Temes [temeŝ] estis historia reĝa departemento en la suda parto de la Hungara Reĝlando, germane: Komitat Temesch, rumane: Comitatul Timiș.
Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Temes
Katolika katedralo en Temesvár
Departementejo: Temesvár
Areo: 7 110 km²
Loĝantaro: 500 835 en 1910
Enhavo
1Demografio
2Administracio
3Eksteraj ligiloj
4Vidu ankaŭ
Demografio |
Laŭ la censo de 1880
26 843 (6,8 %) hungaroj
142 269 (36,0 %) germanoj
3 445 (0,9 %) slovakoj
154 351 (39,0 %) rumanoj
57 621 (14,6 %) serbokroatoj
10 835 (2,7 %) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
169 030 (33,7 %) rumanoj
165 883 (33,1 %) germanoj
79 960 (16,0 %) hungaroj
69 905 (14,0 %) serboj
3 080 (0,6 %) slovakoj
12 977 (2,6 %) ceteraj.
Administracio |
Estis 11 distriktoj, iliaj nomoj kaj tiuj de la departementejoj samas:
Buziásfürdő
Csák
Detta
Fehértemplom, samtempe konsilantrajta urbo
Kevevára
Központi (=centra), escepte distriktejo: Temesvár samtempe departementejo kaj municipa urbo
Lippa
Temesrékás
Újarad
Versec samtempe konsilantrajta urbo
Vinga
La departemento estis plejparte ebenaĵa. Gravaj riveroj estas Danubo (sude estis landolimo), Mureş, Timiş kaj Bega.
En 895 la alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena por loĝadi pro la paŝtejoj, ebenaĵo kaj riveroj. Stefano la 1-a (Hungario) fondis la departementon en la 11-a jarcento. Dum la mezepoko la Danubo estis grava limo kontraŭ la turkoj. La turkoj tenis la plej longe tiun regionon. Post la turka erao senhomaj vilaĝoj restis, la regiono iĝis banusujo, apartenanta al Aŭstrio ĝis 1778. Aŭstraj inĝenieroj termezuris la regionon kaj taksis ĝin riĉa je ercoj. Post la eventuala fervoja linio Budapeŝto-Vieno tuj sekvis la Budapeŝto-Temesvár-Subdanuba linio. Alvenis krom hungaroj slovakoj, germanoj, serboj kaj rumanoj. La departemento en tiu formo naskiĝis en 1860. Ekde 1918 la serba kaj rumana armeoj komencis okupi la regionon, ĉar la angloj promesis la banusujon al ambaŭ landoj. Okazis preskaŭ milito, fine oni duonigis la banusujon. Dum la Dua Mondmilito la limoj restis, ŝajnas, ke en la iama banusujo Germanio volis tie germanan teritorion.
Eksteraj ligiloj |
Censo de Hungario en 1880 (hungare)
Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Parko Thabor Vido al la oranĝerio de la parko Thabor. Situo Geografia lokigo sur la mapo : Bretonio Geografia lokigo sur la mapo : Francio Plano de la parko Thabor. Geografia situo 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U 48.11416667 -1.67 Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U Lando(j) Francio Urbo Rennes Urboparto Thabor - Saint Hélier Geografio Alteco 56 m Areo 10 ha Trajtoj Kreo 18 a jarcento Tipo Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno. Specioj Pli ol 3 000 malsamaj specioj. Interreta ligilo Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes v • d • r La parko Thabor aŭ Thabor , situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en...