Szatmár (historia departemento)









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Szatmár


Szatmár estis historia reĝa departemento en nord-orienta parto de la Hungara Reĝlando. Ĝin limis departementoj Bereg, Ugocsa kaj Máramaros, Szabolcs, Bihar, Szilágy kaj Szolnok-Doboka.




Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Szatmár




Szatmár ĉirkaŭ 1890




Kalvinana preĝejo en Csenger



  • Departementejo: Nagykároly


  • Areo: 6257 km²


  • Loĝantaro: 323.768 en 1910




Enhavo






  • 1 Demografio


  • 2 Administracio


  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Vidu ankaŭ





Demografio |


Laŭ la censo de 1880



  • 172.461 (58,9%) hungaroj

  • 14.413 (4,9%) germanoj

  • 1.067 (0,4%) slovakoj

  • 101.777 (34,8%) rumanoj

  • 1.002 (0,3%) rutenoj

  • 2.101 (0,7%) ceteraj.


Laŭ la censo de 1910



  • 268.385 (67,7%) hungaroj

  • 6.670 (1,7%) germanoj

  • 119.760 (30,2%) rumanoj

  • 1.817 (0,5%) ceteraj.


Alia censo:



  • 198.429 (61,3 %) hungaroj

  • 107.947 (33,3 %) rumanoj

  • 13.883 (4,3 %) germanoj

  • 1.344 rutenoj

  • 405 slovakoj

  • 1758 ceteraj.



Administracio |


Estis 9 distriktoj, iliaj nomoj estas la samaj kiel tiuj de la distriktejoj:




  • Nagykároly, samtempe departementa ĉefurbo

  • Szatmárnémeti

  • Csenger

  • Fehérgyarmat

  • Mátészalka

  • Szinérváralja

  • Nagybánya

  • Nagysomkút

  • Erdőd


La departemento situis inter Karpatoj kaj ebenaĵo. Plejparte okcidente estis ebenaĵo, krome montetoj oriente. Estis riveroj Tur, Someş kaj Crasna.


Dum la turka erao la departemento kune kun partoj de la najbaraj departementoj nomiĝis latine Partium, tio estis landopartoj, kiuj aldoniĝis al Transilvanio. Tie okazis libera praktikado de religio. Tiutempe en la departemento pricipe kalvinanaj preĝejoj konstruiĝis. Fine de liberecbatalo de Rákóczi en 1711 en la departemento okazis paco inter Habsburgoj kaj Transilvanio.


En 1919 Rumanio okupis la departementon, eĉ atingis Tison. En 1920 el malgranda parto formiĝis en Hungario la departemento Szatmár-Ugocsa-Bereg. Ĝia administra centro iĝis Mátészalka. En 1938 laŭ Dua Packontrakto de Vieno la tuta parto revenis al Hungario, sed en 1945 denove ekvalidis la stato de 1920.


Post la dua mondmilito, el Szatmár-Ugocsa-Bereg iĝis Szabolcs-Szatmár, pli poste en la 1990-aj jaroj Szabolcs-Szatmár-Bereg.


La rumana parto de departemento estas parto de distrikto Satu Mare, escepte de malgranda parto (kun Baia Mare), kiu apartenas al distrikto Maramureș. Malgranda parto de la departemento, ĉirkaŭ Velika Paladj (tiam Nagypalád) apartenas al Ukrainio.



Eksteraj ligiloj |



  • Censo de Hungario en 1880 (hungare)

  • Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)



Vidu ankaŭ |



  • Departementoj de reĝlando Hungario

  • Hungara reĝlando





Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo