Törökszentmiklós




Törökszentmiklós (hungare turka Sankta Nikolao) estas hungara urbo en departemento Jász-Nagykun-Szolnok en orienta Hungario.




Loko de departemento Jász-Nagykun-Szolnok kaj urbo Törökszentmiklós en Hungario.




Kastelo Andrásy




Kirko en Törökszentmiklós




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Famuloj


  • 6 Komunumoj pri Sankta Nikolao en Hungara reĝlando





Bazaj informoj |




  • Areo 185 km2


  • Loĝantaro: 23100


  • Telefonkodo: 56


  • Poŝtkodo: 5200



Situo |


Törökszentmiklós situas ĉe grava fervojo kaj vojo inter Budapeŝto kaj Debrecen, krome ne tro for de rivero Tiso.



Historio |


La loko estis loĝata jam en la bronzepoko. En 1552 la turkoj okupis grandan parton de Hungario, ankaŭ Sanktan Nikolaon, sekve iĝis Turka Sankta Nikolao. La turkoj konstruis fortikaĵon, kiu servis antaŭfortikaĵo de Szolnok. Törökszentmiklós refondiĝis en 1720. La komercistoj trairis la loĝlokon, ĉar tie estis vojo inter Szolnok kaj Debrecen. Inter 1738 kaj 1877 la komunumo ricevis rangon kampurbo, poste iĝis urbo en 1952. En la 19-a jarcento Törökszentmiklós perdis la riveron Tiso pro la kanaligado.



Vidindaĵoj |




  • Kastelo de Törökszentmiklós. Familio Almásy akiris tiujn kampojn post la turka epoko.

  • romkatolika kapelo kun golgoto de 1761, ankaŭ pilgrimloko

  • romkatolika Kirko Sankta Triunuo (Törökszentmiklós) kun 2 turoj de 1900

  • Kalvinana preĝejo (Törökszentmiklós)



Famuloj |


  • en Törökszentmiklós naskiĝis:


    • agronomo Imre Petrasovits


    • aktoroj Lili Monori kaj Éva Örkényi


    • grafikisto Zoltán Simon

    • kalvinana episkopo Mihály Polgár


    • ministro Imre Dögei


    • pedagogo József O. Vértes


    • pentristo András Bernát


    • verkisto Julianna Zsigray




Komunumoj pri Sankta Nikolao en Hungara reĝlando |







































Búrszentmiklós Csíkszentmiklós Detrekőszentmiklós
Dunaszentmiklós
Fertőszentmiklós Garamszentmiklós Hegyközszentmiklós
Káposztásszentmiklós
Kunszentmiklós Magyarszentmiklós Mosonszentmiklós
Nagyszentmiklós
Németszentmiklós Rábaszentmiklós Székelyszentmiklós
Szentmiklós
Szigetszentmiklós Tápszentmiklós Tarnaszentmiklós
Tiszaszentmiklós
Tornyiszentmiklós Törökszentmiklós




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg