Northumbria




Northumbria en 802

Northumbria (foje esperantigata kiel Norda Umbrio, kiel NorthumbrioNortumbrio) estis sendependa regno en Anglio dum la frua anglosaksa epoko, kaj poste graflando. Kiam la regno plejgrandiĝis, ĝi enhavis la plejparton de norda Anglio kaj sudorientan Skotlandon.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Moderna signifo


  • 3 Reĝoj de Northumbria


  • 4 Subregoj de la vikinga regno de Jorko





Historio |


La regno estiĝis en 604, kiam Aethelfrith unuigis la antaŭajn regnojn de Bernicia kaj Deira. Dum la frua 7-a jarcento ĝi estis la plej potenca regno de Anglio. En 867 la Vikingoj kaptis Northumbria. Post kiam la angloj regajnis la antaŭan regnon dum la frua 10-a jarcento, ĝi iĝis graflando. La skotoj kaptis la regionon norde de rivero Tweed, kiun la anglosaksoj, post akra militado, formale cedis en 1018. Tamen dum pluraj jarcentoj daŭris konfliktoj pri la limoj de Northumbria.


Northumbria estis oficiale parto de Anglio sed fakte plejparte sendependis. Post ribeloj, Vilhelmo la 2-a decidis ke la reganto de Northumbria tro potencis kaj dividis ĝin en du partojn: la palatinata graflando Durham (regata de la episkopo de Durham), kaj la graflando Northumberland (regata de grafo).



Moderna signifo |


Hodiaŭ Northumbria estas ankaŭ neoficiala nomo de Northumberland aŭ plej granda regiono de Nordorienta Anglio.



Reĝoj de Northumbria |



  • 604-616: Aethelfrith

  • 616-632: Edwin

  • 633-634: Eanfrith

  • 634-642: Oswald

  • 642-670: Oswiu

  • 670-685: Ecgfrith

  • 685-704: Aldfrith

  • 704-705: Eadwulf

  • 705-716: Osred la 1-a

  • 716-718: Coenred

  • 718-729: Osric

  • 729-737: Ceolwulf

  • 737-758: Eadbert

  • 758-759: Oswulf

  • 759-765: Aethelwald Moll

  • 765-774: Alhred

  • 774-779: Aethelred la 1-a

  • 779-788: Aelfwald la 1-a

  • 788-790: Osred la 2-a

  • 790-796: Aethelred la 1-a

  • 796: Osbald

  • 796-806/808: Eardwulf

  • 806/808-808/810: Aelfwald la 2-a

  • 808-ĉ.810: Eardwulf

  • ĉ.810-841: Eanred

  • 841-844: Aethelred la 2-a

  • 844: Raedwulf

  • 844-ĉ.848/9: Aethelred la 2-a

  • ĉ.848/9-ĉ.862/3 (kaj eble ankaŭ mallonge en 867): Osbert

  • ĉ.862/3-867: Aelle la 2-a



Subregoj de la vikinga regno de Jorko |



  • 867-872: Ecgbert la 1-a

  • 872-876: Ricsige

  • 876-ĉ.878: Ecgbert la 2-a


En 878 Northumbria iĝis parto de la regno de Jorko.







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg