Titanjo (luno)





Disambig-dark.svgNe konfuzu ĉi tiun artikolon kun Titano (luno) aŭ Titano.




































































Titanjo

Natura satelito de Urano (III)

Titanjo, fotita de la kosmoesplorilo Voyager 2 la 24-an de januaro 1986

Titanjo, fotita de la kosmoesplorilo Voyager 2 la 24-an de januaro 1986

Oficiala nomo
Urano III[1]

Historio
Malkovrinto

William Herschel[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro

11-a de januaro 1787[1]
Slough[1]
Unua superflugo

Voyager 2
(24-an de januaro 1986)

Orbitaj ecoj

Granda duonakso
435 910 km

Discentreco
0,0011

Klinangulo
0,340° (rilate al la ekvatoro de Urano)

Periodo
8,706234 tagoj

Fizikaj ecoj

Diametro
- Areo
- Volumeno
1576,8 ± 1,2 km
7,82 × 106 km2
2,065 × 109 km3

Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(3,527 ± 0,09) × 1021 kg
(1,711 ± 0,005) × 103 kg/m3
0,38 m/s2
773 m/s

Rotacia periodo
Verŝajne kaptita

Atmosferaj kaj surfacaj ecoj

Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma


?
70±7 K (solstice)
89 K (solstice)

Albedo
0,35

Observaj ecoj

Videbla magnitudo
13,73[2]







v  d  r


Information icon.svg



Titanjo, foje nomita Titanio, estas la plej granda natura satelito de la planedo Urano, kaj la oka de la tuta sunsistemo laŭ grandeco. Ĝi estis malkovrita la 11-an de januaro 1787 de la germana-angla astronomo William Herschel.


Ĝia nomo devenas el tiu de rolulino Titania (la reĝino de la feinoj) en la komedio Somermeznokta sonĝo, de William Shakespeare.


Titanjo enhavas egalparte glacion kaj rokon; ĝin verŝajne konsistigas roka kerno kaj glacia mantelo, apartigitaj de tavolo da likva akvo.


La titanja surfaco, sufiĉe malhela kaj ruĝeta, ŝajnas esti travivinta kaj meteorfalojn kaj enan geologian aktivon. Ĝin trakovras krateroj maksimume 326-kilometrojn grandaj, sed la kraterdenso malplias tiun de la plej ekstera urana luno, Oberono. Titanjo verŝajne spertis rekreadon de sia surfaco pro geologiaj fenomenoj, kio malaperigis la plej antikvajn kraterojn.


La titanjan surfacon traboras aro da grandegaj kanjonoj, estigitaj de la pligrandiĝo de ĝia kerno dum la lasta parto de la evoluo de la luno.


Spektroskopiaj esploroj per infraruĝa radiado malkovrigis la ekziston de karbona dioksido sur la surfaco de Titanjo, kio opiniigas, ke la luno povus posedi maldensan karbondioksidan atmosferon. Mezuroj kondukitaj dum la kaŝado de stelo fare de Titanjo kalkulebligis, ke la eventuala atmosfera premo devas esti malpli alta ol 10-20 nanobaroj.


La sistemo de Urano estis ĝis nun vizitita nur de la usona kosmoesplorilo Voyager 2, dum januaro 1986; Titanjo estis multfoje fotita, kaj ni hodiaŭ posedas mapon de 40% el ĝia surfaco.



Referencoj |




  1. 1,01,11,21,3Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)


  2. Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg