Goiânia

































































































Urbo Goiânia

VacaBravaian.jpg

Flago



Blazono


Flago
Blazono



Fondiĝo

24-a de oktobro 1933

Nomo de la loĝanto
goianiense

Moto


Urbestr(in)o
Paulo Garcia (Partido dos Trabalhadores) ĝis 2012
Situo

Situo de Goiânia


Subŝtato
Gojaso

Mezoregiono
mezoregiono Centro Goiano

Mikroregiono
mikroregiono Goiânia

Metropola Regiono
metropola regiono Goiânia
Najbaraj urboj

Abadia de Goiás, Aragoiânia, Aparecida de Goiânia, Goianápolis, Goianira, Hidrolândia, Nerópolis, Santo Antônio de Goiás, Senador Canedo kaj Trindade
Distanco al la subŝtata ĉefurbo
209 kilometroj
Geografiaj aspektoj

Areo
739,492 km²

Loĝantaro
1.244.645 loĝ. statist.IBGE/2007

Loĝdenso
1.683,1 loĝ./km²

Alteco
749 metroj

Klimato
tropika

Horzono

UTC-3
Sociaj indikiloj

IHD
0,832 (alta) - 

MEP

R$ 13.354.065 mln 2005

MEP per capita

R$ 11.119,00 2005







v  d  r


Information icon.svg




Goiânia estas urbo de Brazilo, ĉefurbo de subŝtato Goiás. Ĝi estas 16°40' S kaj 49°15' U, 749 m je marnivelo. La municipo havas 1,2 milionon da loĝantoj en areo 739,5 km².



Esperanto en Goiânia |


Eble la unua esperantisto en Goiânia estis José Veiga Jardim, kiu vivis kiel ermito en ĉambro de konstruaĵo en Avenuo Goiás.
En 1940 Aldemar de Andrade Câmara transloĝiĝis al Goiânia kiel sanitaristo dum la konstruado de Escola Técnica Federal. Dum multaj jaroj li laboris kiel kuracisto en Goiânia, estis unu el unuaj profesoroj de Faculdade de Farmácia e Odontologia de Goiás kaj Universidade Federal de Goiás kaj unu el la fondantoj de Associação Médica de Goiás (Medicina asocio de Goiás) kaj de Conselho Regional de Medicina de Goiás (Regiona konsilio de medicino de Goiás).


Goiânia Esperanto-Klubo estis fondita de Carlos de Almeida Wutke, el Uberlândia, invitita de la prezidanto de spiritisma centro “Tenda do Caminho”. Kunvenintaj en “Ĉambro de la Komerco”, la interesatoj elektis la unuan estraron, kies prezidanto estis Aloísio Correia Melo. Li gvidis bazan kurson dum du aŭ tri monatoj en ĉambro de Fakultato de Medicino, cedita de la direktoro, D-ro Francisco de Almeida Neto, kie instruadis D-ro Raul Conde. Unu el la lernantoj estis D-ro Aymoré Vaz Pinto, poste estrarano de Brazila Esperanto-Ligo. En tiu sama ĉambro Raul Conde gvidis bazan kurson, unu fojon semajne, dum pluraj jaroj, kie komencis lerni la lingvon Néia Lúcia Souza, poste ankaŭ prezidanto de BEL.


En 1978 Raul Conde proponis al la Departemento de Anatomio de la Federacia Universitato de Goiás, bazan kurson de Esperanto kiel nedevigan lernobjekton sed kun validaj poentoj por la studentoj. Aprobite, Raul Conde gvidis la kurson dum multaj jaroj, ĝis sia translokiĝo, en aprilo 1995, al la urbo Araxá.




Aktiva homo estis la emerita kapitano de la armeo Francisco Rodrigues de Morais Sobrinho, kiu ankaŭ instruis la bazan kurson en sia hejmo.


Reorganizita la estraro de la klubo, ĝi funkciis dum pli malpli du jaroj ĉe la Municipa Biblioteko, kies kursfinintoj ricevis BEL-atestojn. La klubo funkciis en Federacia Teknika Lernejo almenaŭ unu jaron, kiesdirektoro estis Niso Prego, simpatianto de la lingvo.


Pro la granda nombro da junuloj estis kreita la Junulara Departemento de la klubo, kies direktoro estis Dilmar Ferreira, kiu post kelkaj monatoj proponis al la junuloj fondi sendependan institucion nomatan “Akademio de Esperanto”, organizante ekskurson al Urugvajo kaj Argentino. Pro la fiasko, la klubanoj proponis kunigi la du organizojn, kiam naskiĝis Instituto Goiano de Esperanto.


En la 1990-aj jaroj Dilmá Cavalcanti Bandeira fondis Kulturan Esperanto-Centron, kiu funkciis dum kelkaj jaroj. Fabrício Valle estis aktiva movadano, kaj li fondis eldonejon “Zamenhof Editores”.





Eksteraj ligiloj |




  • http://esperanto-goias.org.br/ Esperanto-Asocio de Gojaso (EAGO)


  • http://www.goiania.go.gov.br/ Retejo de urbestrejo (portugala lingvo)


Koordinatoj: 16°41′0″S 49°13′50″W  /  16.68333°S, 49.23056°U / -16.68333; -49.23056 (Goiânia)





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg