Arve
Arve | |
---|---|
La rivero Arve en Annemasse | |
Bazaj informoj | |
Situo | Francio, Svislando |
Longeco | 107 km |
Fluo | |
Fonto | Blanka Monto |
- Alteco super marnivelo | 2 200 m |
Enfluejo | Rodano |
- Alteco | 371 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Chamonix, Annemasse, Ĝenevo |
Arve estas rivero, kiu fontas en la masivo de Blanka Monto. Ĝi precipe fluas tra la franca departemento Haute-Savoie kaj alfluas Rodanon meze de Ĝenevo, proksimume unu kilometron post la rodana elfluo el Lago Lemano. Dum siaj 107 km, ĝi trairas la landlimon inter Francio kaj Svislando. En ĉi-lasta, ĝi fluas nur 9 kilometrojn.
Urboj laŭlonge de Arve |
- en Haute-Savoie, (Francio)
- Chamonix
- Sallanches
- Cluses
- Bonneville
- Annemasse
- en kantono Ĝenevo, (Svislando)
- Thônex
- Carouge
- Ĝenevo
Trafluo |
Pro ĝia montara deveno, la trafluo de Arve estas malstabila. Somere, pro la neĝa kaj glacieja fandiĝo, la monata media alfluo superas 120 m³/s, sed vintre ĝi estas sub 50 m³/s.