Ofelio (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ofelio. |
Ofelio | |
Natura satelito de Urano (VII) | |
Kordelio (malsupre) kaj Ofelio (supre, en cirklo kun numero 1986U8), paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono'' | |
Oficiala nomo | Urano VII[1] |
Aliaj nomoj | S/1986 U 8 |
Historio | |
Malkovrinto | Richard J. Terrile[1] |
Dato de malkovro | 20-a de januaro 1986[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 53 764 km[2] |
Discentreco | 0,00992[2] |
Klinangulo | 0,1036°[2] rilate al la urana ekvatoro |
Periodo | 0,3764 tago[2] |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro | 54 × 38 × 38 km 42 km[2] averaĝe |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido | 5,3 × 1016 kg 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze 0,007 m/s2 ~ 18 m/s |
Rotacia periodo | Verŝajne kaptita |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo | 0,07 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,8 |
Ofelio estas la dua plej interna satelito de Urano.
Enhavo
1 Malkovro
2 Nomo
3 Orbito
4 Notoj kaj referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Malkovro |
Ĝi estis malkovrita de Richard J. Terrile sur kliŝaĵoj[3] farita la 20-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2 kaj, oka satelito de Urano malkovrita en 1986, ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 8.
Oni ne plu revidis ĝin ĝis 2003, kiam la kosmoteleskopo Hubble permesis retrovi ĝin.
Nomo |
Laŭ tradicio kiu volas, ke la uranaj lunoj ricevu nomojn de roluloj de William Shakespeare aŭ de Alexander Pope, Ofelio ricevis en 1988[4] la nomon (angle: Ophelia) de la filino de Polonius kaj fianĉino de Hamleto, de William Shakespeare.
Orbito |
Ofelio estas ekstera paŝtist-satelito de la urana ringo epsilono.
Ĝia orbito estas pli malalta ol la sinkrona orbito: kun orbita periodo de 0,376 tagoj kiam la rotacia periodo de Urano estas 0,71833 tagoj; ĝia turno ĉirkaŭ Urano estas pli rapida ol urana rotacio. Tia orbito estas nestabila, kaj la tajda forto malrapide bremsas Ofelion, ĝis faligi ĝin sur Uranon, aŭ pli verŝajne, diserigi ĝin en novan ringon.
Notoj kaj referencoj |
- ↑ 1,01,11,2Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,02,12,22,32,4Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)
↑ IAUC 4168: Sats AND RINGS OF URANUS; CCO (angle)
↑ IAUC 4609: ASM 2000+25; Sats OF SATURN AND URANUS; 3C 279, PKS 1510-089 AND OJ 287 (angle)
Eksteraj ligiloj |
pole Ofelio, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Ofelio (angla versio)
angle Ofelio, el "Solar System Exploration"
france Ophelia ("Le système solaire à portée de votre souris")
france Malgrandaj lunoj de Urano
france Ofelio el la paĝaro de Jean-Michel
germane Kordelio kaj Ofelio (el "Projekto Luno")
|