László Gálffi




László Gálffi [lAslO gAlfi], hungare Gálffi László, Esperante Ladislao Gálffi estas hungara aktoro, profesoro kaj reĝisoro.





László Gálffi en 2008



László Gálffi naskiĝis la 16-an de novembro 1952 en Budapeŝto.



Biografio |


László Gálffi frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1971-1975 en Budapeŝto, poste li komencis sian aktoran karieron samloke. Ekde 1994 li instruas en la aktora universitato havanta altan rangon de 2008. Li ricevis premion Kossuth en 2007, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.



Liaj roloj (elekto) |



  • 31 kinejaj filmoj inter 1975-2009

  • 31 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj), ekzemple Liszt Ferenc (Franz Liszt), 1982; Hamlet, dán királyfi (Hamleto), 1983

  • diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Reĝo Lear - Gloucester, Othello - Jago; Romeo kaj Julieta - Escalus; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - titolrolo

  • trifoje li reĝisoradis



Fontoj |


  • Hungara Vikipedio
















Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo