18-a de januaro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































januaro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di


1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31




aranĝo de 2019
tagoj

La 18-a de januaro estas la 18-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 347 tagoj restas (348 en superjaroj).


Je la 18-a de januaro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 336: Marko iĝis papo


  • 532: Popola ribelo en Konstantinopolo fiaskis - finita per masakro de 30 mil ribelintoj


  • 1367: Fernando la 1-a iĝis reĝo de Portugalio


  • 1486: Angla reĝo Henriko la 7-a edziĝis al Elizabeta de Jorko


  • 1493: Pollando: en Piotrków Trybunalski okazis unua kunsido de duĉambra Sejmo


  • 1535: Hispana konkistadoro Francisco Pizarro fondis Limon


  • 1562: Tria sesio de la Koncilio de Trento komenciĝis dum kiu oni konstatis neceson krei indekson de malpermesitaj libroj


  • 1614: Johano Amoso Komenio aĉetis de vidvino post antaŭa posedanto de manuskripto la verkon de Koperniko De revolutionibus orbium coelestium (Pri rivoluoj de ĉielosferoj)


  • 1701: Kunnegsgarbs: princo-elektisto Frederiko la 1-a kroniĝis - Prusio fariĝis Reĝlando Prusio


  • 1778: James Cook kiel unua eŭropano atingis la arkipelagon de Havajo


  • 1801: Rusia Imperio aneksis orientan Kartvelion


  • 1825: Moskvo: Bolŝoj-teatro inauguris post incendio sian agadon


  • 1871: Germanio unuiĝis: en Versajlo reĝo de Prusio Vilhelmo la 1-a iĝis germana imperiestro, Otto von Bismarck proklamis kreon de la dua Germana Imperio


  • 1882: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Eoso


  • 1884: Antonio Cánovas del Castillo la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Hispanio


  • 1902: Barcelono: ekkonstruo de Hospitalo de Sant Pau (de Sankta Paŭlo)


  • 1912: Robert Scott atingis la sudan poluson


  • 1913: Unua Balkana milito: venko de greka ŝiparo kontraŭ la turka en batalo de Lemnos


  • Unua mondmilito:


    • 1915: Plurtaga batalo de Kirlibaba (norda Bukovino) komenciĝis - kun partoppreno de Polaj Legioj; venko de germana armeo super la brita en batalo de Jassin (hodiaŭa Kenjo); Japanio transdonis sekrete al Ĉinio liston de 21 postuloj, celantaj al kreo de la japana protektorato


    • 1918: En Petrogrado kunvenis la unua demokratie elektita rusa parlamento - Rusia Konstitucia Asembleo, kiu venontan tagon estis dispelita de bolŝevikoj; studentoj de Kijiva Universitato decidis fondi volontulan taĉmenton por balali kontraŭ bolŝevikoj




  • 1919: Packonferenco de Parizo komenciĝis - dum ĝia daŭro oni interalie subskribis Traktaton de Versajlo kaj Trianonan traktaton


  • 1919: Anglio: aŭtomobila firmao Bentley fondiĝis


  • 1919: Pola Ruĝa Kruco fondiĝis


  • 1920: Pola armeo eniris al forlasita de germanoj Toruń


  • 1925: En Moskvo aperis monatrevuo "Novij Mir"


  • 1934: Carlos Mendieta iĝis provizora prezidento de Kubo


  • 1934: Pola ekspedicio kiel la unua grimpis al montopinto Mercedario en Andoj


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Gestapo pafekzekutis en Lipowa kelkdekon de ties loĝantoj pro aparteno al konspira organizaĵo "Racławice", kaj en Piotrowice 39 personojn


    • Vaŝingtono: ministro Józef Haller interparolante kun prezidento de Usono deklaris: Germanoj kun tuta senskrupuleco plenumas sian kruelan programon. Rusoj estas same kruelaj, sed malpli sistemaj. Sur teritorioj forprenitaj de rusoj disvastiĝas propagando de ateismo kaj komunismo; Berlino: "Volkischer Beobachter" komentante rilaton de poloj al germanoj citas multe da kazoj, kiam ribelaj taĉmentoj malhelpis al germanaj sapeistoj rekonstruon de 350 detruitaj pontoj


    • 1941: Estro de Varsovio malpermesis al judoj resti ekster Varsovia geto kaj loĝantojn devigis informi pri judoj restantaj ekster la geto; germanaj regopovoj komencis likvidi orfejon gvidatan de pastroj en Płock, de kiu forveturigis ĉirkaŭ 70 knabojn; en Nowy Sącz estis arestita pola kapitano Antoni Gryzina, kiu sinmotiĝis la venontan tagon kaj en Poznań arestita Stefan Piotrowski, kapitano kaj bestokuracisto - ekzekutita


    • Ĉinio: ordono de Ĉiang Kai-ŝek pri disfomigo de Nova 4-a armeo


    • 1942: Germanaj regopovoj en Varto-Lando publike informis pri likvido en la unuaj monatoj de la milito ĉirkaŭ 25 mil polajn kaj judajn metiejojn

    • Pola ambasadejo en Moskvo turnis sin al Popola Komisaro pri Eksteraj Aferoj de Sovetunio kun peto liberigi polojn, kiujn Wehrmacht malliberigis kaj konsenti ke ili militservu en Pola Armeo en Sovetunio; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo dispartigis en Novgoroda provinco germanajn armeojn, ekatakis direkte al Zaporiĵo kaj ekregis vilaĝon apud Vjazma


    • 1943: Taĉmento de pola partizana komandanto Jan Piwnik konkeris germanan malliberejon en Pinsk liberigante tri oficirojn de Pola Enlanda Armeo (en tio unu mutobskurulo) kune kun sovetaj partizanoj - pro tio li distingiĝis per la Milita Ordeno Virtuti Militari; Holokaŭsto: komenco de deportado de judoj el Varsovia geto (la unuaj agoj de armita rezisto okazis); komandanto de ukraina polico apud Przemyśl pafmortigis 9 judojn; de Varsovio foriris unua transporto de judoj-fremdlandanoj al franca internigejo en Vittel - oni planis ŝanĝi ilin kontraŭ internigitaj germanoj; en Distrikto Jasło polico pafmortigis 6 polojn pro eksterleĝa komerco


    • Orienta Fronto: Ruĝa Armeo liberigis Ŝlisselburg - oni kreis teran ligon kun larĝeco de 8-11 km kun sieĝata Leningrado de la 8-a de septembro 1941


    • 1944: Gestapo pafmortigos en Tomaszów Mazowiecki 20 polojn, revenĝe pro mortigo flanke de membroj de la rezistomovado laboranton de krima polico; ĝendarmoj murdis en Gniazdków (distrikto Lipski) 6 personojn, kies kadavrojn bruligis; en Varto-Lando oni malpermesis montri filmojn al polaj infanoj; en Volinio okazis unuaj seriozaj bataloj inter Ukraina Ribela Armeo kaj la armeo de NKVD; Lublinio: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj (180 soldatoj) atakis du vilaĝojn, setligitaj de la germanaj koloniistoj - pereis 3 personoj, 13 estis punitaj per vipado, oni forprenis 10 tunojn da faruno, grio kaj sukero; alia taĉmento (41 soldatoj) forreligis ferian trajnon, sed pro forta pripafo el la trajno retiriĝis, kaj en distrikto Hrubieszowski batalis kun taĉmento de kozakoj - 5 pereis; el areo Gorlice kamparana taĉmento atakis 3 germanajn aŭtomobilojn kun soldatoj kaj armiloj - unu bruliĝis, 2 estis damaĝitaj, pereis 3 germanoj kaj 2 partizanoj, oni akiris 2 maŝinpistolojn


    • Sieĝo de Leningrado finiĝis; interparolo de usna ambasadoro en Moskvo W. Averell Harriman kun Vjaĉeslav Molotov pri denova ligo de rilatoj kun pola registaro en Londono: Itala Fronto: brita 10-a armea korpuso ekregis Minturnon kaj atingis Castelforte


    • 1945: Ruĝa Armeo eniris al Krakovo, Łęczyca, Zgierz, Piotrków Trybunalski, Gostynin kaj Aleksandrów; diversaj germanaj policoj pafekzekutis sur stadiono en Rybnik 292 malliberulojn kaj en Świerklany dekkelkajn de evakua transporto de koncentrejo Aŭŝvico, 210 enprizonigitojn en Płock, 31 personojn en Baranów, 9 en Bielsko-Biała, 6 en Gostynin; germana polico murdis de la 17-a/18-a de januaro ne malpli ol 900 malliberulojn en Radogoszcz (nun en Lodzo); en koncentrejo Aŭŝvico troviĝis ĉirkaŭ 65 mil malliberuloj, de kiuj SS komencis evakui 58 mil, interalie 5 345 virinojn; germanaj regopovoj likvidis punlaborejon por infanoj en Lubawa tra kiu trapasis pli ol 100 mil infanoj; Orienta Prusio atakata de Mława kaj ene direkte al Kenigsbergo

    • Brita aviado atakis Magdeburg kaj la usona Kaiserslautern; tria germana provo ataki Budapeŝton de Balatono




  • 1950: Ĉinio kaj Vjetnamio ligis diplomatiajn rilatojn


  • 1951: Stalinismo: juda frakcio de Pola Unuiĝinta Laborista Partio pere de Pola Sejmo, establita post falsigitaj balotoj, nuligis interalie Feston de la Konstitucio de la 3-a de Majo por ke ĝi ne konkurencu kun Tago de la Laboro - revenigita en 1990 (la leĝon subskribis soveta agento Bolesław Bierut)


  • 1952: Papo Pio la 12-a en apostola letero Cupimus Imprimis kondamnis reprezaliojn de ĉinaj katolikoj


  • 1952: Tunizio: eksplodo de ribelo kontraŭ la franca okupado


  • 1955: Ĉina Popola Liberiga Armeo invadis tajvanan insuleton Yijiangshan


  • 1956: Parlamento de GDR akceptis leĝon pri kreo de Nacia Popola Armeo


  • 1969: En katastrofo de Boeing 727 apud Los-Anĝeleso 38 personoj pereis


  • 1976: Libana Interna Milito: kristanaj milicoj masakris 1000-1500 palestinanojn en koncentrejoj por fuĝintoj de norda Bejruto


  • 1977: En Usono oni trovis bakterion respondecan pri legiana malsano


  • 1989: Estona lingvo denove iĝis la ŝtata en Estonio


  • 1993: En sieĝita de kristanoj Sarajevo komenciĝis konstruado de subaviadileja tunelo savonta la vivon de islamaj loĝantoj de la urbo


  • 1994: Itala politika partio Ek Italio fondiĝis


  • 2003: Esperantujo: Ĝangalo E-Portalo lanĉiĝis


  • 2005: Tuluzo: oni prezentis la unuan Airbus A380


  • 2009: Operaco Fandita Plumbo finiĝis - deklaro de armistico en Gaza Sektoro


  • 2010: Ankaro: turka atencisto Mehmet Ali Ağca forlasis malliberejon


  • 2011: Ne malpli ol 60 personoj pereis kaj 150 vundiĝis rezulte de bomba atenco de sinmortigantokontraŭ centro de polica varbigo en iraka urbo Tikrit


  • 2012: Angla vikipedio kaj multaj aliaj retpaĝaroj fermiĝis por 24 horoj proteste al la decido de Usona Kongreso, kiu povas malutili al libera Interreto - Stop Online Piracy Act


  • 2014: Rezulte de referendumo ekvalidis nova konstitucio de Egiptujo


  • 2018: Kazaĥio: buso ekflamas sur la ŝoseo Samara-Ŝimkento en la provinco Aktobe, la fajro mortigis 52 pasaĝerojn, kun tri pasaĝeroj kaj du ŝoforoj eskapintaj



Naskiĝoj |




  • 1271: Margareta de Hungario, hungara reĝidino, sanktulino (n. 1242)


  • 1519: Izabela Jogajlido, pola reĝidino, litova princino, reĝino de Hungario (m. 1559)


  • 1641: François Michel Le Tellier de Louvois, franca ministro (m. 1691)


  • 1689: Charles Montesquieu, franca politika filozofo, juristo, framasono, verkisto, konata kiel aŭtoro de la disigo de povoj (m. 1755)


  • 1743: Louis Claude de Saint-Martin, franca filozofo, framasono, teozofo kaj mistikulo (m. 1803)


  • 1778: George Bellas Greenough, angla pionira geologo (m. 1855)


  • 1782: Daniel Webster, usona ministro pri eksteraj rilatoj (m. 1852)


  • 1801: James Evans, usona-kanada metodista misiisto kaj amatora lingvisto, kreinto de silabaro por inuita lingvaro (m. 1846)


  • 1825: Edward Frankland, angla kemiisto, kiu enkondukis nocion valento (m. 1899)


  • 1835: César Cui, rusa komponisto, muzikkritikisto kaj oficiro francdevena (m. 1918)


  • 1841: Emmanuel Chabrier, franca komponisto kaj pianisto (m. 1894)


  • 1849: Edmund Barton, unua ĉefministro de Aŭstralio (m. 1920)


  • 1867: Rubén Darío, nikaragva verkisto, poeto, diplomato (m. 1916)


  • 1869: Andor Roboz, hungara verkisto, redaktoro (m. 1944)


  • 1877: György Wass, hungara poeto, rakontisto, redaktoro (m. 1929)


  • 1879: János Espersit, hungara advokato, ĵurnalisto (m. 1931)


  • 1882: Alan Alexander Milne, angla verkisto de porinfanaj libroj kiel Winnie-la-Pu, esperantigita de Ivy Kellerman Reed (m. 1956)


  • 1882: Monteiro Lobato, brazila spiritisto, ĵurnalisto, tradukisto, verkisto kaj eldonisto (m. 1948)


  • 1882: Sándor Puhala, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto pri pedagogio (m. 1962)


  • 1892: Oliver Hardy, brita aktoro ludanta en komika dueto Laurel kaj Hardy (m. 1957)


  • 1893: Jorge Guillén, hispana poeto el generacio de la 27a (m. 1984)


  • 1898: Albert Kivikas, estona ĵurnalisto kaj verkisto, esperantigita de Hilda Dresen por "Literatura Mondo", legebla rete (m. 1978)


  • 1902: Sándor Szent-Iványi, hungara unitariisma pastro kaj historiisto (m. 1983)


  • 1904: Cary Grant, brita-usona filma aktoro rolinta en Filadelfia rakonto (m. 1986)


  • 1908: Jacob Bronowski, brita matematikisto, poeto kaj sciencisto pol-juddevena, verkinta disertaĵon pri algebra geometrio (m. 1974)


  • 1908: Zygmut Hertz, pola eldonisto, kunkreinto de Literatura Instituto por cenzuritaj verkistoj el Mez-Orienta Eŭropo, kunlaboranto de pariza "Kultura" (m. 1979)


  • 1911: Gábor Darvas, hungara komponisto, muzikhistoriisto (m. 1981)


  • 1922: Júlia Visky, rumania hungara eklezia verkistino, patrino de András Visky (m. 2005)


  • 1925: Gilles Deleuze, franca filozofo, reprezentanto de postmodernismo, kritikisto de dialektika materialismo, psikoanalizo kaj strukturismo (m. 1995)


  • 1927: Gyula Maurer I., rumania hungara matematikisto (m. 2012)


  • 1927: Márta Vámszer, rumania hungara lingvistino (m. 2000)


  • 1929: Franz Kreuzer, aŭstra ĵurnalisto kaj politikisto (m. 2015)


  • 1931: Chun Doo-Hwan, prezidento de Sudkoreio, respondeca pri la masakro en Kŭangĵuo


  • 1932: Robert Anton Wilson, usona verkisto, filozofo, psikologo, okultisto, esploristo de konspiraj teorioj (m. 2007)


  • 1934: Péter Erőss rumania hungara bibliotekisto, redaktoro


  • 1934: Zsuzsanna Kemény, hungara ĵurnalistino, verkistino (m. 1979)


  • 1936: Pál Gyulai, rumania hungara historiisto, muzeologo (m. 2007)


  • 1946: Joseph Deiss, prezidento de Svislando - Federacia Konsilio


  • 1946: Éva Lukács Solymossy, rumania hungara pentristino


  • 1947: Kitano Takeshi, japana reĝisoro kaj komika aktoro


  • 1955: Kevin Costner, usona aktoro, reĝisoro kaj produktoro konata pro la filmo Dances with Wolves


  • 1955: Fernando Trueba, hispana reĝisoro kaj scenaristo


  • 1968: László Bíró, rumania hungara/hungara poeto


  • 1969: Batista, usona spektakla luktisto, aktoro kaj korpokulturisto


  • 1979: Jay Chou, tajvana muzikisto, kantisto kaj aktoro


  • 1984: Cho Seung-Hui, amasmurdisto ĉe Masakro de Virginia Tech (m. 2007)


  • 1999: Agnieszka Dmochowska, pola ŝakistino, majstro de antaŭlernejanoj en Pollando, bronza medalistino de Eŭropo (junioroj ĝis 10 jaroj), kandidata majstro de FIDE



Mortoj |




  • 474: Leono la 1-a la Traco, bizanca imperiestro (n. 401)


  • 1213: Tamara de Kartvelio, reĝino de Kartvelio apartenanta al la Bagratida dinastio (naskiĝis ĉirkaŭ 1160)


  • 1223: Georgo la 4-a, reĝo de Kartvelio, filo de Tamara kaj Davido Soslan (n. 1193)


  • 1271: Margareta de Hungario, hungara princino el la Arpad-dinastio, dominikanino, mistikulino, sanktulino (n. 1242)


  • 1367: Petro la 1-a, reĝo de Portugalio, filo de Alfonso la 4-a (n. 1320)


  • 1479: Ludoviko la 9-a, germana duko de la Duklando Bavario (n. 1417)


  • 1547: Pietro Bembo, venecia kardinalo kaj renesanca humanisto, poeto, filologo, historiisto (n. 1470)


  • 1580: Antonius Scandellus, itala komponisto kaj kapelmajstro (n. 1517)


  • 1677: Jan van Riebeeck, nederlanda kolonia administranto, surŝipa kuracisto (n. 1619)


  • 1821: Christian zu Stolberg-Stolberg, germana verkisto, frato de Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg (n. 1748)


  • 1848: Imre Sükei hungara reformita pastro en Bukareŝto (m. ĉ. 1780)


  • 1854: Károly Sükei, hungara ĵurnalisto, verkisto, tradukisto, filo de Imre Sükei (n. 824)


  • 1859: Alfred Vail, usona inĝeniero kaj inventisto, konstruisto de morsa telegrafo (n. 1807)


  • 1862: John Tyler, usona juristo, episkopano, 10-a prezidento de Usono (n. 1790)


  • 1873: Edward George Bulwer-Lytton, angla verkisto, vojaĝisto kaj politikisto, aŭtoro de esotera romano Zanoni (n. 1803)


  • 1878: Antoine César Becquerel, franca fizikisto, membro de la Akademio de Sciencoj de Francio, profesoro de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, patro de Alexandre Edmond Becquerel (n. 1788)


  • 1890: Amadeo la 1-a, reĝo de Hispanio, filo de Viktoro Emanuelo la 2-a (Italio) (n. 1845)


  • 1911: Arthur Marvin, usona reĝisoro kaj kameraisto ĉe American Mutoscope and Biograph Company (n. 1859


  • 1934: Léda, Diósy Ödönné, hungara amantino de poeto Endre Ady (n. 1874).


  • 1934: Otakar Ševčík, ĉeĥa violonisto kaj pedagogo (n. 1852)


  • 1936: Rudyard Kipling, brita Nobelpremiita verkisto, aŭtoro de La libroj de ĝangaloj, enestanta en esperantlingva Angla Antologio kaj rete legebla (n. 1865)


  • 1946: Feliks Nowowiejski, pola komponisto, dirigento, pedagogo, orgenisto-virtuozo, organizanto de muzika vivo, papa kortegano (n. 1877)


  • 1952: Jonas Staugaitis, litova kuracisto studinta medicinon en la Varsovia Universitato, membro de la Kamparana Popola Unio de Litovio, marŝalo de Seimas, prezidento de Litovio (n. 1868)


  • 1955: Saadat Hasan Manto, pakistana ĵurnalisto kaj verkisto en la urdua lingvo, parolanta la panĝaban lingvon (n. 1912)


  • 1967: Thyde Monnier, franca verkistino kaj feministino (n. 1887)


  • 1968: Artúr Plesz, Plesz-Páll, rumanua hungara-israela ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (n. 1905)


  • 1969: Ismael Gomes Braga, brazila librotenisto, spiritisto kaj Esperanto-vortaristo, vic-prezidanto de Amerika Esperanto-Akademio, kreinto de Esperanta departemento en Brazila Spiritisma Federacio, tradukisto de La Evangelio laŭ spiritismo de Allan Kardec, gvidanto de la unua esperantista kunsido en la sidejo de Pernambuka Spiritisma Federacio (n. 1891)


  • 1972: Irén Barát, hungara fiziologino kaj ĉefkuracistino (n. 1890)


  • 1977: Carl Zuckmayer, germana verkisto juddevena, elmigrinta al Usono (n. 1896)


  • 1985: Béla Köllő, rumania hungara aktoro, kunfondinto de la teartrotrupo de Baia Mare (n. 1929)


  • 1990: József Kis, hungara verkisto, reĝisoro kaj scenaristo de dokumentaj filmoj el Vjetnamio, Afganujo, Mongolio, Egiptio, Sirio kaj Sovetunio (n. 1917)


  • 1996: Leonor Fini, argentina superrealista pentristino italdevena (n. 1907)


  • 1996: N. T. Rama Rao, barata aktoro kaj politikisto, ĉefministro de Andra-Pradeŝo (n. 1923)


  • 2001: Milada Hemerková, ĉeĥa esperantistino el Pardubice, estraranino de Mondpaca Esperantista Movado, instruistino en Somera Esperanto-Tendaro Lančov (n. 1925)


  • 2006: Jan Twardowski, pola katolika prelato kaj poeto, partopreninto de la ribelo de Varsovio (n. 1915)


  • 2008: Bobby Fischer, usona-islanda grandmajstro de ŝako, venkinto de Boris Spasskij dum la malvarma milito (n. 1943)


  • 2009: Nóra Kováts, hungara-usona baletistino (n. 1931)


  • 2010: Kate McGarrigle, kanada kantistino, patrino de Rufus Wainwright (n. 1946)


  • 2014: István Sigmond, rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1936)


  • 2016: Michel Tournier, franca verkisto kaj tradukisto, laŭreato de la premio Goncourt (n. 1924)


  • 2016: Thirugnana Sampanthar Sinnathuray, singapura juristo kaj juĝisto (n. 1930)


  • 2019: Brian Stowell, manksa lingvisto kaj verkisto, reviviginto de la manksa lingvo (n. 1936)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Romkatolika Eklezio


    • Preĝo-Semajno pri Unueco de Kristanoj komenciĝas (prononita en 1908)


    • Sankta Margareta de Hungario, hungara stigmatita mistikulino




Tagoj de semajno |


La 18-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;


  • Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;


  • Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;


  • Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;


  • Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;


  • Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.




  • 18-a de januaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 18-a de januaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 18-a de januaro en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg