Szerém
Szerém (serEm) estis historia reĝa departemento en la suda parto de la Hungara Reĝlando, pli precize en la plej orienta parto de Kroatio-Slavonio.
- Departementejo: Vukovar
Areo: 6 866 km²
Loĝantaro: 414 234 en 1910
Enhavo
1 Demografio
2 Administracio
3 Eksteraj ligiloj
4 Vidu ankaŭ
Demografio |
Laŭ la censo de 1910
- 183 109 (44,2%) serboj
- 106 198 (25,6%) kroatoj
- 68 086 (16,4%) germanoj
- 29 552 (7,1%) hungaroj
- 13 841 (3,3%) slovakoj
- 4 642 (1,1%) rutenoj
- 8 836 (2,1%) ceteraj.
Administracio |
Estis 9 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:
- Ürög
Szávaszentdemeter, samtempe konsilantrajta urbo
- Ópazova
- Sid
- Újlak
- Vinkovce
Vukovár, samtempe departementejo
Zimony, samtempe munucipa urbo- Zsupanya
La departemento estis grandparte ebenaĵa, norde troviĝas insulomonto Fruŝka Gora. Gravaj riveroj limis ĝin: sude Sava, oriente kaj norde Danubo.
En 895 la alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena por loĝadi pro la paŝtejoj, ebenaĵo kaj riveroj. La departemento fondiĝis en la 12-a j.c. el regiono Szerém kaj Vukovár. En 1521 la turkoj okupis la departementon. La Habsburga Imperio akiris la departementon en 2 fazoj, en 1688 kaj en 1718. En la malplenan regionon alvenis germanoj, kroatoj, hungaroj, slovakoj, rutenoj kaj precipe serboj, ĉar tiutempe sia lando estis turka regiono. Inter 1848-1860 formiĝis Unuiĝinta Vojevodio apartenanta al Aŭstrio el departementoj Bács-Bodrog, Szerém, Torontál, Temes kaj Krassó-Szörény. En 1868 la departemento redoniĝis al la Hungara-Kroata Reĝlando, tiam Hungario kaj Kroatio faris ŝanĝon: por departementoj Szerém, Verőce kaj Pozsega hungaroj ricevis havenurbon Fiume. Post 1918 ĝi apartenis al SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando), poste al Jugoslavio. Dume dum la Dua Mondmilito ĝi apartenis al Kroatio. Ekde 1991 la orienta parto iĝis serba, la okcidenta apartenas al Kroatio.
Eksteraj ligiloj |
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)
Vidu ankaŭ |
- Departementoj de reĝlando Hungario
- Hungara reĝlando
|