Karl Ludwig Harding










































Karl Ludwig Harding

Karl Ludwig
Karl Ludwig Harding

Persona informo
Nomo Karl Ludwig Harding
Dato de naskiĝo
29-a de septembro 1765
Loko de naskiĝo Lauenburg
Dato de morto
31-a de aŭgusto 1834
Loko de morto Göttingen
Okupo astronomo
Aĝo je morto 68
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



Karl Ludwig Harding (naskiĝis la 29-an de septembro 1765, en Lauenburg, mortis la 31-an de aŭgusto 1834, en Göttingen) estis germana astronomo


Li lernis teologion en Göttingen.


En Lilienthal (apud Bremeno), li estis dungita kiel tutoro por la filo de
la astronomo Johann Hieronymus Schröter, fondinto de la observatorio
"Sternwarte Lilienthal". Tie li malkovris la asteroidon 3 Junonon, la
1-an de septembro 1804.


De 1805 li iĝis profesoro pri astronomio en la Universitato de Göttingen,
kie li estas helpanto de Carl Friedrich Gauss.


Li studis la variantajn stelojn, malkovris tri kometojn en
1813, 1823 kaj 1832, kaj la planeduma nebulozon
NGC 7293 (kromnomata Nebulozo de Helico) en 1824.


Li eldonigis la "Atlas novus coelestis", katalogon de 120 000 steloj inter
1808 kaj 1823.


En lia honoro, oni donis lian nomon al:



  • La luna kratero Harding;

  • La asteroido 2003 Harding [1].



Notoj kaj referencoj |




  1. JPL Small-Body Database Browser 2003 Harding (6559 P-L) (angle)




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo