Laktobacilaloj
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Laktobacilaloj Lactobacillales


Lactobacillus sp 01.png


Biologia klasado


















Regno:

Bakterioj Bacteria

Filumo:

Firmicutes

Klaso:

Bacilli

Ordo:
Laktobacilaloj Lactobacillales



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Laktobacilaloj Lactobacillales









v  d  r


Information icon.svg



Laktobacilaloj (latine lactobacillales) estas ordo de Gram-pozitivaj bakterioj, kiuj karakteriziĝas per tio ke ili digestas sukerojn kaj aliajn karbonhidratojn, kaj en tiu digesto kreas laktoacidon.



Ecoj |


Morfologie la unuopaj genroj kaj specioj de laktobacilaloj apenaŭ similas, sed ili fiziologie unuece priskribeblas, ĉar ĉiuj por atingo de energio bezonas karbonhidratojn. La grupo de homofermentativaj bakterioj en tio kreas nur laktoacidon, la grupo de heterofermentativaj bakterioj krom tio ankaŭ aliajn finproduktojn, plejparte etanolo kaj karbondioksido. Per sia specialiĝo de kreskado en lakto kaj aliaj simile medioj riĉaj je karbonhidratoj, ekzemple en la korpoj de homoj kaj de aliaj mamuloj, la laktobacilaloj perdis la eblecon de sintezo de multaj vivnecesaj substancoj, ekzemple de aminacidoj aŭ la por la spirado necesaj porfirinoj kaj citokromoj. Inter alie ili ne kreas enzimojn nomatajn "katalazoj", tio signifas ke ili ne kapablas disigi la kombinaĵon H2O2 (hidrogenperoksido). Sekve la laktobacilaloj troveblas nur en la intesta sistemo respektive en mukozoj de mamuloj, kaj en lakto kaj ĉiuj lokoj kiuj havis kontakton kun lakto.



Signifo por homoj |


Laktobacilaloj kutime troveblas en la homa intestaro kaj vagino, kaj helpas tie teni iom acidan medion. Iuj specioj kaŭras malsanojn, ekzemple el la genro de streptokokoj la specio streptococcus pneumoniae estas inter tiuj bakterioj kiuj povas kaŭzi pneŭmonion, kaj la specio streptococcus mutans kontribuas en la ekesto de kario en la homa dentaro.


Multaj specioj kaj subspecioj de laktobacilaloj uzatas en la konservigo de nutraĵoj, ekzemple de
jogurto, kefiro, acida lakto kaj fromaĝo, sed ankaŭ en acida brasiko, kimĉio kaj en bakaĵoj.



Klasifikigo |


Al la ordo de laktobacilaloj apartenas la biologiaj familioj




  • Lactobacillaceae, inter ili la laktobaciloj, ekzemple lactobacillus bulgaricus

  • Aerococcaceae

  • Carnobacteriaceae

  • Enterococcaceae

  • Leuconostocaceae


  • Streptococcaceae, inter ili la streptokokoj

  • kaj pliaj, ne klare kateorigitaj unuopaj specioj (latine nomataj incertae sedis).


Gravaj specioj estas




  • lactobacillus acidophilus, ero de la normala vagina bakeriaro,


  • lactobacillus bulgaricus, uzata en farado de jogurto kaj kefiro,


  • lactobacillus casei, grava en farado de fromaĝo, kazeo kaj aliaj laktaĵoj,


  • lactobacillus helveticus, same grava en farado de fromaĝoj,




  • Kategorio Laktobacilaloj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Laktobacilaloj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)





  • lactobacillus crispatus kaj lactobacillus iners, la plej gravaj eroj de la normala vagina bakeriaro,


  • Enterococcus faecalis, (kutime sendanĝera) ero de la normala hom-intestara bakeriaro,


  • leuconostoc mesenteroides, uzata en farado de acida brasiko

  • kaj lactobacillus plantarum








Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo