8-a de septembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































septembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di







1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29
30

aranĝo de 2019
tagoj

La 8-a de septembro estas la 251-a tago de la jaro (la 252-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 114 tagoj restas.


Je la 8-a de septembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 1276: Johano la 21-a iĝis papo


  • 1298: Venko de Ĝenova ŝiparo super la Venecia en mara batalo de Curzola


  • 1278: Duobla kataluna-franca superregado super Andoro, valida ĝis hodiaŭ


  • 1331: Stefan Duŝan iĝis reĝo de Serbio


  • 1380: Kulika batalo: rusia armeo venkis Oran Hordon liberigante sin de la mongola-tatara jugo


  • 1487: Venko de pola armeo en batalo de Kopystrzyń (Vinica provinco) dum pola-turka milito


  • 1504: En Florenco oni prezentis skulptaĵon Davido de Mikelanĝelo


  • 1514: Batalo de Orŝa: pola-litova armeo (25 mil da soldatoj) venkis la moskvan armeon (35-40 mil), rusoj retiriĝante bruligis Dorogobuĵ, la moskva-germana alianco malfortiĝis


  • 1551: Urbo Vitória fondiĝis en Brazilo


  • 1612: Brazilo: São Luís fondiĝis en Maranjo


  • 1636: Universitato de Harvard fondiĝis, la unua universitato sur teritorio de dek tri Kolonioj de Britio en Nordameriko


  • 1565: Granda sieĝo de Malto finiĝis; turkoj foriris


  • 1655: Sveda diluvo: sveda armeo eniris Varsovion


  • 1717: Pollando: solena kronado per papaj kronoj de Klemento la 11-a de la bildo de Virgulino de Ĉenstoĥovo en ĉeesto de 200 mil pilgrimantoj


  • 1755: Franc-Brita Indiana Milito: venko de brita armeo kontraŭ la franca en batalo de Lake George (Nov-Jorkio)


  • 1756: Sepjara milito: ekspedicio kontraŭ vilaĝo Kittaning de usonaj indianoj, loĝata de lenapoj


  • 1793: Venko de franca armeo super la brita-hanovra en batalo de Hondschoote


  • 1796: Venko de franca armeo super la aŭstra en batalo de Bassano


  • 1799: En Batava Respubliko fondiĝis Apuddanuba Legio, militista unuo de estintaj polaj soldatoj en aŭstra armeo


  • 1801: En Sankt Peterburgo komenciĝis konstruado de Katedralo de Kazana Dipatrino (finita post 10 jaroj)


  • 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio: sieĝata Varsovio kapitulacis post du tagoj - fino de la insurekcio


  • 1831: Vilhelmo la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Britio


  • 1833: Rusio kaj Aŭstrio subskribis en Munchengratz interkonsenton pri komuna kontraŭbatalo de revoluciaj movadoj


  • 1862: Velikij Novgorod: malkovro de la monumento Jarmilo de Rusio en la Kremlo de Novgorod


  • 1871: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Sirono


  • 1888: Ĵakvo la Buĉisto murdis sian duan viktimon


  • 1891: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Goberto


  • 1900: Ĉirkaŭ 8 mil personoj pereis en Galveston rezulte de ŝtormo-trapaso


  • 1914: Unua mondmilito:
    • Apud Żółkiew (nun en Lviva provinco) okazis la unua aeratako de flugmaŝinoj - rusa piloto Pjotr Nesterov per propra aviadilo atakis la spionan aŭstran; germana-rusa batalo de Lagoregiono Mazurio komenciĝis; Thomas Highgate iĝis la unua brita soldato ekzekutita pro dizerto dum la milito



  • 1922: Ĉeĥa futbala klubo FC Baník Ostrava fondiĝis


  • 1926: Germanio membriĝis al Ligo de Nacioj


  • 1930: Enmerkatigo de travidebla glubendo fare de usona konzerno 3M


  • 1935: Voĉdono al Pola Sejmo: laŭ nacieco oni elektis 181 polojn, 19 ukrainojn, 3 judojn kaj po 1 ruso kaj beloruso, germanoj ne estis reprezentataj


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: La oka tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): germanaj aviadiloj bombis Janów Lubelski - pereis pli ol 200 civiluloj; batalo de Lodzo finiĝis - germana armeo eniris Lodzon kaj Inowrocław; en proceso de la unua grupo de la defendantoj de Pola Poŝto germanoj kondamnis al mortpuno 28 personojn; bone organizita defendo de Varsovio komenciĝis - danke al generalo Walerian Czuma oni reĵetis germanan atakon de la 4-a Kirasita Divizio kun ties grandaj perdoj en Ochota kaj Wola; kreiĝis Armeo "Warszawa" sub komando de generalo Juliusz Rómmel; marŝalo Edward Rydz-Śmigły decidis krei defendlinion laŭ la riveroj Bugo-Wisła-San; militkrimaj unuoj de Wehrmacht pafmortigis, pikis per bajonoj aŭ vivbruligis: en Będzin ĉirkaŭ 200 judojn, en Iłża pli ol 100 personojn , en Lipsko 80 judojn vivbruligis en sinagogo murdante ankaŭ en 26 aliaj lokoj, krome en Ciepielów pafmortigis pli ol 450 polajn militkaptitojn kaj en du aliaj lokoj 65; germanaj regopovoj likvidis en Libera Urbo Dancigo ĉiujn polajn lernejojn


    • Berlino: laŭ instrukcio de Propaganda Oficejo de Nazia Germanio: Kvankam ĉefartikoloj en gazetoj devas trakti pri la atako direkte al Varsovio, tamen dualoke devas esti informoj pri barbareco de poloj en Bydgoszcz. Difino "sanga dimanĉo" devas eniri kiel firma nocio al vortaro kaj cirkuli la terglobon. Tial oni devas senĉese ripeti la difinon


    • 1940: Germana polico pafmortigis en vilaĝo Rychwałd 25 malliberulojn, alveturigitaj de Tarnów; en koncentrejo Aŭŝvico pereis pastro Marian Morawski, jezuito kaj profesoro de Jagelona Universitato - lia frato pereis dum bombado de Varsovio


    • Nov-Jorko: "Nowy Świat" citis opinion de franca generalo Pretel pri la franca kampanjo: Se la franca komandantaro disponus nur pri dek divizioj samvaloraj kiel la polaj, tiam ne okazus la franca malvenko


    • 1941: En Varsovio aperis konspira revuo "Myśl Państwowa" (Ŝtata Penso) - eldonata ĝis 1944


    • Londono: pola episkopo Józef Gawlina eldonis Paŝtistan Epistolon al poloj deportitaj al Sovetunio en kiu konstatis: Eĉ la daŭranta bombado de Londono, dum kiu kune kun angloj dum tiom da monatoj ni spertis germanan teroron, ŝajnis por ni nenio kontraŭ viaj turmentoj; la lasta reĝo de Jugoslavio ekvizitis por 3 tagoj taĉmentojn de la Unua Pola Korpuso en Skotlando; Britio kune kun BBC iniciatis "Semajnon de testuda laboro" en okupataj landoj de Eŭropo; Wehrmacht eniris al Ŝlisselburg: germana Sieĝo de Leningrado komenciĝis - dum 2,5 jaro mortis pro malsatego 1,5 mln da loĝantoj


    • 1943: Germana polico pafmortigis en Abramowiec (Volina provinco) 26 polojn kaj germanoj murdis en Adampol 9 kaj en Waniewo 8 judojn; ukrainoj murdis en Bokujma (Rivna provinco) 14 polojn

    • Batalo de Dodekanesoj komenciĝis; publika anonco de la kapitulaco de Italio, subskribita la 3-an de septembro


    • 1944: Ribelo de Varsovio: inter la 12.00-14.00 kadre de armistico kelke da miloj de personoj dum silento de artilerio forlasas la urbon; polaj taĉmentoj retiriĝas de du lokoj, forpelas malamikon de unu loko kaj defendas la plurajn; incendioj en kvartalo Praga; sovetaj aviadiloj unuafoje bombis germanajn atakejojn; la plej granda partizana batalo en Podlaĥio okazis en la Naturrezervejo Ruĝa Marĉo - pereis 110 partizanoj de Pola Enlanda Armeo kaj ĉirkaŭ 1500 germanoj; germanaj soldatoj murdis 109 loĝantojn de 17 vilaĝoj en distrikto Grajewo; soveta NKVD deportis de Kolomeo grupon de poloj en Sovetunion


    • Londono: "Catholic Herald" ekdemandis kial oficialaj rondoj de Britio silentas pri Varsovio: Tio estas vera krimo de niaj regantoj. La simpla homo havas senton pri justeco, kompato kaj praveco. Se li scius, ke Varsovio ekribelis pro klara alvoko de soveta radio kaj ke Sovetunio rigardas pasive kiel poloj estas vivbruligataj, tiu ĉi simla homo estus terurigita. Se temas pri BBC (...) ĝi pli multe atentas pri livero de biero al Normandio; "Catholic Times": La ĉefurbo de Pollando estis donita al germanoj por detruo, tiel, ke poloj prave rimarkas, ke sole en ĉirkaŭaĵo de Varsovio germanoj estas sekuraj kontraŭ bombado; Edinburgo: princino Catherine Atholl skribis en "Scotsman" pri sindevigo de Britio helpi al Pollando: Ties soldatoj batalis kaj heroe batalas sur preskaŭ ĉiuj frontoj. Ĉu en la momento, kiam poloj ankoraŭ plu malespere batalas en Varsovio, ni kuraĝos ne doni al ili la plej grandan helpon?; lanĉo de la unua germana balistika misilo V-2 kontraŭ Parizo, la alia atakis Londonon




  • 1945: Kolonelo Jan Mazurkiewicz "Radosław", unu el komandantoj de la Ribelo de Varsovio alvokis al estintaj soldatoj de Pola Enlanda Armeo por ke ili malkaŝiĝu


  • 1946: Lige al plifortiĝanta malhoma stalinismo primaso de Pollando okazigis en Częstochowa en la religia festo de Dipatrino Semanta oferdonon de la pola nacio - miliono da poloj preĝis sur Jasna Góra


  • 1946: 95,6% de voĉdonantoj en referendumo forĵetis monarkion en Bulgario


  • 1948: Flago de Nord-Koreio oficialiĝis


  • 1951: En San-Francisko okazis packonferenco kun partopreno de 48 ŝtatoj, kie Japanio akceptis la Potsdaman konferencon


  • 1954: Sudorientazia Traktatorganizo - sudorienta versio de NATO fondiĝis


  • 1956: Kanceliero de Germana Federacia Respubliko Konrad Adenauer vizitis unuafoje Sovetunion


  • 1960: Usona prezidanto Dwight Eisenhower inaŭguris Marshall Space Flight Center de NASA


  • 1966: Premiero de la televidserio Stela Vojaĝo: La Origina Serio en la usona televido NBC


  • 1968: Pola filozofo Ryszard Siwiec membruliĝis en Varsovio protestante kontraŭ invado en Ĉeĥoslovakion de la armeoj de Varsovia Kontrakto


  • 1974: 88 personoj pereis apud la greka insulo Kefalonio rezulte de bombeksplodo sur ferdeko de la usona aviadilo Boeing 707 fluganta de Tel-Avivo ĝis Nov-Jorko


  • 1978: Teherano: irana armeo masakris kelkcenton de protestantoj; komenco de la irana revolucio


  • 1981: Pollando: La Unua Landa Kunveno de Delegitoj de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco" voĉdonis Mesaĝon al laborantaj homoj de Orienta Eŭropo, en kiu oni apelaciis al sindikatistoj de komunista Orienta Bloko al komuna batalo pri siaj rajtoj


  • 1989: Anda Universitato fondiĝis en Santiago de Chile


  • 1990: Estonio: Socialdemokratia Partio de Estonio fondiĝis


  • 1991: Makedonio sendependiĝis referendume (de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio)


  • 1992: En Moskvo oni subskribis interkonsenton pri retiriĝo de rusa armeo de Litovio ĝis la 31-a de aŭgusto 1993


  • 1994: Lastaj usonaj, francaj kaj britaj soldatoj forlasis Berlinon


  • 1999: Bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en Rusio: en sud-orienta kvartalo de Moskvo eksplodis 400 kg da materialo sur teretaĝo de la 9-a etaĝo de loĝdomo - 94 personoj mortis, 150 vundiĝis


  • 2000: Albanio aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco


  • 2005: En Ukrainio falis la unua registaro de Julija Timoŝenko


  • 2006: Keflavík: bazo de NATO malfondiĝis


  • 2009: Malam Bacai Sanhá la duan fojon iĝis prezidento de Gvineo Bisaŭa


  • 2009: 79 personoj pereis kaj 14 vundiĝis rezulte de gas-eksplodo en ĉina minejo en Pingdingŝano


  • 2012: 1-a Nacia Legado: Sinjoro Tadeo, ĉefverko de la pola literaturo, estis legata dum la tuta tago en ĉirkaŭ 30 urboj de Pollando kaj en la unua programo de Pola Radio


  • 2016: Mez-Orienta Eŭropo: tritaga Ekonomia Forumo de Krynica finiĝis - Viktor Orbán, reprezentanta fortiĝantan Visegradan grupon, elektiĝis homo de la jaro


  • 2018: Okaze de granda jubileo de reakiro de sendependeco, en Pollando okazas la 7-a Nacia Legado de Antaŭprintempo, ĉefverko de la pola kaj monda literaturo, verkita de Stefan Żeromski - legata en 2930 lokoj de Pollando kaj eksterlande (en 134 lokoj de 35 landoj sur ĉiuj kontinentoj, inkluzive de esperantistoj el Brazilo, Bulgario, Japanio kaj Togolando).


  • 2040: Dum granda konjunkcio en la konstelacio Virgo renkontiĝos Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero, Saturno kaj Luno.



Naskiĝoj |




  • 801: Sankta Ansgar, episkopo, benediktano kaj misiisto, patrono de Skandinavio (m. 865)


  • 1157: Rikardo la 1-a, la "Leonkora", reĝo de Anglio, enkondukita en popularan kulturon danke al romano Ivanhoe de Walter Scott (m. 1199)


  • 1209: Sanĉo la 2-a, kvara reĝo de Portugalio, filo de Alfonso la 2-a (m. 1248)


  • 1271: Karolo Martelo de Anĵuo, itala nobelo el dinastio Anĵuo-Sicilio, titola reĝo de Hungario (m. 1295)


  • 1474: Ludovico Ariosto, itala poeto, kreinto de poezia epopeo Orlando Furioso (m. 1533)


  • 1588: Marin Mersenne, franca teologo, filozofo, matematikisto kaj muziksciencisto, ricevinta de Kartezio leteron pri universala lingvo (m. 1648)


  • 1593: Toyotomi Hideyori, japana samurajo, filo de Toyotomi Hideyoshi, sinmortiginto kun la patrino (m. 1615)


  • 1611 : Johann Friedrich Gronovius, germana klasika filologo, beletra kritikisto, historiisto, juristo, bibliotekisto kaj profesoro pri la greka en la Universitato de Lejdeno (m. 1671)


  • 1621: Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé, franca generalo dum la tridekjara milito (m. 1686)


  • 1633: Ferdinando la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1654)


  • 1635: Pál Esterházy, hungara palatino, aŭstra feldmarŝalo, poeto, komponisto (m. 1713)


  • 1672: Nicolas de Grigny, franca orgenisto kaj komponisto (m. 1703)


  • 1767: August Wilhelm Schlegel, germana lingvisto, tradukisto, filozofo kaj hindologo, kunfondinto de la germana romantikismo (m. 1845)


  • 1771: Friedrich Wilhelm von Jagow, prusa generalo, honora civitano de Erfurto (m. 1857)


  • 1783: Nicolai Grundtvig, dana poeto, teologo, filozofo, politikisto, kreinto de la unua popola altlernejo (m. 1872)


  • 1803: Léon Faucher, franca politikisto kaj publicisto (m. 1854)


  • 1804: Eduard Mörike, germana teologo, tradukisto de klasikaĵoj el antikva epoko, verkisto, enestanta en Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj (m. 1875)


  • 1815: Giuseppina Strepponi, itala opera kantistino (soprano), edzino de Giuseppe Verdi (m. 1897)


  • 1830: Frédéric Mistral, franca okcitanlingva Nobelpremiita verkisto, kunfondinto de beletra asocio Felibriĝo (m. 1914)


  • 1831: Wilhelm Raabe, germana verkisto, kies libro La Nigra Galero estis esperantigita (m. 1910)


  • 1838: Jan Gebauer, ĉeĥa filologo kaj lingvisto, profesoro de ĉeĥa kaj slovaka filologioj en la Universitato de Karolo (m. 1907)


  • 1841: Antonín Dvořák, ĉeĥa komponisto, kunfondinto kun Bedřich Smetana de la moderna ĉeĥa muziko (m. 1904)


  • 1852: Goĝong, la lasta korea reĝo kaj la unua imperiestro el Joseon-Dinastio (m. 1919)


  • 1857: Georg Michaelis, regna kanceliero de Germanio kaj ĉefministro de Reĝlando Prusio (m. 1936)


  • 1867: Alexander Parvus, juda socialista revoluciulo en Rusio kaj Germanio, organizinta eksterleĝan veturon de Lenin en 1917 tra Germana Imperio al Rusio kaj financinta bolŝevikan puĉon, elpensinto de ekonomia politiko de Kemal Atatürk, kunlaboranto de germanaj specialaj servoj (m. 1924)


  • 1871: Franz Karl Ginzkey, aŭstra verkisto kaj kartografo (m. 1963)


  • 1873: Alfred Jarry, franca simbolista verkisto, ekscentra


  • 1881: Sándor Szopos, rumania hungara pentristo, patro de Klára Szopos (m. 1954)


  • 1886: Siegfried Sassoon, angla poeto kaj verkisto juddevena, pacifisto influinta Wilfred Owen (m. 1967)


  • 1888: Josep Grau-Casas, kataluna elektroteknikisto, prezidanto kaj sekretario de Internaciaj Floraj Ludoj, tradukisto de Kataluna Antologio, redaktoro de "Kataluna Esperantisto" (m. nekonata)


  • 1889: Robert Taft, usona politikisto, filo de prezidento William H. Taft (m. 1953)


  • 1892: Sándor Gárdos, hungara ĵurnalisto, redaktoro, eseisto (m. 1947)


  • 1901: Hendrik Verwoerd, ĉefministro de Sud-Afriko, arkitekto de apartismo, kreinto de la ideo pri bantustano (m. 1966)


  • 1910: Lajos Vákár, rumania hungara glacihokeisto, trejnisto (m. 1993)


  • 1922: Héctor Rossetto, argentina ŝakludisto, grandmajstro (m. 2009)


  • 1924: Mimi Parent, kanada superrealista artistino (m. 2005)


  • 1925: Peter Sellers, brita komika aktoro (m. 1980)


  • 1927: Zoltán Nagy, rumania hungara agronomo, fakverkisto


  • 1930: Mario Adorf, svisa aktoro kaj verkisto italgermandevena


  • 1933: Aŝa Bhosle, barata kantistino maratdevena, kantanta en 20 lingvoj


  • 1935: László Schrek, rumania hungara arkivisto, lokhistoriisto (m. 1993)


  • 1939: József Benkő, rumania hungara/hungara matematikisto instruanta en Universitato de Pécs (m. 2002)


  • 1940: Jerzy Robert Nowak, pola historiisto kaj publicisto rompanta tabuon pri juda problemaro, spertulo pri hungara problemaro, gasto de Radio Maryja


  • 1941: Bernie Sanders, usona politikisto, membro de Usona Senato por la subŝtato Vermonto


  • 1947: Halldór Ásgrímsson, ĉefministro de Islando


  • 1947: Endre Jodál, rumania hungara kalkulteknika fakulo


  • 1951: Franciszek Gągor, pola generalo, ĉefo de la Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro, viktimo de Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin (m. 2010)


  • 1951: Béla Markó, rumania hungara poeto, politkisto


  • 1953: Pascal Greggory, franca aktoro kaj scenaristo


  • 1954: Mark Foley, usona politikisto, reprezentanto de la subŝtato Florido


  • 1976: Kinga Júlia Király, hungara dramistino, tradukistino, universitata instruistino


  • 1979: Péter Lékó, hungara ŝakisto, grandmajstro


  • 1979: Pink, usona kantistino kaj kantaŭtorino


  • 1987: Wiz Khalifa, usona repisto kaj kantisto (spektata en YouTube pli ol 3 miliardojn da fojoj en 2017)


  • 1989: Avicii, sveda diskĵokeo, kantaŭtoro, sinmortiginto (m. 2018)



Mortoj |




  • 477 a.K.: Itoku, imperiestro de Japanio, filo de Annei, patro de Koŝo, kies maŭzoleo troviĝas en Gubernio Nara (n. 553 a.K.)


  • 701: Serĝo la 1-a, papo siridevena, enkondukinta ŝanĝojn en liturgio, sanktulo


  • 1100: Kontraŭpapo Klemento la 3-a, kies skismo estis ligita kun investitura polemiko (naskiĝis ĉirkaŭ 1025)


  • 1523: Maciej Miechowita, pola kuracisto, historiisto, geografo, astrologo, alkemiisto, profesoro kaj rektoro de Krakova Akademio (n. 1457)


  • 1555: Tomás de Villanueva, hispana katolika kleriko, ĉefepiskopo de Valencio, sanktulo (n. 1488)


  • 1566: Miklós Zrínyi, kroata kaj hungara heroo batalanto kontraŭ turkoj, generalo ĉe Habsburga monarkio (n. 1508)


  • 1584: Sebestyén Borsos, hungara kronikisto de Transilvanujo (n. ?)


  • 1613: Carlo Gesualdo, itala komponisto kaj murdisto (n. 1566)


  • 1645: Francisco de Quevedo, hispana verkisto de la ora epoko de la hispanlingva literaturo (n. 1580)


  • 1743: Grafo Sándor Károlyi, hungara generalo kaj politikisto (n. 1669)


  • 1811: Peter Simon Pallas, germana zoologo kaj botanikisto (n. 1741)


  • 1814: Thomas Spence, skota politika radikalulo, adepto de kunposedo de la tero (n. 1750)


  • 1894: Hermann von Helmholtz, germana kuracisto, fiziologo, fizikisto kaj filozofo, konata de la Helmholca libera energio (n. 1821)


  • 1914: Hans Leybold, germana poeto kaj dadaisto (n. 1892)


  • 1920: Rudolf Mosse, germana filantropo juddevena, presisto kaj eldonisto (n. 1843)


  • 1921: Jan Janský, ĉeĥa kuracisto, pioniro de serologio (n. 1873)


  • 1939: Sándor Hevesi, hungara reĝisoro, verkisto kaj tradukisto juddevena (n. 1873)


  • 1943: Julius Fučík, ĉeĥa komunista ĵurnalisto kaj verkisto, ekzekutita (n. 1903)


  • 1948: Thomas Mofolo, lesota verkisto kreanta en sota lingvo, tradukata (n. 1876)


  • 1949: Richard Strauss, germana komponisto famiĝinta per siaj orkestra programmuziko (simfoniaj poemoj), lidverkaro kaj operoj (n. 1864)


  • 1950: Hanka Ordonówna, pola kantistino, kantaŭtoro, dancistino kaj aktorino (n. 1902)


  • 1954: André Derain, franca pentristo kaj skulptisto, kunfondinto de faŭvismo (n. 1880)


  • 1961: Zoltán Színi Sebő, rumania hungara skulptisto kaj diplomato (n. 1907)


  • 1962: Sándor Ziffer, hungara pentristo, elstara figuro de Artkolonio de Nagybánya inter la mondmilitoj (n. 1880)


  • 1969: Alexandra David-Néel, franca-belga orientalistino, verkistino, vojaĝistino, ĵurnalistino, opera kantistino, tibetologo, esploristino, la unua virino vojaĝinta al Lasao en Tibeto (n. 1868)


  • 1977: Dénes Kovács, rumania hungara pentristo, etnografo (n. 1920)


  • 1981: Nisargadatta Maharaj, barata tabakvendito, spirita gvidanto kaj filozofo el Mumbajo, kies interparolojn tradukis kaj eldonis Maurycy Frydman (n. 1897)


  • 1981: Yukawa Hideki, japana Nobelpremiita teoria fizikisto pri mezonoj (n. 1907)


  • 2003: Leni Riefenstahl, germana filmreĝisorino, dancistino kaj aktorino (n. 1902)


  • 2009: Aage Niels Bohr, dana Nobelpremiita nuklea fizikisto, kunkreinto de la modelo de atomkerno (n. 1922)


  • 2009: Mike Bongiorno, usona-itala televida prezentisto (n. 1924)


  • 2017: Ljubiša Samardžić, serba aktoro kaj reĝisoro, membro de la Ligo de Komunistoj de Jugoslavio (n. 1936)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Nacia tago en Andoro, tago de l' Virgulino de Meritxell, patronino de Andoro; alia nacia tago estas la 14-a de marto.


  • Nacia tago en Makedonio, referendumo por sendependeco (1991), alia tago estas la 2-a de aŭgusto.


  • Nacia tago en Malto, Our Lady of Victory, fino de la turka sieĝo (1565); pliaj tagoj estas la 31-a de marto, la 7-a de junio, la 21-a de septembro kaj la 13-a de decembro.

  • Internacia Tago de Alfabetigo - sub patroneco de Unesko - por kontraŭbatali analfabetecon


  • Pollando: Tago de Bona Sciigo - anoncita en 2001 en Varsovio


  • Romkatolika Kalendaro:


    • Naskiĝo de la Dipatrino (festo)


    • Serĝo la 1-a, papo





Tagoj de semajno |


La 8-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.




  • 8-a de septembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 8-a de septembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 8-a de septembro en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg