Naturaj satelitoj de Urano: Malsamoj inter versioj






La ses plej grandaj uranaj lunoj. De maldektsre dekstren: (parto de Urano), Puko, Mirando, Arielo, Umbrielo, Titanjo, Oberono.
La satelitoj estas je la sama skalo


Urano havas 27 konatajn
naturajn satelitojn, disdonitaj laŭ tri grupoj: dektri internaj satelitoj, kvin ĉefaj satelitoj kaj naŭ neregulaj satelitoj




Enhavo






  • 1 Malkovroj


    • 1.1 Falsa malkovro




  • 2 Nomoj


  • 3 Ecoj


    • 3.1 Internaj satelitoj


    • 3.2 Ĉefaj satelitoj


    • 3.3 Neregulaj satelitoj




  • 4 Listo


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Malkovroj |


William Herschel, malkovrinte Uranon ses jaroj antaŭ, malkovris la du unuajn
satelitojn Oberono kaj Titanjo la 11-an de januaro 1787.
Arielo kaj Umbrielo estis malkovrataj de William Lassell
la 24-an de oktobro 1851. Ĉi-tiuj lunoj ricevis la numerojn I, II, III IV, ne
ĉiam en la sama ordo[1] ĝis kiam John Herschel, filo de John Herschel, elektis en 1852 la nomojn[2]
de la kvar lunoj tiam konataj. La kvina satelito, Mirando estis trovita de Gerard Kuiper en 1948.


Oni devis atendi la jarojn 1985-86 por malkovri, per la kosmosondilo Voyager 2,
dek internajn lunojn, (dekunua luno, perdita, estis retrovita en 1999
sur malnovaj kliŝaĵoj far de Voyager 2). De 1997, naŭ neregulaj satelitoj estis
malkovritaj per surteraj teleskopoj[3]
kaj du lunoj, Kupido kaj Mabo estis malkovritaj per la
kosmoteleskopo Hubble en 2003.



Falsa malkovro |


Malkovrinte Titanjon kaj Oberonon, Herschel
kredis observi kvar aliajn lunojn la 18-an de januaro kaj 9-an de februaro 1790,
kaj la 28-an de februaro kaj 26-an de marto 1794, sed neniu alia astronomo
sukcesis vidi ilin. Kiam Lassel malkovris Arielon kaj
Umbrielon, li konstatis ke ties orbitaj parametroj kongruis kun neniaj el
tiuj de la satelitoj asertitaj de Herschel. Astronomoj konkludis, ke Herschel konfuzis
malgrandajn stelojn kun uranaj satelitoj[4],
kaj oni atribuis la malkovron de Arielo kaj Umbrielo al Lassel.



Nomoj |


John Herschel, filo de William Herschel donis, en 1852, al la tiam konataj
uranaj lunoj nomojn de feoj de la angla literaturoj: Titanjo kaj
Oberono ŝuldas siajn nomojn al la feaj gereĝoj de Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare; Arielo kaj Umbrielo estas elfoj en la poemo "The Rape of the Lock" (La Rabita Buklo) de Alexander Pope, Arielo estas ankaŭ aera spirito en la ŝekspira "La ventego". John Herschel estimis ke planedo nomita laŭ Urano, dio de la ĉielo kaj de la aero, havu satelitojn kun nomoj de aeraj feoj[5].
Laŭ ĉi-tiu tradicio, ĉiuj uranaj satelitoj ricevos nomojn devenaj aŭ el "The Rape of the Lock", aŭ el teatraĵoj de Shakespeare, kvankam malofte tiuj de feoj.


Lunaj nomoj devenaj el la Alexander Pope-a "La Rabita Buklo"

  • Arielo, Umbrielo, Belindo

Lunaj nomoj devenaj el verkoj de William Shakespeare


  • El Somermeznokta sonĝo : Titanjo, Oberono, Puko.

  • El La Ventego : Arielo, Mirando, Kalibano, Sikorakso, Prospero, Setebo, Stefano, Trinkulo, Francisko kaj Ferdinando

  • El La Tragedio de Reĝo Lear : Kordelio

  • El Hamleto : Ofelio

  • El La dresado de la megero : Bianko

  • El Trojlo kaj Kresida : Kresido

  • El Otelo : Dezdemono

  • El Romeo kaj Julieta : Julieto, Mabo

  • El La Venecia Komercisto : Porcio

  • El Kiel plaĉas al vi : Rozalindo

  • El Multa bruo pri nenio : Margareto

  • El La Vintra Fabelo : Perdito

  • El Timono de Ateno : Kupido



Ecoj |




Komparaj masoj de la ĉefaj satelitoj de Urano


El la kvar gasgigantoj, Urano havas malplej masan salelitaron: la sumo de la masoj de
ĝiaj kvin pli grandaj lunoj estas malpli ol duono de la maso de Tritono,
neptuna luno. Plej granda urana
satelito, Titanjo, havas duonon de la diametro de nia Luno.


Nenia urana satelito havas notindan atmosferon.


Internaj kaj ĉefaj satelitoj (kaj la ringoj) orbitas en la ekvatora ebeno de Urano. Ĉar
la planedo havas ĝian rotacian akson preskaŭ paralela al ĝia orbita ebeno
(Aksa dekliniĝo = 97,77°), la orbitoj de ĝiaj regulaj satelitoj estas proksimume
ortaj al la planeda orbita ebeno, kaj estas retrogradaj rilate al la orbita movo.
Tiaj satelitoj ĉu estus formiĝintaj en la alkreska disko de Urano post la hipoteza
kolizio kiu renversus la planedon, ĉu ili suferis la saman influon[6],
kiu modifis la uranan rivoluakson ĝis ĝia nuana klineco.



Internaj satelitoj |


Dektri internaj uranaj satelitoj estas nun konataj. Ili estas ligataj
al la uranaj ringoj, kiuj verŝajne devenas de la diseriĝo de unu aŭ pluraj lunoj.


Kordelio kaj Ofelio estas paŝtist-satelitoj de la ringo
epsilono, Mabo estas probable la materiala fonto de la ringo muo.


Ĉiuj estas malhelaj objektoj, ili konsistiĝas el akva glacio nigrigita el malhela
materialo, kiu estas eble organikaj kombinaĵoj.



Ĉefaj satelitoj |


Urano havas kvin grandajn satelitojn : Mirando, Arielo
Umbrielo, Titanjo kaj Oberono, la solaj, kiuj
estas sufiĉe masaj por havi sferan (au elipsoidan) formon. Ili komponiĝas el miksaĵo
de glacio kaj roko. Ili povas esti diferenciĝitaj en roka kerno
kaj glacia mantelo. Titanjo kaj Oberono povus havi tavolon da likva akvo inter la kerno
kaj la mantelo.




Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la neregulaj uranaj satelitoj en funkcio de iliaj granda duonakso



Neregulaj satelitoj |


Naŭ lunoj orbitas preter la orbito de Oberono. Ili estus asteroidoj kaptataj de Urano.
Male al la satelitoj de Jupitero aŭ
de Saturno, nenia grupiĝo estis trovita laŭ iliaj
grandaj duonaksoj kaj orbitaj klinecoj. La retrogradaj lunoj tamen povas esti klasigitaj
en du grupoj: la interna grupo, kun orbito modere discentraj (e ≈ 0,2) :
Francisko, Kalibano, Stefano kaj Trinkulo;
kaj la ekstera grupo kun tre discentraj orbitoj (e ≈ 0,5) Sikorakso,
Prospero, Setebo kaj Ferdinando.


Margareto estas la ununura prograda neregula satelito de Urano. Ĝi estas
(kun Nereido, satelito de Neptuno) la
natura satelito kiu havas plej grandan orbitan discentrecon : e = 0,7979 (en 2008).



Listo |


La uranaj satelitoj estas tie listitaj laŭ kreskanta orbita periodo.






Internaj satelitoj

Ĉefaj satelitoj
Retrogradaj satelitoj














































































































































































































































































































































































Rango Numero Nomo Diametro[7]
(km)
Maso[7]
(1018kg)

Granda duonakso[7]
(km)
Rivoluperiodo[7][8]
(tago)
Orbita inklinacio[7]

Discentreco[7]
Jaro de
malkovro[3]
Malkovrinto(j)[3]
1 VI Kordelio 40,2 ± 6 0,044 49 751 0,335 0,08479° 0,00026 1986
Terrile
(Voyager 2)
2 VII Ofelio 42,8 ± 8 0,053 53 764 0,3764 0,1036° 0,00992 1986
Terrile
(Voyager 2)
3 VIII Bianko 51,4 ± 4 0,092 59 165 0,434579 0,193° 0,00092 1986
Smith
(Voyager 2)
4 IX Kresido 79,6 ± 4 0,34 61 766 0,46357 0,006° 0,00036 1986
Synnott
(Voyager 2)
5 X Dezdemono 64 ± 8 0,18 62 658 0,473650 0,11125° 0,00013 1986
Synnott
(Voyager 2)
6 XI Julieto 93,6 ± 8 0,56 64 360 0,493065 0,065° 0,00066 1986
Synnott
(Voyager 2)
7 XII Porcio 135,2 ± 8 1,70 66 097 0,513196 0,059° 0,00005 1986
Synnott
(Voyager 2)
8 XIII Rozalindo 72 ± 12 0,25 69 927 0,558460 0,279° 0,00011 1986
Synnott
(Voyager 2)
9 XXVII Kupido ~18 0,0038 74 800 0,618 0,1° 0,0013 2003
Showalter
kaj Lissauer
10 XIV Belindo 90 ± 16 0,49 75 255 0,623527 0,031° 0,00007 1986
Synnott
(Voyager 2)
11 XXV Perdito 30 ± 6 0,018 76 420 0,638 0,0° 0,0012 1986
Karkoschaka
(Voyager 2)
12 XV Puko 162 ± 4 2,90 86 004 0,761833 0,3192° 0,00012 1985
Synnott
(Voyager 2)
13 XXVI Mabo ~25 0,01 97 734 0,923 0,1335° 0,0025 2003
Showalter
kaj Lissauer
14 V Mirando 471,6 ± 1,4 66 ± 7 129 390 1,413479 4,232° 0,0013 1948
Kuiper
15 I Arielo 1 157,8 ± 1,2 1 350 ± 120 191 020 2,520379 0,260° 0,0012 1851
Lassell
16 II Umbrielo 1 169,4 ± 5,6 1 170 ± 130 266 300 4,144177 0,205° 0,? 1851
Lassell
17 III Titanjo 1 577,8 ± 3,6 3 530 ± 90 435 910 8,705872 0,340° 0,0011 1787
Herschel
18 IV Oberono 1 522,8 ± 5,2 3 010 ± 70 583 520 13,463239 0,058° 0,0014 1787
Herschel
19 XXII Francisko ~22 0,0072 4 276 000 −266,56 147 459° 0,1459 2001
Holman kaj al.
20 XVI Kalibano ~72 0,25 7 231 000 −579,73 139 885° 0,1587 1997
Gladman kaj al.
21 XX Stefano ~32 0,022 8 004 000 −677,37 141,873° 0,2292 1999
Gladman kaj al.
22 XXI Trinkulo ~18 0,0039 8 504 000 −749,24 166,252° 0,2200 2001
Holman kaj al.
23 XVII Sikorakso ~150 2,30 12 179 000 −1 288,28 152,456° 0,5224 1997
Nicholson kaj al.
24 XXIII Margareto ~20 0,0054 14 345 000 1 687,01 51,455° 0,6608 2003
Sheppard
kaj Jewitt
25 XVIII Prospero ~50 0,085 16 256 000 −1 978 29 146,017° 0,4448 1999
Holman kaj al.
26 XIX Setebo ~48 0,075 17 418 000 −2 225,21 145,883° 0,5914 1999
Kavelaars kaj al.
27 XXIV Ferdinando ~20 0,0054 20 901 000 −2 805,51 167,346° 0,3682 2001
Holman kaj al.


Vidu ankaŭ |



  • Naturaj satelitoj de Marso

  • Naturaj satelitoj de Jupitero

  • Naturaj satelitoj de Saturno

  • Naturaj satelitoj de Neptuno



Notoj kaj referencoj |





  1. Satellites of Uranus observations by Mr. Lassel (angle)




  2. The fifth satellites of Uranus (angle)


  3. 3,03,13,2http://planetarynames.wr.usgs.gov/append7.html#UranianSystem] (angle)



  4. Scientific American Supplement, no 303, October 22, 1881 (angle)



  5. William Lassell, « Beobachtungen der Uranus-Satelliten », dans Astronomische Nachrichten, vol. 34, 1852 (angle)



  6. Scenaro sen kolizio por la renverso de Urano (paĝaro de Observatorio de Parizo) (france)


  7. 7,07,17,27,37,47,5Uranian Satellite Fact Sheet(angle)


  8. Negativaj periodoj markas la retrogradajn lunojn



Eksteraj ligiloj |




  • france Urano kaj ĝia multenombraj satelitoj


  • france La satelitoj de Urano (el "Planète Astronomie")


  • france La satelitoj de Urano (el "L'univers dans tous ses états ")


  • france Orbitaj elementoj de la uranaj satelitoj


  • france La malgrandaj satelitoj de Urano


  • angle Hubble trovas pliajn lunojn kaj ringojn ĉirkaŭ Urano


  • angle Novaj uranaj lunoj malkovritaj en 2003


  • angle Malkovro de malbrilaj neregulas satelitoj de Urano


  • angle Fotoj de Urano, ĝiaj lunoj kaj ĝiaj ringoj, de Voyager 2


  • angle Hubble malkovras novajn ringojn kaj lunojn ĉirkaŭ Urano


  • angle kaj france Ĉirkaŭ Urano svarmas satelitoj


  • germane Urano kaj ĝiaj lunoj (el "Projekto Luno")







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg