Soveta invado en Pollandon




Soveta invado en Pollandon aŭ ĝusta nomo Sovetia invado en Pollandon (tiel nomata „la 4-a dispartigo de Pollando”) – agresmilito komencita la 17-an de septembro 1939 de Sovetunio (sen difinita en internacia juro deklaro pri la milito) kontraŭ Pollando, militanta de la 1-a de septembro 1939 kun Nazia Germanio en la defenda milito kontraŭ Germanio.




Enhavo






  • 1 Genezo


  • 2 Kalendaro de eventoj


  • 3 Biliografio


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj





Genezo |


Stalin jam novembre 1918 konsideris Pollandon detruendan obstaklon antaŭ ligiĝo dum daŭranta germana revolucio kaj pro tio entreprenis la polan-bolŝevikan militon. Ankaŭ antaŭhitlera demokrata Vajmara Respubliko difinis Pollandon kiel nur sezonan ŝtaton.


La 4-an de oktobro 1938 kelke da tagoj post subskribo de la Munkena interkonsento, vicĉefministro pri eksterlandaj aferoj de Sovetunio Vladimir Potjomkin diris al la franca ambasadoro en Moskvo Robert Coulondre: Mi ne vidas por ni alian eliron ol la kvara dispartigo de Pollando.


Aprile 1939 franca kaj angla staboj fiksis, ke la sorto de Pollando dependos ne de rezultoj de la komencaj kunpuŝiĝoj, sed de la fina rezulto de la milito. Aŭguste 1939 dum traktadoj en Moskvo la francaj aliancanoj konsentis eniron de Ruĝa Armeo en la teritorion de la Dua Pola Respubliko.


Laŭ sekreta aldona protokolo al la pakto Ribbentrop-Molotov el la 23-a de aŭgusto 1939, Sovetunio sindevigis al armita paŝo kontraŭ Pollando en situacio, se la Nazia Germanio ektroviĝus en la stato de milito kun Pollando, kio estis eŭfemisma esprimo de antaŭvidata ankoraŭ antaŭ la eksplodo de la dua mondmilito germana invado en Pollandon. La 3-an de septembro 1939 marŝalo Klimient Voroŝilov ordonis altigon de batalpreteco en areoj, de kiu oni estis atakontaj, kaj la sekretan mobilizon. Stalin decidis pri la atako, kiam spionagentejo informis lin pri la decido el la 12-a de septembro de la brita-franca konferenco en Abbeville pri rezigno de ofensiva agado.


La unua scenario de la sovetia agreso premisis ne nur disdividon de la pola ŝtato, sed ankaŭ ne ekskludis enkondukon sur teritorioj inter Vistulo kaj Okcidenta Bugo de Pola Socialisma Soveta Respubliko.


Sovetia agreso komenciĝis senprokraste post ekvalido la 16-an de septembro, subskribitan tagon pli frue en Moskvo, de la fina armistica pakto inter Sovetunio kaj Japanio, finantan soveti-japanajn batalojn landlime de Manĉukuo kaj Mongolio - serion de kunpuŝiĝoj inter la Japana imperia armeo kaj Ruĝa Armeo, kies kulmina momento estis la batalo de Halhin Gol. Fera principo en la strategio de Stalina militado nur unufronte.


Germana ambasadoro en Moskvo Friedrich-Werner von der Schulenburg la 16-an de septembro je la 18-a horo alvenis al la sidejo de Molotov, por postuli, konforme al la instrukcio de Ribbentrop, tujan atakon al Pollando. Tio estis lia laŭvica interveno en tiu ĉi afero.


Oficiala preteksto de la agreso estis en transdonita je la 3:00 nokte la 17-an de septembro pere de anstataŭanto de Popolkomisaro (ministro) de Eksterlandaj Aferoj Potjomkin al la pola ambasadoro Grzybowski en diplomatia noto: tie oni skribis pri malvera deklaro pri disfalo de la pola ŝtato, fuĝo de la pola registaro, nepreco protekti havaĵon kaj vivon de loĝataj sur la polaj orientaj teritorioj ukrainoj kaj belorusoj kaj liberigado de pola popolo de la milito. Konsekvence Sovetunio agnoskis ĉiujn pli fruajn paktojn kun Pollando (en tio la traktaton de Rigo el 1921 kaj la pakton pri neagreso el 1932) kiel nevalidaj – subskribitaj kun neekzistanta ŝtato. Tial oni ankaŭ rifuzis al polaj soldatoj en mallibero statuson de militkaptitoj.


Potjomkin transdonis la noton en la momento de komenciĝo de militaj agoj fare de la Ruĝa Armeo. La ambasadoro rifuzis akcepti la noton kaj ekpostulis forveturajn vizojn por polaj diplomatoj.


Regopovoj de Sovetunio provis malgraŭ internacia juro (la diplomata konvencio de Ĝenevo) malebligi forlason de Sovetunio al polaj diplomatoj kaj aresti ilin (konstatante la perdon de diplomatia statuso). Polojn savis dekano de la diplomatia korpuso en Moskvo, ambasadoro de Nazia Germanio Schulenburg, persone devigante la registaron de Sovetunio konsenti por forveturo de la diplomatoj. Soveta ambasadoro en Pollando Nikolaj Ŝaronov forlasis la teritorion de Pollando (kune kun la armea ataŝeo Pavel Ribalko – posta marŝalo de Sovetunio) jam la 11-an de septembro pretekste de ligo de kontaktoj kun Moskvo (Potjomkin rifuzis al ambasadoro Grzybowski rajton forveturi unue sub la preteksto de revennepreco al Sovetunio de la sovetaj diplomatoj en Pollando, kiuj de semajno jam troviĝis sur la teritorio de Sovetunio). Ĝenerala konsulo de Polando en Kievo Jerzy Matusiński alvokita la 30-an de septembro de sovetaj regopovoj pereis (post aresto estis murdita de NKVD).


Valoras substreki, ke laŭleĝa registaro de la Dua Pola Respubliko forlasis limojn de Pollando nur malfruvespere la 17-an de septembro, post sciiĝo pri eniro de la Ruĝa Armeo matene de la sama tago kaj konfirmita informo pri alproksimiĝado de la soveta kavalerio de kirasitaj taĉmentoj al la loko de la restado de la polaj regopovoj. Prezidento Ignacy Mościcki, en eldonita en Kosów mesaĝo al la nacio, unusignife difinis sovetan armean aktivadon kiel la agon de agreso.



Kalendaro de eventoj |


(kompletigaj eventoj en la Vikipedia kalendaro)


  • La 17-a de septembro
    • En radia alparolo de Vjaĉeslav Molotov estis jenaj frazoj: Varsovio ne plu estas ĉefurbo de la pola ŝtato. Neniu konas restadlokon de la pola registaro - la tekston oni tuj poligis en flugfoliojn; komandanto de Belorusa Fronto eldonis erarplenan flugfolion Ĵoldatoj de Pola Armeo! kaj komandanto de Ukraina Fronto: Batu oficirojn kaj generalojn. Ne subiĝu al ordonoj de viaj oficiroj. (...) Kredu al ni! La Ruĝa Armeo de Sovetunio estas via unusola amiko; Kosów: el taglibro de ĉefministro generalo Składkowski: La 10-a horo matene alportis teruran sciigon, kiun momente ni ne volis kredi. Sovetaj armeoj transpaŝis nian landlimon per tankoj kaj post rompo de la rezisto de taĉmentoj de Korpuso de Landlim-Protekto iras okcidenten vokante, ke ili iras batali kun germanoj, por ke la tutan Pollandon ne forprenu; Kovno: armea ataŝeo kolonelo Leon Mitkiewicz notis en sia taglibro: Hieraŭa tago alportis kelke da seriozaj eventoj. Litovio anoncis ĝeneralan mobilizon. Deklaracio de la litova registaro diras, ke ties intenco estas daŭrigo de neŭtraleco kaj ne enmiksiĝo en la konflikton. Kontraŭ Vilno litovoj ne ekiros. (...) Litovoj montriĝis kiel ĝis nun sincera kaj kavalira nacio; ili ne volas ĝisbati grave vunditan Pollandon...; Marŝalo Edward Rydz-Śmigły eldonis direktivon ordonanta al la polaj taĉmentoj retiriĝi al Rumanio kaj Hungario kaj eviti bataletojn kun la sovetaj armitaj fortoj; Varsovio: komandanto de Armeo "Warszawa" generalo Juliusz Rómmel sciigis Superan Komandanton ke ordonis al la komandanto de Area Korpuso Bresto "trakti sovetian armeon kiel aliancitan"; el Kosów prezidento Ignacy Mościcki subskribis mesaĝon al la nacio: Civitanoj! Kiam nia armeo kun senekzempla kuraĝo luktas kontraŭ perforto de la malamiko de la unua tago de la milito ĝis la hodiaŭa tago eltenante premon de la enorma supereco de preskaŭ tuto de la germanaj armitaj fortoj, nia orienta najbaro invadis niajn terojn, perfortante validajn paktojn kaj eternajn principojn de moralo. (...) Pollando aliancita kun Francio kaj Anglio batalas pri justeco kontraŭ maljustaĵo, pri kredo kaj civilizo kontraŭ senanima barbareco, pri bono kontraŭ regado de malbono en la mondo - la teksto estis disaŭdigita vespere per radio de Kuti kaj pere de Londono transdonita al Varsovio post unu tago; Rio-de-Ĵanejro: delegito Tadeusz Skowroński notis: Atingas la finon terura dramo de la historio, tragedio, kian ankoraŭ la mondo ne spertis, realeco al kiu malfacilas rigardi okulojn. Tio, kion ni ĉiam plej multe timis, realiĝis. Rusio perfide ĵetis sin al Pollando. (...) En tiuj cirkonstancoj la batalo dekomence antaŭjuĝita, ni konfrontos la du frontojn. Al ni restas nun morti kun honoro. (...) Rusio komencos tujan sovetigon kaj rusigon de niaj Orientaj Limregionoj (...) ...judoj kun ĝojo ĵetos sin en ĉirkaŭbrakojn de sovetunianoj kaj grava grupo de nia komunismema intelektualaro kun oficistoj, ne dirante jam pri belorusaj kamparanoj, ankoraŭ ĉiam rememorigantaj Rusion


  • La 18-a de septembro

    • Al okupitaj de Ruĝa Armeo polaj urboj Trembowla kaj Skałat alvenas komandanto de la Ukraina Fronto Semion Timoŝenko kaj membro de Milita Konsilio de la Ukraina Fronto Nikita Ĥruŝĉov; Stanisławów: la loka "Goniec Codzienny" en eksterordinara aldonaĵo publikigis alvokon de la urbestro Franciszek Kotlarczuk, anoncantan eniron dum kelkaj horoj de sovetaj taĉmentoj kaj postulantan konservi "absolutan trankvilon kaj ordon": Ni salutu la enirantajn rusajn soldatarojn - de la frata Slava Nacio - kiel amikojn! Vivu la Slava Komunumo!; Vilno: aperis la lastaj numeroj de "Kurier Wileński" kaj "Słowo" (Vorto), kie en la enkonduka artikolo "Wilno" de Stanisław Cat-Mackiewicz oni povas legi: Ni nur scias: La lastan venkon akiros okcidentaj ŝtatoj kaj nenion kontraŭ tio faros Sovetunio kaj Germanio. Ni povas estis certaj de tiu lasta venko; pro scio pri la soveta invado pola verkisto Stanisław Ignacy Witkiewicz sinmortiĝis en Jeziory (Rivna provinco) kaj same Ludwik Biernacki, direktoro de Ossolineum, en Lvovo

    • Al Romo alvenis pola primaso August Hlond - "unua atestanto de la eventoj en Pollando", kiel li mem skribis pri si en la taglibro; Berlino: el instruo por gazetaro de la Propaganda Ofico de Nazia Germanio: Oni konfidence nin informis, ke hodiaŭ posttagmeze, je la 18.00 estos decido pri soveta-germana demarkacia linio en Pollando. En orientitaj rondoj oni premisas, ke konforme la al pli fruaj prikonsideroj ĝi principe ampleksos belorusajn kaj ukrainajn teritoriojn. Disputata en tiu ĉi momento estas ankoraŭ senpera landlimo de Germanio kun Rumanio. Oni povas supozi, ke Lvovo estos rusa. Koncerne Vilnon, la lasta vorto ankoraŭ ne aperis. Deziro de la germana flanko estis, ke litovoj tien eniru. Pro nedecidemo de la litova registaro tio ne okazis. (...)



  • La 19-a de septembro


    • Varsovio: en sia ĉiutaga perradia alparolo Stefan Starzyński respondis interalie al la mesaĝo de prezidento de Pollando Ignacy Mościcki el la 17-a de septembro: Jes, Sinjoro Prezidento - kie ajn vi estas - mi ebeeme raportas, ke la pola nacio ne perdis harditecon de la spirito, dignon kaj fieron. La popolo scipovas defendi sian honoron - en malfacilaj cirkonstancoj de bombado heroe persistas kaj persistos. Ni atendas klarigojn koncerne agadon de sovetoj. Kontraŭdiroj de komunikoj ne hezitigos nian fidon. Ni pacience atendas, restas ĉe la postenoj kaj senflekseble kredas, ke la helpo de Anglio kaj Francio estos rapida kaj efika kaj permesos protekti de bombado milojn da virinoj, maljunuloj kaj infanoj; en sia ĉiutaga alparolo subkolonelo Wacław Lipiński konstatis: Varsovio do, oni povas diri, iĝis batalcentro de la lando (...) Oni klare vidas, ke ni konfrontas du akaparajn kaj aneksemajn imperialismojn, kiuj senkonsidere de la plej elementaj moralaj ordonoj, brutale klopodas realigi siajn celojn; "Dobry Wieczór! Kurier Czerwony" (Bonan Nokton! Ruĝa Kuriero) presis artikolon Ne maltrankviliĝu. Baldaŭ parolos Starzyński kaj Lipiński, en kiu oni povas legi: Hodiaŭ ĉi tiuj homoj markas taghoraron de varsovianoj. Varsovio vivas de la unua al la dua alparolo; apud Wólka Węglowa dum sturmo de la 14-a regimento de kavalerio, komandata de kolonelo Edward Godlewski, malfermanta vojon al la sieĝita Varsovio por restaĵoj de la Armeo "Poznań", mortfalis kaj vundiĝis ĉ. 90 ulanoj (ĉirkaŭ 20% de la regimento) - en la mondon tiutempe iris troiga priskribo de itala milita korespondanto Mario Appelius, diranta pri "la lasta ago de kolektiva sinmortigo"; Krakovo: la unua konspira revuo aperis: "Polska Żyje" (Pollando Vivas), eldonata de grupo "Silesia", enironta en 1940 la Asocion de Armita Batalado; en ĉ. 10 lokoj mortfalis batale komandantoj de polaj taĉmentoj, en Drużkopole apud Lvovo ukrainaj naciistoj murdis majoron de rezervo Tadeusz Ruge, partoprenanton de la ribelo de Grandpolujo, pola-bolŝevika milito kaj portempan prezidanton de Poznań


    • Parizo: pola ambasadoro Juliusz Łukasiewicz per radio diris: Kadre de la ĝenerala milito, kiun kaŭzis la germana avidemo, nin trafis la plej peza tasko. (...) Kun fiero ni povas konstati, ke nia germana malamiko utiligis sur la pola teritorio signifan parton de siaj homaj kaj materiaj fortoj , malkaŝis sekreton de siaj batalmetodoj kaj la tutan politikan fiecon. Per strebo transiranta limojn de homaj eblecoj ni deŝiris en okuloj de la tuta mondo la maskon de la vera vizaĝo de Germanio. Perfida enpaŝo de Rusio devigis Sinjoron Prezidenton sekurigi simbolon de suvereneco de la Respubliko en la maniero, ne la unuan fojon okazanta en historio de la nia kaj aliaj nacioj, kiam oni provizore perdis la ŝtatan teritorion, sed invadintoj spertis fine hontindan malvenkon; Moskvo: laŭ notoj de ambasadoro de Nazia Germanio Friedrich von der Schulenburg Molotov substrekis, ke la komenca tendenco ĉe la sovetia registaro kaj persone ĉe Stalin por permesi ekziston de stumpa Pollando, komencis cedi al disdivido de Pollando laŭ la linio Pissa-Narevo-Vistulo-San



  • La 20-a de septembro

    • Post la 19-a de septembro estis arestita kaj deportita de soveta NKVD Witold Abramowicz, la unua prezidanto de Vilno, pereinta en nekonataj cirkonstancoj; Varsovio: en kelkfoje ripetata de radio alvoko al brita Labour Party kaj presita en "Robotnik" (Laboristo) Mieczysław Niedziałkowski diris: Ni batalas en tre malfacilaj kondiĉoj. Ni petas kun la tuta premo pri plirapidigo de la helpo; en Ołyka (proksime al Lucko) sovetaj regopovoj arestis Janusz Radziwiłł - imrovizita "popola juĝejo" voĉdonas por liberigo, nur 2 personoj el ĉ. 100 - por pafmortigo, malliberigata interalie en Rivno kaj Kievo revenis al Varsovio decembre 1939 kune kun sia filo liberigita de internigejo Kozelsk


    • Rumanio: en Bicaz prezidento Ignacy Mościcki subskribis disponon pri indiko de sia anstataŭanto generalon Bolesław Wieniawa-Długoszowski, nuligante la pli fruan pri Edward Rydz-Śmigły; Moskvo: popola komisaro pri defendo Boris Ŝapoŝnikov kaj germana armea ataŝeo generalo Kostring subskribis sovetan-germanan protokolon pri movigo de la taĉmentoj de ambaŭ flankoj por atingi demarkacian linion Pisa-Narevo-Vistulo-San



  • La 21-a de septembro

(...)


  • La 3-a de oktobro
    • Mościska: en malsanulejo mortis serioze vundita apud Iłowo komandanto de la 7-a Regimento de Lublinaj Kavalerianoj subkolonelo Marian Skrzynecki - arestita civile de ukraina batalgrupo en vilaĝo Krukienice kaj kondamnita al mortpuno, poste antaŭ ekzekuto pripafita kaj en senespera stato veturigita al malsanulejo; Lvovo: NKVD arestis divizian generalon en rezervo Kazimierz Dzierżanowski - mortis en malliberejo en Kievo



Biliografio |



  • Sławomir Dębski, Między Berlinem a Moskwą. Stosunki niemiecko-sowieckie 1939-1941 (Inter Berlino kaj Mosko. Germanaj-sovetiaj rilatoj 1939-1941), Warszawa 2007 (2-a korektita eldono), Wyd. Polski Instytut Spraw Międzynarodowych, ISBN 978-83-89607-08-9.

  • Marek Kornat, Polska 1939 roku wobec paktu Ribbentrop_Mołotow. Problem zbliżenia niemiecko-sowieckiego w polityce zagranicznej II Rzeczypospolitej (Pollando de 1939 rilate al la pakto Ribbentrop-Molotov. Problemo de la germana-sovetia proksimiĝo en eksterlanda politiko de la Dua Pola Respubliko), Warszawa 2002, Wyd. Polski Instytut Spraw Międzynarodowych, ISBN 83-915767-2-8.

  • Grażyna Korneć, Początki okupacji Kresów Wschodnich przez Związek Sowiecki (1939-1941) (Komencoj de la okupado de orientaj Limregionoj flanke de Sovetunio (1939-1941)) en: Wschodni Rocznik Humanistyczny, t. IV 2007.

  • Karol Liszewski (Ryszard Szawłowski), Wojna polsko-sowiecka 1939 (Pola-sovetia milito 1939), Londono 1986, eld. Polska Fundacja Kulturalna, ISBN 0-85065-170-0.

  • Jerzy Łojek, Agresja 17 września 1939. Studium aspektów politycznych (Agreso de la 17-a de septembro 1939. Studo de politikaj aspektoj), Instytut Wydawniczy „Pax”, Warszawa 1990, ISBN 83-211-1410-5.



Vidu ankaŭ |



  • Defendo de Vilno

  • Defendo de Grodno

  • Masakro de Katin

  • Augustów-traserĉo

  • Katin-Muzeo en Varsovio

  • Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin

  • Federacio de Katinaj Familioj



Eksteraj ligiloj |




  • Documents related to the Soviet invasion of Poland (II wojna światowa: Źródła do historii Polski) La dua mondmilito: Fontoj al historio de Pollando


  • IPN investigation concerning Grodno crimes Esploroj de la Instituto pri Nacia Memoro




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg