Batalo de Britio




















Batalo de Britio

Konflikto: Dua mondmilito

Heinkel over Wapping.jpg
Heinkel He-111 sur la London, 1940.















Daŭro:
julio 1940 - oktobro 1940
Loko:

Manika markolo kaj Unuiĝinta Reĝlando
Rezulto:
Venko de Britio
Haltiĝo de Operaco Marleono

Flankoj

Unuiĝinta Reĝlando
Brita imperio

Itala reĝlando
Nazia Germanio
Komandantoj
Hugh Dowding
Keith Park
Trafford Leigh-Mallory
Quintin Brand
Richard Saul

Hermann Göring
Albert Kesselring
Hugo Sperrle







v  d  r


Information icon.svg



La Batalo de Britio estis aera kampanjo ĉefe super la suda kaj centra Britio inter germana Germana Aerarmeo kaj Reĝa Aerarmeo dum la Dua Mondmilito, en la periodo de la 10-a de julio ĝis la 31-a de oktobro 1940. Oni ĝin difinas, precipe en brita historiografio, ankaŭ kiel Battle of Britain, kaj germanoj nomis ĝin kiel la Operaco Seelöwe (vidu la apudan mapon). Tio estis la unua kampanjo farata nur pere de aviado.


La tempa periodo ĉi tie donita estis enkondukita de britaj historiistoj kaj respegulas periodon de la plej intensaj dumtagaj aeratakoj. Germanaj historiistoj pli ofte skribas pri aŭgusto 1940 – majo 1941 (tiam Germanio retirigis siajn aviadilojn orienten por la Operaco Barbaroso).




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Kulmina tago


    • 1.2 Fino




  • 2 Flug-asoj de la batalo


    • 2.1 Pollando




  • 3 Vidu ankaŭ





Historio |


Post la malvenko de aliancanaj fortoj en Franco kaj sekvanta nazia okupado en 1940, Britio lasis sola alinacana ŝtato kontraŭ Nazia Germanio. Hitler deziris La brita registraro sub Winston Churchill refuzis armisticion kun Nazia Germanio, deklaris daŭrigi militon. Kiel preparado de invado de Britio, Germana Aerarmeo, Luftwaffe komencis bombadon kaj destruado de Britaj Aerpovoj por akiri aera supereco.



Kulmina tago |


La 15-a de septembro: kulmina tago en la batalo de Britio, festata kiel Battle of Britain Day. Germanoj perdis pli ol 60 aviadilojn, pli ol 80 germanaj pilotoj pereis, multaj vundiĝis aŭ iris al mallibero.
Polaj ĉasaviadilistoj dum la tuta tago pafe alterigis 26 germanajn aviadilojn.


Datrevena premiero en 1969 de la brita filmo "Batalo de Britio", reĝisorita de Guy Hamilton.



Fino |


La perdo dum la Batalo de Britio devigis Germanion forlasi invadan planon kun terarmeo. Germanaj armitaj fortoj nuligis la operacon Marleonon, kaj komencis defendon el eblanta brita atako.


La 22-an de juno 1941, Germanio komencis militon kontraŭ Sovetunio. Wehrmacht koncentrigis ĝian forton en Oriento, rezulte forlasis atakon de Britio. La aerbatalo inter du aerarmeoj daŭrigis kiel strategia bombado en Eŭropo.



Flug-asoj de la batalo |



Pollando |




La pilotoj de Ĉeĥoslovakio de la Skadro-310, 1940




  • Stanisław Skalski - la pola piloto de la skadro-303 (vidu la apudajn fotojn)


  • Witold Urbanowicz - pola armeestro, brigada generalo, piloto de la Pola Soldataro, flug-aso, memorlibristo, komandanto de "Dywizjon 303" (Skadro-303) (vidu la apudan foton)


  • Antoni Głowacki - pola subkolonelo, majoro de Reĝa Aerarmeo


  • Jan Zumbach - diplomita subkolonelo, piloto de Pola Soldataro, subkolonelo Reĝaj Aer-Fortoj


  • Josef František - ĉeĥa kaj pola armea piloto, flug-aso de la pola aviado dum la Dua Mondmilito (vidu la apudan foton)


En la batalo unue en la konsisto, kaj poste flanke de la Reĝa aerarmeo, batalis 4 polaj skadroj: 2 bombaj (300 kaj 301), 2 ĉasaviadilaj (302 kaj 303) kune kun 81 polaj pilotoj en la britaj skadroj, sume 145 polaj pilotoj (mortfalis 28 ne konsiderante Josef František), kio estis 5% de la batalantaj RAF-pilotoj. Poloj pafalterigis ĉirkaŭ 170 germanajn aviadilojn, damaĝis 36, kio estis ĉirkaŭ 12% de la perdoj de Luftwaffe. Skadro-303 estis la plej bona aviada unuo, partoprenanta la batalon de Britio – ĝi anoncis pafalterigon de 126 malamikaj aviadiloj.


Militaj operacoj de la polaj pilotoj defende de Britio oni memorigis postmilite sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio sur unu el tabuloj: „BITWA O W. BRYTANIĘ VII–IX 1940”, kaj post 1990 – „BITWA O ANGLIĘ 10 VII – 31 X 1940”.


Sperton de polaj kriptologoj, kiel Marian Rejewski, pri rompo de ĉifritaj de la Enigma komunikoj britoj utiligis por ekkono de multe da germanaj sekretaj planoj.



Vidu ankaŭ |



  • Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)

  • Dua mondmilito

  • Reĝa Aerarmeo

  • Luftwaffe

  • Operaco Marleono

  • Enigma




  • Batalo de Britio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Batalo de Britio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





































Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg