São Caetano do Sul







Larĝa foto pri kampuso de São Caetano do Sul


São Caetano do Sul (loke sufiĉas São Caetano) estas municipo kaj universitata urbego de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al urbaro de San-Paŭlo (urbo), same al São Paulo (mikroregiono).




Blazono




Flago de São Caetano do Sul




São Caetano en la subŝtato (ruĝe, tamen apenaŭ videbla).




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Ekonomio


  • 5 Klimato


  • 6 Trafiko


  • 7 Ĝemelurboj


  • 8 Referencoj


  • 9 Vidu ankaŭ


  • 10 Eksteraj ligiloj





Bazaj informoj |




  • Loĝantaro: 158,024 (en 2015)


  • Supermara alteco: 744 m


  • Areo: 15 km²


  • Telefonkodo:


  • Poŝtkodo:


  • Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)

  • 23°37′23″S 46°33′04″W  /  23.62306°S, 46.55111°U / -23.62306; -46.55111 (São Caetano do Sul)



Geografio |


São Caetano do Sul situas sur altebenaĵo en sudorienta parto de la lando. La najbaraj municipoj estas Santo André, São Bernardo do Campo kaj San-Paŭlo (urbo). Tiu ĉ lasta urbo troviĝas 9, la ĵus menciita São Bernardo do Campo 11, Guarulhos 15, Atlantiko 70, Campinas 94, Nova Iguaçu 332, Curitiba 338, Rio-de-Ĵanejro 349, Belo Horizonte 492, Goiânia 821, Porto Alegre 850, Braziljo 881, Campo Grande 901, Salvador de Bahio 1454, Maceió 1931, Teresina 2098, Recife 2130, Natalo (Brazilo) 2325, São Luís 2358, Belém 2472, Manaus 2699 km.





Panoramo en São Caetano do Sul





Rivero en São Caetano do Sul



Historio |


São Caetano do Sul estis fondita en 1631 fare de benediktanoj. La iama vilaĝo fariĝis sidejo de la komunumo en 1948. Dum la longa historio precipe alvenis italoj, hispanoj, portugaloj, germanoj kaj japanoj.



Ekonomio |


São Caetano do Sul formas kun la najbaraj municipoj Santo André kaj São Bernardo do Campo industrian zonon "ABC" (aŭtoj, kamionoj, teksaĵoj, aparatoj, kemiaĵoj, farmaciaĵoj).



Klimato |


São Caetano situas en humida subtropika klimato. Jare pluvas 1361 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter oktobro kaj marto pli ofte, ol en la ceteraj monatoj. La averaĝa jara temperaturo estas 18 °C, en januaro kaj februaro estas 21 °C, en junio kaj julio nur 15 °C.



Trafiko |


En São Caetano aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn, sed funkcias ankaŭ navedotrajno. La plej proksima flughaveno funkcias en San-Paŭlo.




Kirko en São Caetano do Sul




Avenuo en São Caetano do Sul



Ĝemelurboj |




  • Italio Vittorio Veneto, Italio


  • Italio Thiene, Italio


  • Italio Iglesias, Italio



Referencoj |





Vidu ankaŭ |




  • Kategorio São Caetano do Sul en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Municipoj de San-Paŭlio


Eksteraj ligiloj |




  • portugale Oficiala paĝo


  • portugale Asocio de Municipoj de San-Paŭlio


  • angle mapo, distancoj


  • angle [1]




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg