Montherod
Montherod | |
---|---|
Blazono de Montherod | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Morges |
Koordinatoj | 46°29′56″N 6°21′56″O / 46.49889°N, 6.36556°O / 46.49889; 6.36556 (Montherod)Koordinatoj: 46°29′56″N 6°21′56″O / 46.49889°N, 6.36556°O / 46.49889; 6.36556 (Montherod) |
Nombro de enloĝantoj | 517 |
Areo | 4,97 km² |
Alteco | 593 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1174 |
Komunumkodo | 5432 |
Situa mapo de Montherod | |
Montherod estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 517 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Enhavo
1 Geografio
2 Najbaraj komunumoj
3 Trafiko
4 Historio
5 Personecoj
6 Notoj kaj referencoj
7 Eksteraj ligiloj
Geografio |
La komunumo Montherod situas sur la tavolo norde super la Vaŭda Bordo kelkajn kilometrojn sude de la Ĵurasa Montaro en distanco de proksimume 25 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Montherod kaj la setlejoj La Chaussia, Champ Court, La Reculane kaj La Scie, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,97 km², de kiuj 45,1% estas kovritaj de arbaro, 46,7% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado.
[2]
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Montherod limas en nordo al Bière, en oriento al Saint-Livres, en sudo al Aubonne, en okcidento al Gimel, kaj en nordokcidento al Saubraz.
Trafiko |
Montherod situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Montherod pasas konekta vojo de Bière al Aubonne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn sudoriente de Montherod en la sudo de Aubonne. Pere de la poŝtaŭtolinio de Allaman tra Aubonne al Gimel, kiu anstataŭis tramlinion funkcianta ĝis 1950, la komunumo Estas konektita al la publika transportreto.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Montherod datiĝas el la jaro 1344 kiel Monterot. Dum mezepoko en Montherod setlis la Frataro de la Sankta Spirito, kiu en la 15-a jarcento integriĝis al la komunumo. Ek de 1344 Montherod apartenis al la Senjorujo Aubonne. Kun ĝi en la jaro 1701 ĝi fariĝis havaĵo de Berno kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio al la berna Voktejo Aubonne, kiu en 1798 fariĝis distrikto kaj kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la Distrikto Morges.[3]
Personecoj |
Georges-André Chevallaz iama membro de la Federaica Konsilio de Svislando kaj federacia prezidanto en la jaro 1980 estis civitano de Montherod.
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
↑ Fonto: Germain Hausmann: Montherod en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-27)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Montherod
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Montherod – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|