Kapvesto




Kapvesto estas vesto kiu estas portata sur la kapo.




Enhavo






  • 1 Oftaj formoj de kapvestoj


    • 1.1 Ĝenerale


    • 1.2 Por hejma uzo


    • 1.3 Kapvestoj portataj de eminentuloj


    • 1.4 Kapvestoj por kaŝi la hararon, aŭ la mankon de ĝi.


    • 1.5 Kapvestoj portataj dum profesio.


    • 1.6 Kapvestoj el aliaj landoj


    • 1.7 Kapvestoj el antikvaj tempoj




  • 2 Vidu ankaŭ





Oftaj formoj de kapvestoj |



Ĝenerale |




  • ĉapelo - kapvesto aperanta en ĉiuj eblaj formoj.


  • bereto - ĉapelo el mola substanco, ekzemple el felto, portata de ambaŭ virinoj kaj viroj.


  • kaskedo estas ĉapo kun viziero el (artefarita) ŝtofo, ledo aŭ alia materialo.


  • kipao - kapvesto portata de judaj viroj, kutime kun alkroĉita kun harpinglo.


  • kufo - ina ĉapo kutime de lano, pelto aŭ trikita akrilfibro, portata kontraŭ la malvarmo .


  • ĉapo aŭ kapuĉo - ĉapelo kiu estas parto de jako aŭ alia vesto kuŝas sur la dorso se ĝi ne estas tirata super la kapon.


  • koltuko - kapvesto en silko aŭ plasta tuko volvita ĉirkaŭ la kapo.



Por hejma uzo |




  • noktoĉapo - malmodigita, trikita ĉapelo, portita kontraŭ la malvarma dum la nokto,


  • harreto - kapvesto farita el maldikaj fadenoj por protekti la hararbuklilojn troviĝintaj en la hararo aŭ por teni la hararon en modelo.  



Kapvestoj portataj de eminentuloj |




  • krono - kapvesto de reĝoj kaj imperiestroj kun multaj juveloj, oro aŭ arĝento, .


  • tiara - krono portata de la papo.


  • mitro - portata de episkopoj.


  • bereto - portata de pastroj.


  • diademo - malalta speco de krono, portata de virinoj dum festoj.



Kapvestoj por kaŝi la hararon, aŭ la mankon de ĝi. |




  • hiĵabo - kaptuko kiu kovras (parte aŭ plene) la hararon kaj la kolon de virinoj, dum restas senkaŝe la tuta vizaĝo


  • burĥoj kaj nikaboj, kiuj kaŝas respektive la tuton aŭ suban parton de la vizaĝo


  • kefijo - kaptuko portata de viroj en la araba mondo.


  • ĥimar ("qîla : al-khimâr") - simila al hiĝabo, sed kovras ankaŭ la ŝultrojn.


  • peruko - kapvesto farita el hararo, nilono, aŭ alia fibro, cele la pli bona aspektigo de la kapo ekzemple post operacio de kancero.


  • parta peruko - malgranda peruko portata de viroj por kaŝi kalvecon.



Kapvestoj portataj dum profesio. |




  • kuirista ĉapo - portata de kuiristo en formo de alta kotona ĉapo, desegnita por eviti ke la hararo miksiĝas kun la manĝaĵo.


  • harreto - en la farmaciaj kaj manĝaj industrioj por la sama celo kiel la kurirista ĉapo.


  • kasko - forta kapvesto por malhelpi kapo-vundiĝon pro falo aŭ falanta objekto, ofte uzita en la konstruado, sed ankaŭ de biciklistoj kaj motorciklistoj. Krome, ekzistas ankaŭ multaj specoj de kaskoj kiuj estas uzataj kaj kiel protektilo dum sictuacioj de batalado. Plonĝado-kostumo kaj kosmovesto havas kaskon kiu estas hermetike konektita al la vestokompleto.


  • polica ĉapo - ĉapo por policanoj.


  • uŝanko (ruse: ушанка) - kapovestaĵo farita el pelto kun orelklapoj je la flankoj kiujn oni ankaŭ povas ligi supre sur la kapo aŭ sub la mentono.


  • bivakĉapo - okulkaŝa ĉapelo, kun truoj por la okuloj kaj foje la buŝon. Tiu ĉapelo estas uzata por protekti sin dum malvarma vetero. Ĝi ankaŭ estas uzata de krimuloj aŭ se oni ne volas esti rekonata, kiel en aresto-taĉmentoj.



Kapvestoj el aliaj landoj |




  • fezo - pli aŭ malpli cilindra ĉapeleto sen rando kaj kun supra ebeno.


  • sombrero - ĉapelon kun tre larĝa rando por protekti kontraŭ la suno


  • tubeteika , tradicia centra asia kapvesto


  • turbano - rulvolvitan koltukon portata de viroj 


  • tuque - kanada ĉapelo


  • kvadrata akademia ĉapo, ankaŭ konata sub la nomo de mortarboard (angla termino) en kelkaj landoj portata por atingi akademian titolon, konsistanta el ĉapo kun kvadrata ebeno.



Kapvestoj el antikvaj tempoj |



  • Friga ĉapo

  • Petazo



Vidu ankaŭ |



  • Kolekto Philippi

  • Ĉapo

  • Ĉapelo

  • Kapuĉo

  • Kasko

  • Kufo

  • Vualo

  • Turbano

  • Uŝanko




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg