Bük
Bük | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Okcidenta Transdanubio | ||
Departemento | Vas (Hungario) | ||
Distrikto | Kőszeg | ||
Adreso | Széchenyi u. 44 9737 Bük | ||
Poŝtkodo | 9737 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 94 | ||
Kodo laŭ KSH | 02431 | ||
Retpaĝaro | www.buk.hu | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2012) | Sándor Németh[1] (senpartia) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 544 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 163,47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 23′ N, 16° 45′ O47.38444444444416.750833333333Koordinatoj: 47° 23′ N, 16° 45′ O | ||
Areo | 20,86 km² (2 086 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bük [+] | |||
Bük estas nova urbo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), iam en subregiono de Csepreg, poste en Distrikto Kőszeg.
Enhavo
1 Historio
2 Vidindaĵoj (ne menciitaj)
3 Famuloj
4 Referencoj
5 Fontoj
Historio |
La unua mencio de la komunumo okazis en 1265. Ties loĝantoj estis fortikaĵaj kamparanoj, kio signifis, ke ili devis servi eĉ en la fortikaĵo de Sopron. La kampoj estis dum la mezepoko en posedaĵoj de la iamaj fortikaĵaj kamparanoj, kiuj akiris nobelan rangon.
Dum la reformacio, plimulto de la loĝantoj ŝanĝis sian kredon al evangelismo, al kiu ili fidelis eĉ dum la persekutoj.
La evoluon de la komunumo forte influis la establo de la fervoja linio en 1860. Setlis tie industrio: konstruiĝis sukerfabriko. En 1910 loĝis tie jam 3000 homoj.
La nuna vilaĝo estiĝis en 1902 el tri partoj. En 1999 Bük akiris la duan lokon en la eŭropa konkurso de Floraj vilaĝoj kaj urboj.
La nomo Bük mondfamiĝis por la kuracakvo. En 1957 oni esploris por nafto, sed trovis varman (58 °C) termalakvon en profundo de 1282 m. La laboratoriaj ekzamenoj pruvis, ke la akvo enhavas valorajn mineralojn. Oni malfermis la unuan banejan basenon en 1962, kaj oni deklaris en 1965 la termalakvon al kuracakvo.
Sude de la vilaĝo je 2 km, elevoluis la vilaĝa parto Bükfürdő, kiu estas jam ne nur simpla kuracbanejo, sed vera kuraca kaj turisma centro. Golfludejo apartenas al la urbo.
Vidindaĵoj (ne menciitaj) |
- romkatolika kirko Klemento la 1-a (Bük)
- Kastelo de Bük
Famuloj |
- En Bük naskiĝis József Fülöp (geologo).
- En Alsóbük naskiĝis luterana episkopo Ferenc Gyurátz.
Referencoj |
↑ Bük települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2010. október 3. (Hozzáférés: 2011. december 26.)
↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)
Fontoj |
[1]
[2]