Ĵamstacio






Radia ĵamekipaĵo instalita

Ĵamstacio (aliaj vortoj: ĵamada/perturba sendostacio[1]) estas radiostacio uzata por ĝeni la ricevon de aliaj, ne dezirataj, stacioj. La ĵamstacio elsendas je la sama frekvenco kiel la radiostacio kiu estas ĝenenda.


Dum la Dua Mondmilito la germanoj uzis ilin por malebligi la ricevadon de radiomesaĝoj de inter aliaj la BBC-RADIO (tre ŝatata fonto por aŭdi novaĵojn de la alia flanko). Aŭskultado de la BBC estis malpermesata dum la germana okupado.



Notoj |




  1. Proponite ĉe Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Hamburg 2007, p. 1331



Literaturo |



  • Dieter Görrisch: Störsender − von VHF bis Mikrowelle. 2-a eldono, 2006, ISBN 3-7723-4127-6

  • R. Pleikys: Jamming. Vilnius, 1998.












Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)