10-a de oktobro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































oktobro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di


1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31




aranĝo de 2019
tagoj

La 10-a de oktobro estas la 283-a tago de la jaro (la 284-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 82 tagoj restas.




Je la 10-a de oktobro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 680: Batalo de Karablo inter soldataro de kalifo de umajadoj kaj taĉmento de la tria imamo de ŝijaistoj Ĥusejn ibn Ali, kiu malvenkis kaj pereis


  • 1410: Batalo de Koronovo - venko de pola armeo kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj rezultigis pactraktaton en Toruń en 1411


  • 1427: Pollando: Przasnysz akiris urborajton


  • 1574: En Krakovo komenciĝis kelktaga tumulto fare de katolikoj kontraŭ protestantoj


  • 1604: Keplero observas supernovaon eksplodantan en la konstelacio Serpentisto.


  • 1631: Tridekjara milito: armeo de elektoprinclando Saksio okupis Pragon


  • 1728: Granda incendio de Kopenhago - 28% de konstruaĵoj bruliĝis, 20% de loĝantoj perdis tegmenton super la kapo


  • 1733: Francio deklaris militon al Aŭstrio – komenco de la milito pri la pola sukcedo


  • 1776: Pola-hungara-slovaka aventuristo Moric Benjovski iĝis reĝo de Madagaskaro


  • 1793: Nacia Konvencio starigis teroron de la franca revolucio: jakobena konstitucio ne estas aplikata, Komitato por publika savado rivevis nelimigitajn rajtojn


  • 1794: Insurekcio de Kościuszko: malvenko de ribelantoj en la batalo de Maciejowice (distrikto Garwoliński) dum kiu serioze vundita Tadeusz Kościuszko iris al rusa mallibero


  • 1846: William Lassell malkovris Tritonon, la plej grandan el la lunoj de Neptuno


  • 1863: Maksimiliano iĝis imperiestro de Meksiko


  • 1868: En Kubo eksplodis kontraŭhispana ribelo - almilita alvoko de Carlos Manuel de Céspedes komencas dekjaran militon kontraŭ la hispana kolonia potenco


  • 1882: Banko de Japanio fondiĝis


  • 1904: Germana astronomo Paul Götz malkovris asteroidon Herodio


  • 1911: Apelo de Tongmenghui kaŭzis ribelon, kiu alkondukis al proklamo de respubliko en Ĉinio


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Unua rusa sieĝo de aŭstro-hungara Fortreso Przemyśl malsukcesis


    • 1918: En golfo de Irlanda maro, dufoje torpedita de germana submarŝipo UB-123 la brita pasaĝera ŝipo RMS Leinster sinkis - 501 el 771 personoj pereis; venko de aliancana armeo super la germana en tritaga batalo de Cambrai




  • 1920: Germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovris asteroidon Kordulo


  • 1921: Reĝlando de Kurdistano kreiĝis


  • 1922: En Katowice kunvenis unuafoje Silezia Sejmo


  • 1935: Grekio iĝis monarkio


  • 1938: Dum Munkena interkonsento oni decidis transdoni Sudetion al Nazia Germanio


  • 1940: Fulgencio Batista iĝis prezidento de Kubo


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: La unua el amasaj ekzekutoj de poloj kaj judoj fare de germanoj en la Valo de Morto en Bydgoszcz - oni taksas, ke aŭtune pereis ĉi tie eĉ. 3 mil personoj; komandanto de la 8-a germana armeo ordonis sur okupata teritorio forpreni radioricevilojn de poloj kaj judoj; en Varsovio okupada administrejo malpermesis aperigon de polaj gazetoj; germanaj soldatoj bruligis en Radomyśl Wielki sinagogon kun kelkdeko de judoj; en Radom germanoj komencis eldoni gazeton por poloj "Kurieron de Radom"; en Varsovio aperis la unua subtera revuo "Polska żyje" (Pollando vivas), redaktata de poeto kaj prozisto Witold Hulewicz; en Siemianowice fondiĝis konspira organizaĵo Orzeł Polski (Pola Aglo)


    • 1940: Gestapo arestis sur enkorporitaj teritorioj kelkcent membrojn de la pola rezistomovado; en Varsovio aperis konspira "Orlęta. Pismo dla młodzieży" (Aglidoj. Revuo por junularo) - eldonata ĝis januaro 1941; en Krakovo kreiĝis revolucia organo de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, gvidata de Stepan Bandera

    • Sovetaj regopovoj forveturigis el internigejo Grjazovec al Moskvo 7 polajn oficirojn, kiujn lokigis en malliberejoj - dum postaj tagoj plej altrangaj funkciuloj de NKVD interparolis kun ili pri kreo de pola divizio en Sovetunio


    • 1941: Germana polico deportis al koncentrejo Treblinka 73 polajn terkultivistojn pro nesufiĉa livero de kontingento

    • Pola ambasadejo en Sovetunio postulis de soveta registaro konsenton por enigi al Pola Armeo ankaŭ ukrainojn, belorusojn kaj judojn, kiuj loĝis sur Orientaj Limregionoj de la Dua Respubliko; en Vieno okazis solena premiero de germana filmo pri ŝajna martireco de germana malplimulto en Volinio


    • 1942: Germanaj regopovoj malpermesis en Ĝenerala Gubernio al religiaj eklezioj bapti judojn; gestapo ordonis al franciskanoj en Kazimierz Dolny forlasi monaĥejon dum kelkaj horoj; taĉmento de Popola Gvardio frakasis malliberejon en Kraśnik liberigante kelkdekon da malliberuloj

    • Germana submarŝipo U 172 sinkigis apud Kabo de Bona Espero britan ŝipon - pereis 28-membra skipo, 2 arileriistoj kaj 18 pasaĝeroj, pola ŝipo SS Narwik savis ĉirkaŭ 1000 germanajn ŝiprompiĝintojn; Vatikano deklaris ke momente ne estas certa pri tio, ĉu informoj de Pollando pri ekstermo de judoj estas fidindaj; en Nazia Germanio estis 1 340 322 personoj forveturigitaj de Pollando por trudlaboro


    • 1943: Revenĝe pro agado de partizanoj germanaj ĝendarmoj murdis en Krzewa 7 personojn, en tio vivbruligis 2 virinojn kaj 2 infanojn; de labortendaro apud minejo "Wujek" en Katowice fuĝis 21 sovetajn militkaptitojn

    • En Tel-Avivo okazis koncerto de pola muziko


    • 1944: Porajmos: en koncentrejo Aŭŝvico en gasĉambroj pereis ĉirkaŭ 800 junaj ciganoj alveturigitaj de koncentrejo en Buchenwald; en Suchedniów aperis la unua konspira skolta revuo "Hejnał"


    • Josif Stalin kaj Winston Churchill kontraktis en Kremlo konfidencan pakton pri disdivido de venontaj influzonoj, i.a. rilate al Pollando kaj Grekio; apud Debrecen okazis tanka batalo - unu el la plej grandaj de la milito; en Svedio kadre de Semajno de Polaj Infanoj oni kolektis por helpo al Pollando 175 mil de svedaj kronoj kaj 24 tunojn da vestaĵoj




  • 1947: Pollando: en Gdańsk oni ekzekutis 10 kondamnitojn al mortpuno en la dua proceso de la skipo de koncentrejo Stutthof (establita ene de Libera Urbo Dancigo)


  • 1948: Carlos Prío Socarrás iĝis prezidento de Kubo


  • 1954: Naciliberiga Fronto establiĝis en Alĝerio


  • 1956: Krakovo: malkovro de la lunoj de Kordylewski


  • 1956: En Sovetunio oni komencis produkti personan automobilon Volga


  • 1956: La unua Internacia Festivalo de Nuntempa Muziko Varsovia Aŭtuno komenciĝis - la unua tiuranga festivalo okazinta en Orienta Bloko


  • 1957: Anglio: incendio de nuklea reakciujo en Windscale (Kumbrio) - serioza akcidento antaŭ la nuklea akcidento de Ĉernobilo


  • 1964: Malfermo de la 18-a Somera Olimpiko en Tokio


  • 1968: Televida serio Ludcelo pli granda ol vivo kun ĉefrolo de Stanisław Mikulski aperis en Pollando - populariĝis en Orienta Bloko


  • 1970: Fiĝioj fariĝis sendependaj de Britio


  • 1975: Papuo-Nov-Gvineo aniĝis al UN


  • 1977: Amnestio Internacia iĝis laŭreato de la Nobel-premio pri paco


  • 1980: En Salvadoro fondiĝis Fronto Farabundo Martí por Nacia Liberigo


  • 1982: Romo: papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis polan monaĥon Maksimilianon Kolbe


  • 1983: Jicĥak Ŝamir iĝis ĉefministro de Israelo anstataŭante Menaĥem Begin


  • 1993: Esperantujo: mondkongreso de PEN-klubo internacia akceptis Esperantan PEN-Centron


  • 1995: Ĉe la pola-ukraina landlimo oni malfermis vojan limpasejon Zosin-Ustilug


  • 2001: George W. Bush prezentis liston de 22 plej danĝerajn kaj serĉatajn teroristojn


  • 2003: Premiero de la usona filmo Kill Bill


  • 2005: Pollando: bundz kaj slivovico de Łącko (distrikto Nowy Sącz) eniris liston de tradiciaj manĝaĵoj


  • 2006: TTT-eja videospektejo YouTube estis aĉetita de Google kontraŭ 1,65 miljardo de dolaroj


  • 2009: Pola prezidento Lech Kaczyński ratifis la Traktaton de Lisbono


  • 2010: Nederlandaj Antiloj estis dividitaj je 5 apartaj provincoj de Reĝlando Nederlando


  • 2010: En Kirgizujo okazis post ŝanĝo de konstitucio la unua parlamenta balotado kun enkonduko de parlamenta demokratio


  • 2011: Masakro en Maspero: 28 personoj pereis kaj 212 vundiĝis dum subpremo, fare de armeo, de la paca manifestacio de koptoj en Kairo


  • 2015: 102 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 400 vundiĝis en du bombaj atencoj de sinmortigintoj kontraŭ fervoja stacidomo en Ankaro - laŭ ĉefministro de Turkio Ahmet Davutoğlu respondecas Islama Ŝtato



Naskiĝoj |




  • 1470: Selim la 1-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1520)


  • 1486: Karlo la 3-a de Savojo, princo de Savojo el Savoja dinastio (m. 1553)


  • 1560: Jacobus Arminius, nederlanda pastoro, teologo, filozofo, kreinto de arminianismo (m. 1609)


  • 1656: Nicolas de Largillierre, franca pentristo de rokok-epoko (m. 1746)


  • 1669: Johann Nicolaus Bach, germana komponisto kaj orgenisto el la familio Bach (m. 1753)


  • 1684: Antoine Watteau, franca pentristo ŝanĝinta barokan stilon al rokoko (m. 1721)


  • 1731: Henry Cavendish, brita fizikisto kaj kemiisto, malkovrinto de hidrogeno, per tordometro pezinta la Teron, konata de Laboratorio Cavendish (m. 1810)


  • 1757: Erik Acharius, itala humanisto, poeto, naturalisto, erudiciulo, kuracisto, filozofo kaj botanikisto (m. 1819)


  • 1792: Jacob Heinrich Lucas, germana apotekisto, aganto de metiista asocio Gewerbeverein Arnstadt (m. 1879)


  • 1812: János Garay, hungara poeto kaj dramisto (m. 1853)


  • 1813: Carl Ludwig Nietzsche, germana teologo


  • 1813: Giuseppe Verdi, itala komponisto de romantisma muziko, konata de siaj operoj La donna è mobile el Rigoletto, La drinkokanto el La traviata, Ĥoro de la judaj sklavoj el Nabucco, kaj la Triumfa Marŝo el Aida (m. 1901)


  • 1825: Paulus Kruger, sudafrika politikisto, diskonigata en Nacia Parko Kruger (m. 1904)


  • 1830: Isabel la 2-a, reĝino de Hispanio, filino de Fernando la 7-a (m. 1904)


  • 1834: Aleksis Kivi, finna verkisto, aŭtoro de la unua romano (humora) Sep fratoj en la finna lingvo (m. 1872)


  • 1849: Polikárp László, hungara franciskano, teologo, ordenesttro (m. 1891)


  • 1858: Ottokár Prohászka. hungara romkatolika ĉefpastro, verkisto (m. 1927)


  • 1860: Joan Maragall, kataluna poeto, trifoja gajninto de Floraj Ludoj (m. 1911)


  • 1861: Fridtjof Nansen, norvega esploristo de Arkto, Nobelpremiita pri paco (m. 1930)


  • 1862: Emil Mayrisch, luksemburga ŝtalindustriisto (m. 1928)


  • 1865: Rafael Merry del Val, hispana kardinalo kaj vatikana diplomato (m. 1953)


  • 1870: Ivan Bunin, rusa Nobelpremiita verkisto, tradukisto, vojaĝisto, ano de la Rusia Akademio de Sciencoj (m. 1953)


  • 1875: Alois Keil, aŭstra politikisto kaj sindikatisto (m. 1919)


  • 1880: Zoltán K. Adorjáni, hungara popolkultivinto, redaktoro, verkisto (m. 1933)


  • 1883: Béla Uhlyárik, rumania hungara verkisto, publicisto (m. 1955)


  • 1888: Alfred Ursinus, germana pedagogo kaj verkisto (m. 1966)


  • 1892: Ivo Andrić, jugoslava Nobelpremiita verkisto montranta Bosnion meze de Okcidento kaj Oriento, rete legebla en esperanto kaj tradukata de pluraj esperantistoj (m. 1975)


  • 1894: Oszkár Engelberg, rumania hungara kuracisto (m. 1976)


  • 1894: Viktor Petrov (Domontoviĉ), ukraina filologo, etnografo, historiisto, verkisto (m. 1969)


  • 1895: Lin Yutang, ĉina verkisto, sciencisto kaj inventisto, populariganto de la ĉinlingva literaturo en la okcidenta civilizo, lekciisto de la angla literaturo en Pekina Universitato (m. 1976)


  • 1898: Eugen Wüster, aŭstra leksikografo, kreinto de scienco pri terminologio kaj esperantisto (m. 1977)


  • 1901: Alberto Giacometti, svisa skulptisto kaj pentristo (m. 1966)


  • 1901: Alexandra Márk, hungara porjunulara verkistino (m. 1991)


  • 1903: Karolo de Belgio, regento de Belgio (m. 1983)


  • 1909: Péter Kovács, rumania hungara poeto, hungara filologo (m. 1993)


  • 1913: Claude Simon, franca Nobelpremiita verkisto, soldato de Internaciaj Brigadoj (m. 2005)


  • 1914: Ivory Joe Hunter, usona ritmenbluso kantisto (m. 1974)


  • 1915: Harry Sweets Edison, usona ĵaztrumpetisto, stilisto de svingo (m. 1999)


  • 1917: Thelonious Sphere Monk, usona ĵazmuzikisto kaj komponisto (m. 1982)


  • 1924: Ed Wood, usona filmreĝisoro, aktoro, produktoro (m. 1978)


  • 1925: Wiktor Poliszczuk, kanada politikologo kaj ĵurnalisto pol-ukraindevena okupiĝanta pri ukraina genocido (m. 2008)


  • 1930: Harold Pinter, angla Nobelpremiita verkisto, reprezentanto de Absurda Teatro (m. 2008)


  • 1930: Yves Chauvin, franca Nobelpremiita kemiisto, ano de la Akademio de Sciencoj de Francio (m. 2015)


  • 1934: Gizella Hervay, rumania hungara poetino kaj tradukistino, edzino de Domokos Szilágyi (m. 1982)


  • 1936: Gerhard Ertl, germana Nobelpremiita fizikisto, spertulo pri kataliziloj


  • 1939: Anikó Deé Nagy, rumania hungara bibliotekistino


  • 1941: Ken Saro-Wiwa, niĝeria verkisto ogonidevena kaj ekologia aktivulo, distingita de la premio de ĝusta vivo, ekzekutita (m. 1995)


  • 1942: Olga Murvai, rumania hungara lingvistino, universitata profesorino (m. 2011)


  • 1942: Radu Vasile, ĉefministro de Rumanio, historiisto kaj poeto


  • 1945: László Egri, rumania hungara priturisma aŭtoro


  • 1946: Kan Naoto, ĉefministro de Japanio


  • 1938: István Szilágyi, rumania hungara verkisto, redaktoro


  • 1948: Zoltán Barta, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto


  • 1953: Dániel Lőwy, hungara eseisto, lokhistoriisto


  • 1955: Gábor Bíró, rumania hungara pentristo, restarigisto


  • 1956: Ágnes Forró, rumania hungara pentristino, grafikistino


  • 1956: Floréal Martorell, franca muzikisto katalundevena, gvidanto de Esperanto-muzika komunumo, fondinto de EUROKKA kun organizado de FESTO, eldonejo kaj muzikvendejo Vinilkosmo kaj la gazeto Rok-gazet', lanĉinto de la Kultura Arta Festivalo de Esperanto, laŭreato de Alena Esperanto-Kulturpremio kaj FAME-premio, simpatianta kun kontraŭmilitarismo kaj vegetarismo, kies infanoj estas Denaskaj Esperanto-parolantoj


  • 1957: Takahashi Rumiko, japana mangao-verkistino


  • 1961: JoMo, franca kantisto kaj esperantisto, kies repertuaro ampleksas 22 lingvojn (pro tio enirinta la Guinness-libron de rekordoj), koncertanta en la muzikgrupo JoMo kaj Liberecanoj kaj sole kun gitaro, i.a. dum Universalaj Kongresoj de Esperanto, IJK-oj, Arkones, aŭtoro de lernolibro en okcitana lingvo por esperantistoj


  • 1965: Rebecca Pidgeon, brita-usona aktorino kaj kantistino


  • 1965: Toshi, japana muzikisto, gitaristo, kantisto, kunfondinto de rokgrupo X Japan



Mortoj |




  • 19: Germaniko, romia militisto el Juli-Klaŭdia dinastio, konata pro sia kampanjo en Ĝermanio (n. -15)


  • 644: Paulinus, la unua episkopo de Jorko, Anglio


  • 680: Ĥusejn ibn Ali, imamo, nepo de Mahomedo, filo de Ali ibn Abi Talib kaj Fatima bint Muhamad (n. 625)


  • 827: Valenteno la 1-a, papo


  • 1488: Andrea del Verrocchio, itala artisto kaj skulptisto renesanca, reprezentanto de la florenca quattrocento(n. 1435)


  • 1508: Johano Thúrzó, pola-hungara komercisto kaj entreprenisto, urbestro de Krakovo (n. 1437)


  • 1659: Abel Tasman, nederlanda maristo, vojaĝisto de Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj esploristo (n. 1603)


  • 1674: Thomas Traherne, angla poeto kaj religia verkisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1636)


  • 1708: David Gregory, skota matematikisto, astronomo, profesoro, disvastiganto de la verko Principia de Isaac Newton (n. 1659)


  • 1676: Sebastian Knüpfer, germana komponisto kaj eklezimuzikisto 1633)


  • 1791: Christian Friedrich Daniel Schubart, germana poeto, aŭtoro de Die Forelle (n. 1739)


  • 1795: László Szentjóbi Szabó, hungara poeto kaj tradukisto (n. 1767)


  • 1827: Ugo Foscolo, itala-greka verkisto antaŭromantikisma (n. 1778)


  • 1837: Charles Fourier, franca filozofo, teoriisto de utopia socialismo (n. 1772)


  • 1867: Julius Mosen, germana verkisto, dramaturgo kaj juristo (n. 1803)


  • 1875: Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj, rusia verkisto influita de magio kaj okultismo (n. 1817)


  • 1881: Daniele Comboni, itala misiisto, episkop en Centra Afriko, sanktulo (n. 1831)


  • 1901: Lorenzo Snow, usona religiulo, eklezia prezidanto (n. 1814)


  • 1914: Karolo la 1-a, la unua reĝo de la reĝlando de Rumanio (n. 1839)


  • 1919: Aladár Jékey, hungara oficisto kaj poeto (n. 1846)


  • 1927: Gustav Weisskopf, germana-usona inventisto, pioniro de aviado (n. 1874)


  • 1933: Dezső Sinkovich, rumania hungara insdustriartisto, grafikisto, scenejdekoraciisto (n. 1888)


  • 1952: János Koszó, hungara literaturhistoriisto, profesoro, edzo de Irma Ferch (n. 1892)


  • 1963: Édith Piaf, franca kantistino de varieteo, konata de siaspeca kanto-epitafo Ne, nenion mi bedaŭras (n. 1915)


  • 1964: Heinrich Neuhaus, rusa pianisto kaj pedagogo pol-germandevena (n. 1888)


  • 1964: Konrad Bayer, aŭstra avangardisma verkisto sinmortiginta (n. 1932)


  • 1970: Édouard Daladier, ĉefministro de Francio, historiisto (n. 1884)


  • 1970: Adam Rapacki, pola politikisto kaj ekonomikisto, proponinto de zono sen nukleaj armiloj en Mez-Eŭropo (n. 1909)


  • 1973: Ludwig von Mises, usona ekonomikisto aŭstradevena, reprezentanto de Aŭstria skolo de ekonomiko, verkanta por klasika liberalismo, prakseologo (n. 1881)


  • 1974: Marie Luise Kaschnitz, germana poetino, profesorino pri poetiko (n. 1901)


  • 1985: Orson Welles, usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (n. 1915)


  • 1985: Yul Brynner, usona aktoro rusdevena, konata de vakeraj filmoj (n. 1920)


  • 1993: Ota Sklenčka, ĉeĥa aktoro, filo de geesperantistoj Otto Sklenčka kaj Božena Sklenčková (n. 1920)


  • 1994: Zsigmond Ádám, rumania hungara lingvisto, verkisto, tradukisto (n. 1913)


  • 1998: Violin Oljanov, bulgara esperantisto, ĵurnalisto, vortaristo kaj tradukisto, restariginto de Bulgara Esperanto-Asocio, ĉefredaktoro de "Bulgara Esperantisto" kaj "PACO", redaktoro de "Filologo", estrarano de Mondpaca Esperantista Movado, plurjara delegito kaj komitatano de UEA, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kontraŭfaŝisma aktivulo (n. 1919)


  • 2000: Ferenc Farkas, hungara komponisto, laŭreato de premio Kossuth (n. 1905)


  • 2004: Maurice Shadbolt, novzelanda verkisto, konata pro prezento de la sorto de maoria estro (n. 1932)


  • 2004: Christopher Reeve, usona aktoro, reĝisoro, produktoro, verkisto (n. 1952)


  • 2007: Ilona Nagy, rumania hungara verkistino, edzino de István Bonczos (n. 1919)


  • 2008: Simon Mol, kameruna verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1973)


  • 2008: Kurt Weinzierl, aŭstra aktoro, kabaredisto kaj reĝisoro (n. 1931)


  • 2010: Solomon Burke, usona kantisto kaj komponisto (n. 1940)


  • 2011: Albert Rosellini, usona subŝtatestro de Vaŝingtonio italdevena (n. 1910)


  • 2014: Wacław Krzyżanowski, pola juristo, stalinisma akuzisto, kolonelo, komunista krimulo mortkondamninta 17-aĝan sanitaristinon Danuta Siedzikówna (n. 1923)


  • 2015: Richard F. Heck, usona Nobel-premiita kemiisto uzinta paladion por katalizo (n. 1931)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Monda Tago de Psika Sano - festata ekde 1992 sub patroneco de Monda Organizaĵo pri Sano


  • Nacia tago sur la Fiĝioj, tago de la sendependiĝo (1970)


  • Nacia tago en Tajvano, fondiĝo de la Respubliko Ĉinio (1911)


  • Romkatolika Eklezio:


    • Daniele Comboni, itala misiisto evangelizanta Afrikan kontinenton


    • Cassius kaj Gereon, frukristanaj martiroj





Tagoj de semajno |


La 10-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.




  • 10-a de oktobro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 10-a de oktobro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg