Juto

Multi tool use
Multi tool use






Jutoteksaĵo


Juto (hinde: dschuto) estas basto-fibro el stipoj de la planto korkoro (latine corchorus, aparte corchorus capsularis kaj corchorus olitorius). La herbecaj, unujaraj, ĝis 4 metrojn altaj vegetaĵoj devenas el Orienta Azio kaj bezonas ĉiammalseketan tropikan klimaton ((la optimala temperaturo estas 27-31 °C, precipitaĵo > 1500mm/jaro).


La kultivado okazas ĉefe en Azio kaj Brazilo. La kvanto tutmonde produktita estas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da tunoj.




Jutokultivistoj en Bangladeŝo


La fibroj unue devas putri pr. 15 tagojn en akvo, poste estas produktitaj per rost-procedo, lavado kaj sekigado.
Jutofibroj estas facile kolorigeblaj, sed ili forte odoras kaj estas putremaj.


Jutofibroj estas uzitaj por pakaĵmaterialoj kiel sakoj, dikaj fadenoj kaj tapiŝoj.


Juto estas rekreskanta krudmaterialo.



Propreco de juto |



  • Jutofibroj estas tute naturaj kaj recikligeblaj.

  • Ĝi estas natura fibro kun ora kaj silka brilo, oni nomas ĝin ankaŭ la ora fibro.

  • Ĝi estas malmultekosta vegetaĵa fibro.

  • Ĝi estas la dua plejgrava vegetaĵa fibro post kotono.

  • Ĝi rezistas al streĉado sen multe da plilongiĝo, kio gravas kiel kvalito por industriaj fadenoj kaj teksaĵoj.

  • Ĝi estas unu el la plej multflankaj naturaj fibroj, kiujn oni uzis en materialoj por pakaĵoj kaj teksaĵoj.

  • La kultivadregiono de la plej bonaj jutofibroj estas la ebeno de la bengala delto.



Eksteraj ligiloj |




  • Internacia studgrupo por jutofibroj (angle)

  • Bildo danke al: The Golden Fibre Trade Centre Limited (GFTCL) - Plej granda eksportisto de jutofibroj de Bangladeŝo (angle)




s rttJX A iaV,i28Hvvr97XawXR7zJX 6VXJ,JTu1ob,h5tRK0NiDYrl4lltE Ei 0QSWvw9ZNdud6OLJAxW 9n08wQhLz4jyQ7UEDqJdSdx
u1aJTXU2L7j3shHJnbRRq3ZGEAk49rGuV VdHqXCf0jSTgPW72sBrf4X7SCv928DgL3,iU

Popular posts from this blog

Liste der Baudenkmäler in Partschins

Reichsarbeitsdienst

Aleksandro la 1-a (Rusio)