Iguacuo




Koordinatoj: 25°41′43″S 54°26′12″W  /  25.69528°S, 54.43667°U / -25.69528; -54.43667 (Iguacuo)






























































































Igvasuo

hispane: Cataratas del Iguazú, portugale: Cataratas do Iguaçu
akvofalo

Iguacu-004.jpg

Akvofaloj Igvasuo

Landoj

Argentino Argentino (80%), Brazilo Brazilo (20%)
Provinco

Provinco de Misiones Argentino
Subŝtato

Paranao Brazilo

Trafalejoj

275
Naciaj parkoj

Nacia Parko Iguazú Argenitino, Nacia Parko Iguaçu Brazilo
Tipo de akvofalo

Katarakto
Rivero

Igŭasuo

Situo
Igŭasuo
 - koordinatoj

25°41′43″S 54°26′12″W  /  25.69528°S, 54.43667°U / -25.69528; -54.43667 (Iguacuo)

Alteco
82 m
Trafluo

 - mezproksima

6 500 m³/s

Por publiko
alireblaj
Plej facila aliro

Puerto Iguazú argentina flanko
Foz do Iguaçu brazila flanko
Malkovrinto

Álvar N. Cabeza de Vaca eŭropa malkovrinto
 - dato

1541


Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo
Iguazu Falls
Tipo de heredaĵo

natura heredaĵo
Regiono

Latina Ameriko




Situo enkadre de Brazilo

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Brazilo





Situo enkadre de Argentino

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Argentino





Situo enkadre de Sud-Ameriko

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Sud-Ameriko



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Iguazu Falls


Igvasuo[1][2] Igŭasuo[3], (portugale: Cataratas do Iguaçu; hispane: Cataratas del Iguazú), estas granda akvofalo situanta en Sudameriko ĉe landlimo inter Argentino kaj Brazilo (80% en Argentino kaj 20% en Brazilo), proksimume de la hidroelektra centralo Itajpuo en distanco de ĉirkaŭ 20 Km. Ĝi altas 72 metrojn kaj enhavas apartigeblajn 150–300 falojn, depende de na kiom da akvo Rivero Iguazuo kondukas. Apartaj faloj troviĝas plejparte unu apud la alia, sed eblas ankaŭ montri duŝtupajn aŭ treŝtupajn kaskadojn.


Ĝi estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.




Enhavo






  • 1 Kaskadego Iguazu


  • 2 Bildigoj en filmo


  • 3 Fotoj


  • 4 Referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Kaskadego Iguazu |


Trafluinte de Kuritibo (Brazilo) pli ol 1300 kilometrojn da brazila teritorio, la rivero Iguazú, 15 kilometrojn antaŭ enflui la riveron Paraná, akiras mondan famon pro sia imponega katarakto. Tiu malsuprenĵetiĝas ĉe la 25a grado de suda latitudo. Do abundas tropika vegetaĵaro, kiu nun troviĝas sub ŝtata naturprotektado kaj ĉirkaŭas la belegan vidindejon malkovritan en 1541-42 de la hispano Alvar Núnez Cabeza de Vaca („Bovin-kapulo'). 275 akvofaloj, kelkaj el ilí falantaj preskaü 90 metrojn, estas admirataj tie de miloj da turistoj, kiuj daŭre alveturas. La akvofalara duoncirklo etendiĝas tra 2700 metroj, krucante la limon inter Argentino kaj Brazilo. Do la multnombraj videmuloj devas trairi la limkontrolon por ĝui la tuton de la grandioza spektaklo.


La rivero Iguazú ĵetas normale 1700 kubajn metrojn da akvo sekunde tra siaj kaskadegoj, kies roka arkitekturo estiĝis antaü 50 milionoj da jaroj. Sed laü la meteologiaj kondiĉoj tiu flukvanto ege malsamas. Laüdire en la jaro 1978 la fluejo preskaŭ sekiĝis kaj la fama katarakto seniluziigis la vizitantojn. Male antaŭ iom da tempo pro fortegaj pluvoj la rivero multobliĝis tiom, ke ĝia akvokvanto superis 30 000 kubajn metrojn sekunde. La akvonivelo suprenirinte kelkajn metrojn detruis parton de la pontvojoj, kiuj en la argentina flanko kondukas la turistojn ĝis Garganta del Diablo („Gorĝo de I' Diablo'). Tie akvofalegoj, unu vide al la alia, malsuprenĵetiĝas en tondranta truego.


Per motorboatoj la videmuloj nun trairas la mankantajn partojn de la pontovojo por admiri ekde sekura platformo la sovaĝan spektaklon de la bruegantaj akvoj. Personoj, kiuj vidis la katarakton de Niagara (Usono), asertas ke tiu de Iguazú estas pli impona.


Oni surpriziĝas vidi inter la homoj strangan mambeston petantan nutraĵojn. Tiuj coatí alvenas propravole de la arbaro por profiti siamaniere de la turisma konjunkturo, kiel la flugkompanioj, la busoj, la hoteloj, komercistoj kaj tiel plu.



Bildigoj en filmo |


La akvofaloj estis filmitaj en kelkaj filmoj, inkluzive de:




  • Moonraker (1979)


  • The Mission (1986)


  • O Trem Caipira (1994)


  • Tummy (1995)


  • Happy Together (1997)


  • Mr. Magoo (1997)


  • Miami Vice (2006)


  • In the Hands of the Gods (2007)


  • Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull (2008)


  • OSS 117: Rio ne répond plus (2009)


  • Salve Geral (2009)


  • Operação X (2011)



Fotoj |






Igvasuo


Iguazu Décembre 2007 - Panorama 7.jpg
Igvasuo



Panoramo de la akvofaloj


Iguazu Décembre 2007 - Panorama 1.jpg
Panoramo de la akvofaloj



Referencoj |





  1. http://vortaro.brazilo.org/vtf/dic/ee_f.htm


  2. http://esperanto-mg.com.br/arquivos/esperantigo-tulioflores.pdf


  3. Laŭ "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", de Erich-Dieter Krause, paĝo 672, kapvorto "Iguaçu"




Eksteraj ligiloj |


  • Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube


















Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)