3 Junono







































































































3 Junono

asteroido

Junono movante kontraŭ fundaj steloj

Junono movante kontraŭ fundaj steloj

Oficiala nomo
3 Juno

Historio
Malkovrinto

Karl Ludwig Harding
Dato de malkovro
Loko de malkovro

1-a de septembro 1804
Lilienthal (Germanio)

Orbitaj ecoj

Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
399,531 Gm (2,671 AU)
297,472 Gm (1,988 AU)
501,591 Gm (3,3535 AU)

Discentreco
0,2554

Meza anomaliangulo
33,077°[1]

Klinangulo
12,982°

Periodo
 1594,176 tagoj (4,365 jaroj)
Meza cirkulrapido
17,93 km/s

Longitudo de
suprenira nodo
169,871°

Argum. de periapsido
248,410°

Terdistanco
- Minimuma


155,562 Gm (1,0399 AU)

Fizikaj ecoj

Dimensioj
Diametro
320 × 267 × 200 ± 3 km[2]
233,92 ± 11,2 km

Maso
(2,31 ± 0,259) × 1019 kg[2]

Rotacia periodo
0,3004 tago (7,21 horoj)

Aksa kliniteco
51°[3]

Atmosferaj kaj surfacaj ecoj

Surfaca temperaturo
- Maksimuma
~163 K
301 K (28 °C)

Geometria albedo
0,2383

Observaj ecoj

Spektroklaso
S

Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma


11,55
7,4

Absoluta magnitudo
5,33

Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma


0,30 "
0,07"







v  d  r


Information icon.svg



(3) Junono estas tre granda hela asteroido en la ĉefzono. Ĝi estas malkovrita la 1-an de septembro 1804
de la germana astronomo Karl Ludwig Harding elde Lilienthal (Germanio). Estis la tria malkovrita asteroido
kaj ĝi nomiĝis laŭ la plej alta romia diino Junono, edzino de Jupitero. Tiam Junono
klasifikiĝis kiel plenvalora planedo – kiel Cereso kaj 2 Pallas malkovritaj antaŭe. Nur post 1947 oni
enkondukis la distingon inter asteroidoj kaj planedo.


Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon ; tiu de 3 Junono estas simbolo de Junono




Enhavo






  • 1 Orbito


  • 2 Korpaj proprecoj


  • 3 Notoj kaj referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Orbito |


3 Junono orbitas Sunon en la distanco de 1,98 AU je perihelio kaj 3,36 AU je afelio, per periodo de 4,36 jaroj. La orbito kliniĝas 13,0° kontraŭ la ekliptiko, sia discentreco estas sufiĝe granda : 0,258.


La orbito de 3 Junono ŝajnas esti malgrave ŝanĝinta ĉirkaŭ 1839, tre verŝajne pro paso proksime de asteroido
ne identigita. Alia kialigo (malpli probabla) estus alfrapo de mashava korpo.[4]


3 Junono estas la ĉefa korpo de la malgranda Junona familio.



Korpaj proprecoj |




Komparaj grando de la 10 unuaj objektoj de ĉefa zono, antaŭ la Luno. 3 Junono estas ka 3-a el maldekstre.


Junono havas mezan diametron de ĉirkaŭ 267 km. Ĝia maso estas taksata je 2,31×1019
kg. Junono havas helan surfacon kun albedo de 0,238, ĝi estas la dua pej mashava
S-tipa asteroido post 15 Eŭnomio. Dum sia opozicio ĝi atingas
ŝajnan magnitudon de ĝis 7,4 mag kaj tiel estas unu de la plej helaj asteroidoj en la nokta ĉielo ; tio pro kiu ĝi estis
malkovrita antaŭ pli grandaj asteroidoj kiel 10 Hygiea, 511 Davida, 704 Interamnia...




Junono observita en kvar ondolongoj. Granda kratero aspektas malhela ĉe 934nm


En 1996, 3 Junono estis bildigita per la Tekeskopo Hooker elde la Observatorio de Monto Wilson en
videblaj kaj infraruĝaj ondolongoj per adaptiĝema optiko. La bildoj, sur
plena rotacia periodo, montris neregulan formon kaj areo de malalta albedo interpretita kiel freŝa
alfrapa ejo.[5]





Notoj kaj referencoj |




  1. Epoko : 2457000.5 – 9-a de decembro 2014 TDB

  2. 2,02,1Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)


  3. Modelo de dudek asteroidoj laŭ fotometriaj datumoj, de M. Kaasalainen, J. Torppa, kaj J. Piironen (angle)


  4. Efemeridoj de la Mararmea Usona Observatorio pri pli grandaj asteroidoj ; de James L. Hilton (angle)


  5. Multspektra analizo de 3 Junono per la teleskopo de 100 coloj de la Observatorio de Monto Wilson ; de Sallie Baliunas, Robert Donahue, Michael R. Rampino, Michael J. Gaffey, J. Christopher Sheltone kaj Subhanjoy Mohanty el Icarus (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • angle 3 Juno : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)


  • angle Slipo (de) 3 Junon (de IAU Minor Planet Center)













Antaŭe: Listo de asteroidoj (1 - 1000) Poste:
2 Pallas 3 Junono 4 Vesta



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg