Naturaj satelitoj de Neptuno






La planedo Neptuno kaj kvar el ĝiaj naturaj satelitoj: Proteo, Lariso, Galateo kaj Despino


Ekzistas 13 naturaj satelitoj de Neptuno oficiale agnoskitaj kaj nomitaj de la Internacia Astronomia Unio.


La ĉefa natura satelito estas sendube Tritono, unu el la plej grandaj lunoj de la sunsistemo, kiun malkovris William Lassell nur 17 tagojn post la malkovro de Neptuno mem.


La nomoj de la neptunaj satelitoj ĉiuj omaĝas marajn diojn; la kutimo establiĝis kun la nomado de Tritono, en la 1880-aj jaroj, kaj Nereido, en 1949.



Historio de malkovroj |




  • 1846 - William Lassell malkovras Tritonon, sepdek tagojn post la malkovro de Neptuno mem.


  • 1949 - Gerard Kuiper malkovras Nereidon.


  • 1981 - Dum eklipsado de malproksima stelo fare de la sistemo de Neptuno, oni malkovras trian sateliton Larison.


  • 1989 - Neptunon vizitas la usona kosmoesplorilo Voyager 2, danke al kies fotoj malkovriĝas Najado, Despino, Talaso, Galateo kaj Proteo. Estas la unua fojo, ke neptunaj satelitoj ne estas malkovritaj per teleskopa observado el Tero.


  • 2002 - Kvar malgrandaj satelitoj malkovriĝas: Nezo, Halimedo, Laomedeo kaj Sao.


  • 2003 - Malkovriĝas unu plia luneto, Psamato.



Resuma tabelo |


La naturaj satelitoj agnoskitaj de la Internacia Astronomia Unio estas jene listigitaj, laŭ ilia distanco de Neptuno. La nomoj skribitaj grase karakterizas satelitojn sufiĉe grandaj por ke ili havu rondan formon pro sia mem-gravito.
































































































































Nome
Averaĝa
diametro

Maso
Averaĝa radiuso
de la orbito

Periodo
Malkovro
Neptuno III

Najado
58 km
~0,19×1018 kg
48 227 km
0,294 tagoj

1989
Neptuno IV

Talaso
80 km
~0,37×1018 kg
50 075 km
0,311 tagoj

1989
Neptuno V

Despino
148 km
~2,10×1018 kg
52 526 km
0,335 tagoj

1989
Neptuno VI

Galateo
158 km
~3,70×1018 kg
61 593 km
0,429 tagoj

1989
Neptuno VII

Lariso
208×178 km
~4,90×1018 kg
73 548 km
0,555 tagoj

1981
Neptuno VIII

Proteo
436×416×402 km
~50×1018 kg
117 647 km
1,122 tagoj

1989
Neptuno I

Tritono
2700 km
21,4×1021 kg
354 800 km
-5,877 tagoj

1846
Neptuno II

Nereido
340 km
~31×1018 kg
5 513 400 km
0,99 jaroj

1949
Neptuno IX

Halimedo
60 km
~0,09×1018 kg
15 728 000 km
-5,15 jaroj

2002
Neptuno XI

Sao
38 km
~0,09×1018 kg
22 422 000 km
7,98 jaroj

2002
Neptuno XII

Laomedeo
38 km
~0,09×1018 kg
23 571 000 km
8,67 jaroj

2002
Neptuno X

Psamato
28 km
~0,015×1018 kg
46 695 000 km
-24,96 jaroj

2003
Neptuno XIII

Nezo
60 km
~0,09×1018 kg
48 387 000 km
-25,67 jaroj

2002


Vidu ankaŭ |



  • Naturaj satelitoj de Marso

  • Naturaj satelitoj de Jupitero

  • Naturaj satelitoj de Saturno

  • Naturaj satelitoj de Urano

  • Naturaj satelitoj de Plutono





Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo