Klasika normo (okcitana lingvo)




La klasika normo (nòrma classica, en la okcitana) estas lingva normo kiu fiksas la regulojn por skribi kaj elparoli la okcitanan lingvon. Tiu normo, kiu baziĝas sur la jar-mila tradicio, konkuras kun aliaj normoj malpli uzataj: (mistrala normo, bonauda normo, normo de l'Escòla dau Pò).




Enhavo






  • 1 Konsisto


  • 2 Disvolviĝo


  • 3 Komparo


  • 4 Referencoj





Konsisto |


La klasika normo konsistas el du kampoj:



  • La skrib-normoortografio, kiu fiksas la regulojn por skribi sonojn.

  • La parol-normo, kiu fiksas la rekomenditan manieron paroli la okcitanan.



Disvolviĝo |


Kvankam la klasika skrib-normo naskiĝis iom antaŭ la jaro 1000 (per la unuaj dokumentoj skribitaj en la okcitana), la klasika normo disvolviĝis je tri etapoj ekde 1935:



  • Aperis la jaron 1935 en la libro Gramatica occitana segon los parlars lengadocians[1] far Loís Alibèrt.

  • Daŭre disvolviĝis per la laboro de la Institut d'Estudis Occitans (IEO) ekde 1945, kiu okupiĝis adapti ĝin al la ceteraj okcitanaj dialektoj.
    • Aldonendas la verkoj far Pèire Bèc kaj Robèrt Lafont ekde 1950, kiuj kontribuis precizigi la aplikadon de la normo al ĉiuj dialektoj.


  • Ekde 1996 la Conselh de la Lenga Occitana[2] (CLO) kontrolas ĝian disvolviĝon.


La klasika normo disvastiĝis ĉefe post la dua duono de la 20-a jarcento anstataŭante la mistralan normon. Hodiaŭ la klasika normo estas normale uzata ĉe la tuta Okcitanio. Tamen, ekzistas ankoraŭ kelkaj zonoj, kie konkurencaj normoj ne malaperis:



  • En la provenca dialekto kaj la nica sub-dialekto estas konkurenco inter la klasika normo kaj la mistrala normo.

  • En la Okcitanaj Valoj estas konkurenco inter la klasika normo kaj la normo de l'Escòla dau Pò.

  • En la aŭvernja dialekto estas konkurenco inter la klasika normo kaj la bonauda normo.



Komparo |







































































Komparo inter la kvar normoj ekzistantaj pri la okcitana: tipaj grafemoj
Klasika normo

Mistrala normo

Bonauda normo

Normo de l'Escòla dau Pò
-a fina
-o (-a, -e)

-o (-a)
ò
o
o
o
o, ó
ou
ou
ou
uè, ue
ue, iue
eu (ue)
ue (ö)
lh
i/h (lh)
lh
lh
nh
gn
nh
nh
s, ss
c(e), c(i), ç
s, ss
c(e), c(i), ç
s, ss
s
z
s intervokala
z
s intervokala
z
z
à è ò
á é í ó ú
à è ò ì ù
é óu
à è eù où
é
â ê î û
à è ò ì ù où
é

Oni skribas ĉiujn finajn konsonantojn ne elparolatajn.

Oni skribas kelkajn finajn konsonantojn ne elparolatajn.

Oni skribas kelkajn finajn konsonantojn ne elparolatajn.

Oni ne skribas finajn konsonantojn ne elparolatajn.



Referencoj |





  1. Okcitana gramatiko laŭ la lengvadokaj dialektoj


  2. Konsilio pri la Okcitana Lingvo









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg