Tolna (historia departemento)
Tolna (reĝa departemento) (germane Tolnau) estis historia departemento en meza parto de la Hungara Reĝlando.
- Departementejo: Szekszárd
Areo: 3537 km²
Loĝantaro: 267.259 en 1910
Enhavo
1 Demografio
2 Administracio
3 Eksteraj ligiloj
4 Vidu ankaŭ
Demografio |
Laŭ la censo de 1880
- 156 375 (66,8%) hungaroj
- 75 350 (32,2%) germanoj
- 1 114 (0,5%) serbokroatoj
- 1 401 (0,6%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 189 521 (70,9%) hungaroj
- 74 376 (27,8%) germanoj
- 1 102 (0,4%) serboj
- 2 260 (0,8%) ceteraj.
Alia censo:
- 169 346 (67,2%) hungaroj
- 80 114 (31,8%) germanoj
- 1 048 serboj
- 769 slovakoj
- 266 rumanoj
- 555 ceteraj
Administracio |
Estis 6 distriktoj, ties nomoj estas la samaj, ol la distriktejoj:
- Dombóvár
- Dunaföldvár, escepte distriktejo: Paks
- Centra, escepte distriktejo: Szekszárd, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Simontornya, escepte distriktejo: Gyönk
- Tamási
- Völgység, escepte distriktejo: Bonyhád
La departemento situas en dekstra bordo de Danubo, kie troviĝas ebenaĵoj kaj malaltaj montetoj, krome estas rivero-kanalo Sió. La alvenintaj hungaroj en 895 trovis la teritorion tre konvena pro la riveroj kaj paŝtejoj. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon komence de la 11-a j.c. Post la mezepoko la turkoj okupis la departementon. Poste alvenis serboj, slovakoj kaj germanoj. Armeo de Rákóczi tie faris startan punkton, poste ili okupis Transdanubion. En 1848 la hungaroj venkis helpan armeon de Josip Jelačić.
Eksteraj ligiloj |
- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)
Vidu ankaŭ |
- Departementoj de reĝlando Hungario
- Hungara reĝlando
|