István Iglódi




István Iglódi [iŝtvAn], hungare Iglódi István, Esperante Stefano Iglódi estis hungara aktoro, teatrestro kaj reĝisoro.


István Iglódi naskiĝis la 29-an de aprilo 1944 en Magyarbóly - mortis la 3-an de decembro 2009 en Budapeŝto.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Liaj roloj (selekto)


  • 3 Liaj reĝisoraĵoj (selekto)


  • 4 Fontoj





Biografio |


István Iglódi frekventis gimnazion en Budapeŝto inter 1958-1962, poste aktoran ĉeflernejon pri reĝisorado. Li komencis sian karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1966–1973. Li apartenis al trupo de Teatro József Attila inter 1982-1990, kie li estis ĉefreĝisoro. Li aktoradis ekzemple en Teatro Thália (Budapeŝto). Ekde 1981 li instruis en la aktora ĉeflernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1998, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.



Liaj roloj (selekto) |



  • 38 kinejaj filmoj inter 1965-2007, inter ili La kaporalo kaj la aliaj, 1965

  • 29 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1966-1995, ekzemple Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo), 1969; Petőfi Mezőberényben (Petőfi en Mezőberény)

  • diversaj teatraĵoj, aparte menciinda Ŝekspiro: Epifanio - Sir Andrew



Liaj reĝisoraĵoj (selekto) |




  • A gyertyák csonkig égnek, kineja filmo, 2005

  • diversaj televiziaj filmoj

  • diversaj teatraĵoj, aparte menciindaj Ede Szigligeti: Liliomfi; József Katona: Bánk bán (Bánk (banuso)); Gergely Csiky: A nagymama (La avino); Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo)



Fontoj |


  • Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo