre estas malnova, vere pitoreska historia urbeto en Hungario. Kun romantikaj stratoj kaj placoj – pro tio paradizo de pentristoj kaj aliaj artistoj – prezentas ankaŭ rigardindajn preĝejojn, kaj malnovan romkatolikan el la 13-a jarcento kaj serbortodoksajn i.a. kun admirinda ikonostazo. Plurcentoj da serbaj familioj rifuĝintaj antaŭ la turka regado ekloĝis ĉi tie en 1690 kaj fondis tre viglan ekonomian kaj kulturan centron por si, kies ĉarmaj karakterizaj trajtoj daŭre videblas. La Muzeo de la Serba Eklezio montras grandan trezoron de la ortodoksa eklezia arto, dum la publikon amase altiras famaj riĉaĵoj de la ceramika muzeo de Kovács Margit, de la galerioj de Béni Ferenczy, Béla Czóbel, Jenő Barcsay, Varga, elstaraj modernaj pentristoj, same la Parkmuzeo de Skulptaĵoj.


Interesa vidindaĵo ĝojigas tiun, kiu grimpas al Preĝeja monteto (Templom domb) sur la kruta, kurba vojeto, oni povas vidi, ke la tutaĵo de la ŝajne ne orde konstruita urbeto montras pitoreskan, ĉarman harmonion.


En la ekstera parto de la urbo estas trovebla la konstante riĉigata Subĉiela Etnografia Muzeo.



Pliaj vidindaĵoj |



  • Urbodomo de Szentendre

  • Preĝejo de Johano Baptisto (Szentendre)

  • Preĝejo de Ave Maria (Szentendre)

  • Katedralo Ĉieliro de Maria (Szentendre)

  • Artistkolonio (Szentendre)



Vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo |


Aliflanke de Danubo situas la 22 km longa insulo Szentendre-insulo (Szentendrei-sziget), sur kiu troviĝas vilaĝoj kaj tre ŝatataj ripozejoj, kampadejoj. Ofta ŝiptrafiko ligas ilin precipe al la ĉefurba loĝantaro. Sed ripozejoj abunde troviĝas ankaŭ sur la Danub-flanko, norde de Szentendre: Leányfalu estas vilaĝo, kies deklivoj donas lokon al multaj ripozhoteloj kaj aro de vilaoj. Mediteranea klimato ĉe la orientaj deklivoj de la Piliŝ-montaro ebligas veran ĝardenkulturon kaj frukto-kultivadon. Varmakva strandbanejo allogas apud la ŝoseo, kaj ne nur dum varmaj tagoj.


Ĉe Tahi-Tótfalu ponto arkas super la rivero al la insula parto de la vilaĝo. Kaj tie, kaj en la sekva vilaĝo, Dunabogdány, ripozhoteloj kaj vilaoj dense troviĝas kaj ĉe la riverbordo, kaj sur la mildaj deklivoj. La abrupta vidaĵo de granda ŝtonminejo, kiu kvazaŭ malaperigas tutan monteton
(Csűdi), aspektas eble iom fremde; la pavimoj de Budapeŝto originas el tiu ĉi surfaca minejo.



Famuloj |



  • En Szentendre naskiĝis kaj mortis Xavér Ferenc Stéger hungara-germana-kroata operkantisto.

  • En Szentendre naskiĝis:


    • skulptistoj Béni Ferenczy, Noémi Ferenczy, György Holdas kaj Pál Deim


    • biologo Péter Somogyi


    • kemiisto Gábor Vastagh


    • ministro Iván Altomáré


    • pentristo Imre Kocsis.



  • En Szentendre mortis:

    • Emil Ábrányi (pli juna)


    • aktoro Pál Rakodczay


    • kuracisto Kálmán Tellyesniczky


    • inĝeniero-oficiro József Petzelt

    • pentristoj Miklós Bánovszky, Tibor Boromisza, Ferenc Doór kaj János Pirk

    • Béla Balogh (reĝisoro)


    • skulptistoj József Engelsz, Erika Ligeti kaj Zoltán Szentirmai.





Referencoj |





  1. Szentendre települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2014. október 12. (Hozzáférés: 2014. október 31.)


  2. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)




Vidu ankaŭ |


  • BHÉV


Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Szentendre en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)