Organika kemio




Organika kemio estas branĉo de ĥemia scienco, kiu okupiĝas pri organikaj kombinaĵoj, kiuj enhavas karbonon; nome, studado de ties strukturo, sintezo kaj reakcioj.


La organika kemio ne okupiĝas pri la karbon-monoksido, karbon-dioksido, karbonata acido, karbonatoj kaj karbidoj, aŭ pri la diversaj formoj de la karbono (grafito, diamanto, fulereno); tiuj ĉi temoj apartenas al neorganika kemio. Organika kemio temas pri la studado de molekuloj, kiuj enhavas ĉefe karbonon, hidrogenon kaj ofte aliajn elementojn kiel oksigeno, nitrogeno, halogenoj, sulfuro kaj aliaj. Originale la fako temis pri la studado de la kemio de vivaj procezoj, sed nun pligrandiĝas kiel scienca fako. Pri la studado de la kemio de vivo okupiĝas biokemio.




Imatinib, kontraŭkancera medikamento, kiu enhavas grupojn aromatajn, aminajn kaj amidajn. Ĉitie bildigo de la uzata kuracilo imatinibmesilato, salo de metano-sulfonata acido.


Kontraste al neorganika kemio, kombinaĵojn organikajn oni ne povas priskribi simple per la kvanto da atomoj de ĉiu elemento en la kombinaĵo, ĉar povas ekzisti pluraj, iafoje multegaj organikaj molekuloj havantaj la saman kemian formulon (do havantaj la saman kavanton de ĉiu elemento), sed kies la strukturo, la aranĝado de la atomoj estas malsama: tiuj do estas malsamaj molekuloj, kun malsamaj fizikaj kaj ĥemiaj ecoj kaj kondutoj. La diversaj molekuloj havantaj la saman krudan formulon estas nomataj izomeroj. Pro tio, oni devas ankaŭ priskribi la aranĝadon de la atomoj por esprimi nedusence apartan molekulon: tio estas, kiu atomo estas ligita al alia, kaj kiel (per kia ligaĵo). Plej ofte, speciale por pli komplikaj molekuloj, oni simple montras la strukturan formulon anstataŭ uzi nomon; tamen ekzistas ankaŭ ebleco nomi ĉiun molekulon laŭ la reguloj de IUPAC.
Ekzistas pluraj aliaj sistemoj de molekul-struktura priskribo, meze de kiuj la topologia formulo kaj la ĉeno SMILES.


Kiel fondinto de la organika kemio konsideriĝas la germana kemiisto Justus von Liebig.




Enhavo






  • 1 Klasifikado de organikaj kombinaĵoj


    • 1.1 Hidrokarbonoj


    • 1.2 Oksigenenhavaj


    • 1.3 Nitrogenenhavaj


    • 1.4 Aliaj




  • 2 Vidu ankaŭ


  • 3 Eksteraj ligiloj





Klasifikado de organikaj kombinaĵoj |


Organikaj molekuloj estas dividitaj laŭ la funkciaj grupoj, kiujn ili enhavas, kaj laŭ la speco de ĉeno - ĉu cikla aŭ alifata (necikla):



Hidrokarbonoj |


Hidrokarbonoj (termino laŭ NPIV) konsistas sole de karbono kaj hidrogeno. La subspecoj estas:



  • Alkanoj

  • Alkenoj


  • Alkinoj, ekzemple etino


  • Aromatoj, ekzemple benzeno, tolueno, naftalino.



Oksigenenhavaj |



  • Alkoholoj

  • Eteroj

  • Aldehidoj

  • Ketonoj

  • Karboksilaj acidoj

  • Esteroj


  • Karbonhidratoj (ekz. sukeroj).



Nitrogenenhavaj |



  • Amidoj

  • Aminoj

  • Aminacidoj


  • Nitriloj (=organikaj cianidoj)


kaj aliaj



Aliaj |


Pluraj aliaj, inkluzive kombinaĵojn kun fosforo, halogeno kaj aliaj elementoj ankaŭ ekzistas.



Vidu ankaŭ |



  • Biofiziko

  • Molekuloj (libro)

  • Kemiaj Afiksoj

  • Terminaro de Kemiaj Afiksoj



Eksteraj ligiloj |




  • Kemiaj Afiksoj, Kompilita de Jan Pióro (1966)

  • http://www.organicworldwide.net




  • Kategorio Organika kemio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg