Duonarbaro






Duonarbaro de Pinus flexilis, Montaro Toiyabe, Nevado.




Duonarbaro en Israelo kun subarbaraĵo de Anemone coronaria (Ranunkolacoj)


Duonarbaro [1], maldensa arbaromalferma arbaro estas areo kovrata kun arboj je malgranda denseco, konstituante malferman vivmedion, permesante al sunlumo penetri inter la arboj, kaj limigante ombron. Duonarbaro povas subteni subarbaraĵon de arbedaro kaj herbecajn plantojn inkluzive de gresoj. Duonarbaro ofte transiras al arbedaro je pli sekaj cirkonstancoj aŭ dum fruaj fazoj de primara aŭ sekundara sukcesio. Pli altaj arbaj densecoj po areo, kun fermitaj kanopeoj alportas profundan kaj preskaŭ kontinuan ombron. Tia ĉi vegetaĵaro estas nomata arbaro.




Enhavo






  • 1 Disvastiĝo


  • 2 Duonarbaraj ekoregionoj


    • 2.1 Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj


    • 2.2 Mezvarmaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj


    • 2.3 Montaraj herbejoj kaj arbustaroj


    • 2.4 Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj


    • 2.5 Dezertoj kaj kserofitaroj




  • 3 Notoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Disvastiĝo |


La duonarbaroj precipe troviĝas sur malriĉaj grundoj kaj estas elmetitaj al gravaj klimataj variemecoj (sekeco, grandaj malvarmecoj, tempestoj, k.t.p.) kaj/aŭ elmetitaj al forta premo kaŭze de la herbovoraj mamuloj aŭ senfoliigantaj senvertebruloj (certaj papilioj, certaj lokustoj, k.t.p.). Do oni trovas ilin
precipe disvastiĝitaj en subpolusaj zonoj (tajgo), ĉe la herbejoj aŭ ĉe certaj tropikaj savanoj karakterizitaj per arbedoj aŭ arboj dissemitaj.



Duonarbaraj ekoregionoj |



Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj |




  • Afrotropiso


    • Angolaj mjombaroj (Angolo)

    • Angolaj duonarbaroj de mopane-arboj (Angolo, Namibio)

    • Centra-Zambiaj mjombaj duonarbaroj (Angolo, Burundo, Demokrata Respubliko Kongo, Malavio, Tanzanio, Zambio)


    • Kalaharaj duonarbaroj de Acacia-Baikiaea (Bocvano, Namibio, Sud-Afriko, Zimbabvo)

    • Orientaj mjombaroj (Malavio, Mozambiko, Tanzanio)

    • Centra-zambezaj mjombaroj

    • Zambezaj bajkiajaroj (Angolo, Bocvano, Namibio, Zambio, Zimbabvo)

    • Zambiaj mopane-arbaj duonarbaroj (Bocvano, Malavio, Mozambiko, Namibio, Sud-Afriko, Svazilando, Zambio, Zimbabvo)




  • Neotropiso
    • Duonarbaroj kaj savanoj de Cerado (Bolivio, Brazilo, Paragvajo)




Mezvarmaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj |



  • Afrotropiso
    • Montaraj duonarbaroj de Al Hajar Al Gharbi (Omano)



  • Palearktiso
    • Duonarbaroj de Gissaro-Alai (Kirgizujo, Taĝikujo, Uzbekujo)




Montaraj herbejoj kaj arbustaroj |



  • Afrotropiso

    • Angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj


    • Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj (Sud-Afriko, Svazilando, Lesoto)

    • Orientafrikaj montaraj marĉoj (Kenjo, Sudano, Tanzanio, Ugando)

    • Etiopaj montaraj herbejoj kaj duonarbaroj (Etiopujo)



  • Palearktiso


    • Alt-atlasa junipera stepo (Maroko)


    • Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo (Irano, Turkmenujo)





Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj |




  • Aŭstralazia ekozono

    • Duonarbaroj de Coolgardie (Aŭstralio)


    • Lofti-montaraj duonarbaroj (Aŭstralio)

    • Duonarbaroj de Naracoorte (Aŭstralio)

    • Duonarbaroj kaj eŭkaliptaj arbedaroj de Murray-Darling (Aŭstralio)

    • Duonarbaroj de sudorienta Aŭstralio (Aŭstralio)




  • Nearktiso

    • Kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj (Usono)


  • Palearktiso


    • Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj (Hispanujo)


    • Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio (Maroko, Kanarioj : Hispanujo )


    • Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo (Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio, anzin- aŭ kverkopaŝtejoj de suda Iberio (dehesa))


    • Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj (Alĝerio, Maroko, Tunizio)

    • Arbedaroj kaj duonarbaroj de sudorienta Iberujo (Hispanujo)





Dezertoj kaj kserofitaroj |



  • Afrotropiso

    • Madagaskaraj sukulentaj duonarbaroj (Madagaskaro)


    • Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (Ĉado, Sudano)


    • Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj (Sauda Arabujo, Jemeno)

    • Somaliaj montaraj kserofitaj duonarbaroj (Somalujo)



  • Palearktiso

    • Ĉeriveraj duonarbaroj de Centra Azio (Kazaĥujo)

    • Montaraj kserofitaj duonarbaroj de centra Afganujo (Afganujo)


    • Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato (Ĉado, Egiptujo, Libio, Sudano)

    • Kserofitaj duonarbaroj de Baluĉistano (Afganujo, Pakistano)

    • Kserofitaj duonarbaroj de Okcidenta Saharo (Alĝerio, Malio, Maŭritanio, Niĝerio)

    • Kserofitaj duonarbaroj de Paropamiso (Afganujo)


    • Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj (Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio)


    • Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (Alĝerio, Libio, Malio, Maŭritanio, Niĝero)


    • Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj (Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Sudano)





Notoj |





  1. Komparu : "duondezerto"




Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Biologio



  • angle The UK Woodland Trust



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg