Sergej Rachmaninoff


































Sergej Rachmaninoff

Pentraĵo de Serguei Rachmaninov fare de Konstantin Somov (1925)
Pentraĵo de Serguei Rachmaninov fare de Konstantin Somov (1925)

Bazaj informoj
Naskonomo

Сергей Васильевич Рахманинов
Naskiĝo

20-an de marto 1873 (1873-03-20)
Morto

28-an de marto 1943 (1943-03-28) (70-jara)
en Beverly Hills
Edz(in)o
Natalia Satina
Retejo

www.rachmaninoff.org







v  d  r


Information icon.svg



Sergej Vasiljeviĉ RAĤMANINOV (ruse Сергей Васильевич Рахманинов, angle Sergei Rachmaninoff; naskiĝis la 1-an de aprilo 1873; mortis la 28-an de marto 1943 en Los-Anĝeleso, Usono) estis rusa komponisto, pianisto kaj orkestrestro.




Enhavo






  • 1 Naskiĝloko


  • 2 Klano


  • 3 Studado


  • 4 Kariero


  • 5 Elmigrado


  • 6 Ĉefaj kreaĵoj


  • 7 Kontribuo al venko de la Ruĝa armeo


  • 8 Malsano kaj morto


  • 9 Sondosieroj


  • 10 Eksteraj ligiloj


    • 10.1 Partituroj







Naskiĝloko |


Longtempe oni opiniis, ke lia naskiĝloko estas bieno de liaj gepatroj en Oneg, proksime de Novgorodo. Nun oni diras, ke li naskiĝis en bieno Semenovo, Novgoroda gubernio.



Klano |


Nomon al la klano delonge donis bojaro Raĥman, kiu ŝajne originis el iu tatara familio. Ĉiuj liaj idoj apartenis al aristokrata nobelaro.



Studado |




Studento Raĥmaninov




Raĥmaninov en 1910


Ekde kvarjara aĝo Sergio lernis pianan ludon. En naŭ jaroj li komencis studi pianon pli profunde en St.Peterburga konservatorio.


Ekde 1888 li studis en Moskva konservatorio, en kiu li diplomiĝis en 1892 kiel pianisto kaj komponisto ricevinte plej prestiĝan oran medalon.


Kiam li estis dektrijaraĝa, kun li konatiĝis granda rusa muzikisto Petro Ĉajkovskij, kiu poste multe apogis la junan kolegon.



Kariero |


Lia praktika kariero komenciĝis en 1893 kiel instruisto de muziko en moskva Mariinska lernejo por fraŭlinoj.


Poste li unu sezonon estis dirigento de moskva rusa privata opero, kiun posedis mecenato Savo Mamontov. Tiu interkrampe kreskigis multajn junajn muzikistojn, pentristojn, skulptistojn k.a., kiuj iĝis elito de la rusa kulturo.


Poste li kelkan tempon laboris kiel dirigento en moskva Granda (Boljŝoj) teatro.



Elmigrado |


Baldaŭ post la Oktobra revolucio en 1917 Sergio Raĥmaninov akceptis oferton de sveda impresario el Stokholmo kaj kune kun lia edzino Natalia Aleksandrovna kaj filinoj lasis Rusion.
Novembre de 1918 la familio enmigris Usonon kaj ekloĝis en Novjorko.
Tie li multe gastrolis tra la lando kaj eksterlande, sed ne havis permanentan laborlokon.



Ĉefaj kreaĵoj |


Necesas rimarkigi, ke komponado de Raĥmaninov ne estis stabila dum lia vivo. Dum iuj krizaj jaroj li verkis nenion.


La unua verko de Raĥmaninov – opero "Aleko" laŭ motivoj de poemo "Ciganoj" far Aleksandro Puŝkin aperis en 1892, kiam li estis deknaŭjaraĝa.


En 1901 li finis komponon de lia Dua piana koncerto, kiu havis grandan sukceson ĉe publiko.
Post elmigrado li longe spertis grandan nostalgion pri la patrujo, tial liaj sekvaj verkoj aperis nur en 1926 – 1927: la Kvara koncerto kaj Tri rusaj kantoj.
Ses kreaĵoj komponitaj eksterlande apartenas al elito de la monda kaj la rusa muziko. En 1941 Raĥmaninov verkis sian lastan kreaĵon – Simfoniaj dancoj.



Kontribuo al venko de la Ruĝa armeo |


Dum la Granda Patria milito de Sovetunio kontraŭ nazia Germanio Raĥmaninov elsendis enspezojn de kelkaj koncertoj okazintaj en Usono al sia patrujo, en la fonduson de la Ruĝa armeo. Li samptempe skribis tien: Mi kredas je via absoluta venko.



Malsano kaj morto |




Raĥmaninov tombo en Kensico, Usono


Lastajn siajn jarojn Sergio Raĥmaninov suferis pro grava malsano (kancero), sed daŭrigis sian koncertan karieron.


Li mortis la 28-an de marto 1943 en Biverli Hilso, Kalifornio (Beverly Hills, California). Lia tombo troviĝas en Kensico tombejo, Valhalla, Novjorkio.



Sondosieroj |



  • Preludo n-ro 1 op. 23 Largo (CZ)


Eksteraj ligiloj |




  • Sergej Rachmaninoff en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Sergej Rachmaninoff en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • [1] Unuetaĝa Usono ĉ.18 "Elitaj mondaj muzikistoj"


Partituroj |



  • Senpagaj partituroj de Sergej Rachmaninoff en la International Music Score Library Project









  • Sergej Rachmaninoff en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Sergej Rachmaninoff en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg