Paŝtist-satelito







Gravita efiko de paŝtista satelito. Se partiklo estas antaŭ la satelito, ĝi estas altirata far de la gravita forto (Fg) do bremsata: ĝi tiam pasas sur pli malaltan orbiton. Male se la partiklo estas malantaŭ la satelito, ĝi estas plirapidigata kaj pasas sur pli altan orbiton.


En ĉiela mekaniko, paŝtist-satelito estas natura satelito de
planedo (aŭ alia objekto), kiu limigas la disvastecon de
ringo ĉirkaŭ tiu objekto, aŭ kiu kreas malplenon en tiu ringo.


Paŝtist-satelito, ofte malgranda luno, orbitas apud unu el la randoj de la ringo;
kaj per gravito repuŝas al la ringo la erojn, kiuj forfuĝis ĝin, aŭ
akrecias ilin.


Tia satelito povas limi unu randon de ringo, aŭ ambaŭ randojn de malpleno,
kiel la malpleno de Encke aŭ la malpleno de Keeler



Ekzemploj de paŝtist-satelitoj |



En la ringoj de Saturno |




  • Pajno: en la malpleno de Encke


  • Dafno: en la malpleno de Keeler


  • Atlaso: ekstera paŝtisto de la ringo A


  • Prometeo: ena paŝtisto de la ringo F


  • Pandoro: ekstera paŝtisto de la ringo F



En la ringoj de Urano |




  • Kordelio: ena paŝtisto de la ringo epsilono


  • Ofelio: ekstera paŝtisto de la ringo epsilono















Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo