Servo




Servo ekonomie estas nemateria aĵo, kies produkto kaj konsumo estas samtempaj.


Tiasence, harfrizisto, advokato, hospitalo, restoracio, transportado aŭ banko ne produktas aĵojn, sed servojn. Same faras perantoj, komercistoj, negocistoj, makleristoj ktp.


En ĝenerala senco la vorto povas signifi:



  • Tasko plenumita por iu, sub kies dispono oni estas

  • Tasko kompleze plenumita por ies profito

  • Utileco por io




Enhavo






  • 1 Kategorioj


  • 2 Graveco de tiu ekonomia sektoro


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Proverbo


  • 5 Eksteraj ligiloj


  • 6 Referencoj


  • 7 Fontoj





Kategorioj |


Oni distingas kutime komercajn, nekomercajn servojn, alpersonajn, alentreprenajn kaj aladministraciajn servojn.


Inter servoj por entreprenoj kaj administracioj distingeblas:



  • financaj servoj,


  • asekuroj,


  • informadikaj servoj,


  • telekomunikaj servoj,


  • transportoj,


  • loĝistiko,


ktp.



Graveco de tiu ekonomia sektoro |


En la plej evoluiĝintaj landoj, kiuj atingis postindustrian ekonomion, servoj reprezentas 70 % de la riĉaĵoj produktitaj (MEP) kaj iĝis la precipa motoro de ekonomia kresko.


Servoj estigas grandan parton de la nemateria kapitalo de entreprenoj kaj de publika kaj privata esplorado.



Vidu ankaŭ |



  • Engaĝiĝo

  • Servo per Amikeco


  • Borel, Jean 1910/1922 : Komerca Korespondo, Möller & Borel, Berlino, 48 paĝoj



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri servo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter aliaj [1] :








Citaĵo

 Servo ne petita ne estas merita. 







Citaĵo

 Al Dio servu, diablon rezervu. 







Citaĵo

 Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas. 


Eksteraj ligiloj |



  • france INSEE: difino de servoj.


Referencoj |




  1. Lernu



Fontoj |



  • ReVo  Servo en ReVo



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg