Nomo de Regata Origino






Papriko kun AOC-etikedo de Espelette


Nomo de Regata Origino (france: Appellation d'Origine Controlée, AOC) estas kvalifiko-sistemo pri agrikulturaj produktaĵoj; interalie vino, fromaĝo kaj butero. La kvalifiko temas pri iliaj produkto-procesoj kaj kvalitoj de produktaĵoj.


En la Eŭropa Unio leĝaro, AOC nomiĝas AOP por Appellation d'Origine Protégée, kiun oni povas traduki per Atesto de Origino Protektata.


Franca leĝo malpermesas vendadon de ne-kvalifikitajn produktaĵojn per AOC.
La sistemon regas, Institut National des Appellations d'Origine (INAO)


Ĉiuj produktaĵoj kvalifikitaj de AOC portas AOC-etikedon. Oni ne povas uzi nomon saman al AOC por aliaj produktaĵoj. Se AOC-produktaĵo portas nomon de loknomo, la etikedo portas poŝtkodon.




Enhavo






  • 1 Reguloj de AOC por ĝeneralaj produktaĵoj


  • 2 Historio


  • 3 AOC por vinoj


    • 3.1 Reguloj de AOC




  • 4 Sistemoj de geografia identigo


  • 5 Vidu ankaŭ





Reguloj de AOC por ĝeneralaj produktaĵoj |


Per tiu pruvo de deveno, la produktistoj pliprestiĝigas la varon. Krom la landa kondiĉo, originnoma produktado devas sekvi regulojn pri ingrediencoj, labormanieroj, etikedoj kaj kvantoj.



Historio |


En 15-a jarcento, la franca parlamento dekretis regulon pri rokforto. Ĝi estas originala koncepto de AOC.
En 1905, oni faris "leĝon pri kontraŭbatali falsadon de materialo". En 1919 oni faris "leĝon pri protekto de origino".
Je 30-a de julio, oni establigis INAO-on sub Ministerio pri Agrikulturo, kiu regas nomon de AOC. En post du jaroj la establo, Barono Pierre Le Roy akiris Cotes du Rhone kiel AOC.


Areo de AOC-produktejo tre varias. Iuj AOC havas grandan regionon kun klimato-kondiĉo aŭ grundo-kondiĉo dum aliaj havas etan areon. Ekzemple, Cotes du Rhone havas 40,000 hektarojn de vinberejo, aliflanke Château Grillet havas nur 4 hektarojn.



AOC por vinoj |


AOC-vinoj portas etikedon kun indiko "Appellation Contrôlée" aŭ "Applacion d'Origine (produktejo) Contrôlée". (produktejo) portas nomon de loknomoj; ekz. Ĉampano. Etikedoj de Burgonjaj vinoj portas ankaŭ nomon de vinberejo; ekz, Romanée-Conti. Fama estas la Bordoza vino.



Reguloj de AOC |



  1. Produktejo: vino devas esti produktata el vinoj de tia produktejo.

  2. Vinraso

  3. Plejmalalta procentoj de alkoholo

  4. Plejmulta rikoltokvanto

  5. Kultivo

  6. Pritondo

  7. Vinofaro

  8. Maturo:

  9. Drinktesto



Sistemoj de geografia identigo |




  • Eŭropa Unio: Protektata Identigo de Origino


  • Hispanio: Denominación de Origen


  • Italio: Denominazione di Origine; oni distingas inter DOP (protektata nomo de origino), DOC (kontrolata nomo de origino) kaj DOCG (kontrolata kaj garantiita nomo de origino),


  • Portugalio: Denominação de Origem Controlada.



Vidu ankaŭ |



  • Geografia identigo

  • Francio

  • Listo de AOC-vinoj

  • Listo de AOC-laktaĵoj




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg