Mirando (luno)









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mirando.









































































Mirando

Natura satelito de Urano (V)

Mirando fotita de Voyager 2

Mirando fotita de Voyager 2

Oficiala nomo
Urano V[1]

Historio
Malkovrinto

Gerard Kuiper [1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro

16-a de februaro 1948[1]
Observatorio McDonald (Teksaso, Usono)
Unua superflugo

Sondilo Voyager 2
(24-an de januaro 1986)[2]

Orbitaj ecoj

Granda duonakso
129 900 km[3]

Discentreco
0,0013[3]

Klinangulo
4,338°[3] sur la urana ekvatoro

Periodo
1,413479 tago[3]

Fizikaj ecoj

Dimensioj
Diametro
480 × 468 × 465,8 km
471,6 km[3] averaĝe

Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
6,6 × 1019 kg
1,2 × 103 kg/m3
0,079 m/s2
0,193 km/s

Rotacia periodo

kaptita rotacio

Atmosferaj kaj surfacaj ecoj

Surfaca premo
Nenia atmosfero

Surfaca temperaturo
~ 59 K

Albedo
0,32

Observaj ecoj

Videbla magnitudo
15,3







v  d  r


Information icon.svg



Mirando estas la plej malgranda kaj plej interna el la ĉefaj satelitoj de Urano.




Enhavo






  • 1 Malkovro


  • 2 Nomo


  • 3 Ecoj


  • 4 Notoj kaj referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Malkovro |


Ĝi estis malkovrita la 16-an de februaro 1948 de Gerard Kuiper[4]. La 24-an de januaro 1986, la kosmosondilo Voyager 2 fotis ĝian sudan duonsferon[5] kiu tiam direktiĝis al Suno kaj estas la sola konata.



Nomo |


Mirando (angle: Miranda) estas la filino de Prospero en La Ventego; ĉar la verkaro de William Shakespeare estas la ĉefa fonto de nomoj por la uranaj lunoj.



Ecoj |


Fotoj de Voyager 2 montris objekton preskaŭ sferan, sed kun abrupta reliefo kiu pensigas pri globo frakasita pro alfrapo kaj krude riparita: profundegaj kanjonoj, klifo altaj je 24 km kaj valoj profundaj je 20 km, grandegaj cirklaj ravinoj ĉirkaŭantaj altebenaĵojn, (nomataj koronoj) hipoteze ŝuldataj al diapiroj de fandita glacio.


Tiu kaosa reliefaro sugestas, ke Mirando havis aktivan geologian aktivecon kun glacivulkanismo, ŝuldata al tajdaj fortoj. Laŭ alia teorio, unu aŭ pluraj masaj objektoj koliziis[6] kaj parte frakasis Mirandon.


La detaloj de ĝia "geografio" ricevis nomojn ĉerpitaj el teatraĵoj de William Shakespeare.


Mirando havas ankaŭ la maloftan apartaĵon, ke ĝia polusa diametro estas pli granda ol ĝia ekvatora: ĝia formo estas longigita sferoido.


Ĝia orbito estas la plej klinanta el tiuj de la regulaj uranaj satelitoj, ĉiuj faktoj, kiuj pensigas, ke Mirando travivis maltrankvilan historion.




Notoj kaj referencoj |



  1. 1,01,11,2Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)


  2. Miranda High Resolution of Large Fault (angle)

  3. 3,03,13,23,33,4Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)


  4. The fifth satellite of Uranus (angle)


  5. South polar veiw of Miranda (angle)


  6. Birth of Uranus' Provocative Moon Still Puzzles Scientists(angle)


  7. PIA00044: Miranda High Resolution of Large Fault (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • pole Mirando, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"


  • angle Mirando (angla versio)


  • angle Mirando, el "Solar System Exploration"


  • angle Miranda's geologic history (Miranda geologia historio)


  • france Mirando (el: "Le système solaire à portée de votre souris" - La Sunsistemo musklake atingebla)


  • france el "La naŭ planedoj"


  • france Mirando, el la paĝaro de Jean-Michel


  • france La glaciaj satelitoj: Mirando


  • germane Mirando (el "Projekto Luno")





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg