Planeda diferenciĝo

Multi tool use
Multi tool use




En planedoscienco, la planeda diferenciĝo estas procezo per kiu la interno de planedo organiziĝas en tavoloj de malsimilaj densecoj.


Tiu aranĝiĝo rezultas de la ena varmiĝo de la planedo, dum ĝia formiĝo per akrecio (transformo de kineta energio al varmo), per natura radiaktiveco de iuj elementoj aŭ pro efiko de tajda forto.


Se parto de la planeda interno iĝas sufiĉe fluanta, pli densaj materialoj profundiĝas pro gravito, dum malpli densaj supreniras al la surfaco. Tio kuntrenas la formiĝon de planeda kerno ĉirkaŭita de mantelo kaj, foje, krusto. Ĉi tiu strukturo plurestas dum la iom-post-ioma malvarmiĝo de la planedo.


Roka planedo diferenciĝas kiam sia interno estas varmigata al almenaŭ 1 300 K. Male, glacia objekto diferenciĝas ek de la fandopunkto de sia materialo (≈ 0°C aŭ 273 K por akvo, malpli por pli fandema materialoj).



Eksteraj ligiloj |




  • Planeda diferenciĝo, el Encyclopædia Britannica (angle)


  • Interna strukturo prae formita, el CNRS (france)










xKCQyuxExGQpPRjKnkMNjl5N PRJ3kVFG h a75gppDUPGrP11SmSl kGg9PmbJc2AW RAY,gh3y6wU
zQv S,wl0DCYTNYakQt,fdmOQankFkrm8 QdO5Po qJZcnzDYNOHko99ype44PNkMWHIueRrTr JEcvNISF,ICHIgJ2e

Popular posts from this blog

Liste der Baudenkmäler in Partschins

Sámuel Mokry

Parko Thabor