Kantono Ĝenevo




46°12′N 6°0′O  /  46.2°N, 6°O / 46.2; 6 (Kantono Ĝenevo)Koordinatoj: 46°12′N 6°0′O  /  46.2°N, 6°O / 46.2; 6 (Kantono Ĝenevo)





































Kantono Ĝenevo




Blazono de Kantono Ĝenevo






La kantono, vidata de La Barillette


Ĉefloko
Ĝenevo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo
en la jaro 1815

Oficialaj lingvoj 

franca lingvo

Oficiala mallongigo 

GE
Nombro de enloĝantoj
451083 (2008-09-30)
Areo
282 km²
Loĝantardenseco
1587 loĝantoj/km²




Situo de Kantono Ĝenevo en Svislando






Mapo de la Kantono Ĝenevo









v  d  r


Information icon.svg





La komunumoj de Kantono Ĝenevo





Kampara ĝeneva pejzaĝo apud Avusy


La Kantono Ĝenevo estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia sidejo estas la urbo Ĝenevo. En septembro 2008, en la kantono vivis 451 083 enloĝantoj.




Enhavo






  • 1 Nomo


  • 2 Lingvoj


  • 3 Geografio


  • 4 Historio


  • 5 Komunumoj


    • 5.1 La plej gravaj komunumoj


    • 5.2 Vidu ankaŭ




  • 6 Eksteraj ligiloj





Nomo |


La oficiala nomo de la kantono estas Respubliko kaj Kantono Ĝenevo (en la franca lingvo: République et Canton de Genève; en la germana lingvo: Republik und Kanton Genf; en la itala lingvo: Repubblica e Canton Ginevra; en la romanĉa lingvo: Republica e Chantun Genevra; en la angla lingvo: Republic and Canton of Geneva).



Lingvoj |


La oficiala lingvo de Kantono Ĝenevo estas la franca.



Geografio |


Kantono Ĝenevo formas la plej sudokcidentan finon de Svislando. Ĝi estas preskaŭ komplete ĉirkaŭigita de Francio. La kantono disponas pri 103 kilometra limo al la francaj departementoj Ain kaj Haute-Savoie kaj nur 4,5 kilometra limo al la svisa Kantono Vaŭdo.


La Kantono situas ĉe la sudokcidenta fino de la Lago Lemano, kie la rivero Rodano elfluas el ĝi direkte al Mediteraneo. La alia grava rivero en Kantono Ĝenevo estas Arve, kiu alfluas al Rodano en la kantonĉefurbo Ĝenevo alfluante de Chamonix. La kantono situas en la tiel nomita Ĝeneva Bazeno (en la franca lingvo Cuvette Genevoise) inter la Ĵurasa montaro en nordo kaj la Alpoj en sudo.



Historio |


La Kantono Ĝenevo estis kreita en la jaro 1815 el la urbo Ĝenevo, ties servutaj teritorioj kaj el la iamaj francaj kaj savojaj teritorioj, kiujn al ĝi aljuĝis al Viena Kongreso. La aristokrata reĝimo de Ĝenevo konservis sian povon ankoraŭ ĝis la liberala revolucio la 7-an de oktobro 1846. En la sekvanta jaro Ĝenevo donis al si novan kantonan konstitucion kaj akceptis en la jaro 1848 la novan federacian konstitucion de Svislando. Ek de tiam Ĝenevo apartenis al la liberalaj kantonoj de Svislando.



Komunumoj |


La kantono Ĝenevo konsistas el 45 komunumoj. La aŭtonomiaj rajtoj de la ĝenevaj komunumoj estas tamen kompare al la komunuma aŭtonomio en Alemanio relative modesta.



La plej gravaj komunumoj |



































































Komunumo
Loĝantoj

Bernex
9463

Carouge
19114

Chêne-Bougeries
10148

Chêne-Bourg
7886

Collonge-Bellerive
7346

Ĝenevo
185726

Lancy
27548

Le Grand-Saconnex
10607

Meyrin
20793

Onex
17328

Plan-les-Ouates
9605

Thônex
13251

Vernier
32038

Versoix
12468

Veyrier
9677

(stato je la 31-a de decembro 2007)



Vidu ankaŭ |



  • Komunumoj de Kantono Ĝenevo

  • Eliraĵo (geografio)



Eksteraj ligiloj |


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Canton of Genève – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


  • Oficiala retejo de la Kantono Ĝenevo

  • La Kantono Ĝenevo en la Historia Leksikono de Svislando









Flago de Svislando

Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) |
Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) |
Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) |
Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) |
Bazelo Urba (Basel-Stadt) |
Berno (Bern) |
Friburgo (Fribourg) |
Glaruso (Glarus) |
Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) |
Ĝenevo (Genève) |
Ĵuraso (Jura) |
Lucerno (Luzern) |
Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) |
Nidvaldo (Nidwalden) |
Obvaldo (Obwalden) |
Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) |
Ŝvico (Schwyz) |
Soloturno (Solothurn) |
Sankt-Galo (St. Gallen) |
Tiĉino (Ticino/Tessin) |
Turgovio (Thurgau) |
Urio (Uri) |
Vaŭdo (Vaud) |
Valezo (Valais/Wallis) |
Zugo (Zug) |
Zuriko (Zürich)





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg