Distrikto Wittenberg
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Saksio-Anhalto |
| Administra sidejo: | Wittenberg |
| Areo: | 1 930,31 km² |
| Loĝantoj: | 128 447 (fine de 2015) |
Loĝdenso: | 67 |
Aŭtokodo: | WB |
| Oficiala kodo: | 15091 |
NUTS-kodo: | DEE0E |
| Komunumoj: | 9 |
| Adreso: | Breitscheidstraße 3 06886 Lutherstadt Wittenberg |
| Retejo: | www.landkreis-wittenberg.de |
| Situo ene de Saksio-Anhalto | |
| Skema mapo de la komunumoj | |
La distrikto Wittenberg (germane Landkreis Wittenberg [LANTkrajs VItnberk]) situas en la oriento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Wittenberg. La distrikto kovras areon de 1 930 km², kaj fine de la jaro decembro 2015 ĝi havis 128 447 loĝantojn.
Najbaraj distriktoj estas norde Potsdam-Mittelmark kaj Teltow-Fläming de Brandenburgio, oriente Elbe-Elster same de Brandenburgio, sude distrikto Norda Saksio de Saksio, kaj okcidente Anhalt-Bitterfeld kaj la eksterdistrikta urbo Dessau-Roßlau. La 1-an de julio 2007 la distrikto cetere ampleksiĝis je la du komunumaroj Coswig (ekde 2010 la urbo Coswig) kaj Wörlitzer Winkel (ekde 2011 la urbo Oranienbaum-Wörlitz) el la tiam malfondinta distrikto Anhalt-Zerbst.
| ||||||||||
| ||||||