Sennaciulo



















































Sennaciulo

Kovrilpaĝo de Sennaciulo, majo–junio 2016
Kovrilpaĝo de Sennaciulo, majo–junio 2016

Speco
revuo pri socipolitika situacio tutmonde
Periodeco
dumonata



Posedanto

Sennacieca Asocio Tutmonda
Ĉefredaktisto

Vinko Markovo, Pedro Sanz
Kunredaktisto

Djémil Kessous, Gary Mickle, Grazina Opulskiene, José Maria Salguero, Richard Schneller, Serĝo Sir', Franciska Toubale
Etataj aŭtoroj

Nicolas Raymond
Establodato
Oktobro 1924
Lingvo

Esperanto
Prezo
5 EUR ĝis 52 EUR jare (laŭlande)



Retejo

Ene de SATesperanto.org







v  d  r


Information icon.svg



Sennaciulo estas la oficiala organo de SAT. Ĝi aperas dumonate kaj pritraktas sociajn kaj politikajn temojn. Ĝi aperas ekde Oktobro 1924.




Enhavo






  • 1 Enhavo


  • 2 Ĉefredaktantoj


  • 3 Akuzo pri antisemitisma kalumnio


  • 4 Referencoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Enhavo |


Sennaciulo enhavas artikolojn kaj informojn kiuj temas pri socipolitika situacio tutmonde. Kutime la membroj de SAT mem verkas kaj sendas la artikolon ekde siaj propraj landoj kaj tio rektigas la informon. Krome en Sennaciulo aperas informoj pri la diversaj frakcioj de la organizo laŭtendencaj, ekologiisma, ĉielarka, ktp. Ankaŭ estas tre ŝatataj de la legantaro la kulturpaĝoj. Tradicie la marta eldono estas dediĉita al la situacio de la tutmonda virinaro, kaj la maja al la laborista lukto. Dum la tuta jaro aperas informoj pri la ĉiujara kongreso kaj pri la urbo kongresa.


La gazeto estas tutkolora ekde la numero 1331-1332, Majo–Junio 2016.



Ĉefredaktantoj |




Grafikaĵo en la numero 12.01.1933





S.A.T.-Bulteno, januaro 1946.



  • okt. 1924- okt. 1925: Norberto Bartelmes

  • nov. 1925 - dec. 1925: okpersona redakta komitato, entenanta interalie la komunistojn Otto Bässler kaj Richter, la anarĥiistojn Artur Lewin kaj Johanna Teichmann, du socialdemokratojn kaj du senpartiulojn

  • jan.-jun. 1926: sespersona komitato, sen la du demisiintaj anarĥiistoj

  • jul.-aŭg. 1926: Eŭgeno Lanti

  • sept.-okt. 1926: Ivan Krestanov

  • nov. 1926 - jan. 1928: Eŭgeno Lanti

  • feb. 1928 - 1939: Norberto Bartelmes

  • 1939-1940: Bas Vels

  • jan. 1946 - aŭg. 1948: Lucien Bannier kaj Bas Vels

  • sept. 1948 - dec. 1982: Norberto Bartelmes

  • jan. 1983- dec. 2006: Kreŝimir Barkoviĉ

  • jan. 2007 - jun. 2007: Cirilo Orsinger

  • jul. 2007 - jul. 2008: Kreŝimir Barkoviĉ

  • aŭg. 2008 - okt. 2011: Jakvo Schram

  • nov.-dec. 2011 - nun[kiam?]: Robin Beto

  • 2015-2017: Pedro Sanz



Akuzo pri antisemitisma kalumnio |


En la numero el julio-aŭgusto 2016, diversaj anoj de SAT akuzis artikolon en la gazeto fare de Roger Condon, nome "Zamenhof pravis," pri antisemitisma kalumnio. Specife, ili kritikis sekcion, kiu kulpigis la judojn pri la Holokaŭsto:








Citaĵo



 Ĉu ne la judoj mem, per siaj kolerema konduto kaj ekstremaj troigoj, startigis la nazian maŝinon, kiu tuj decidos pri ilia ekstermado en la naziaj koncentrejoj? 
— Roger Condon en Sennaciulo, marto-aprilo 2016, p. 7

La membro JSR atakis la verkon pro "konfuzo inter judoj kaj la judoj... neakceptebla en Esperanto, kiu havas lingvajn kaj gramatikajn rimedojn por eviti tion," "ambicia klopodo historiigi la mondon sen uzado de strikta metodologio kaj strukturo de la studado," kaj "manko de kompetenteco por tiom impona verko." Li resumis la tezon de la sekcio jene: "la agado de UNU judo kaj la mortigo de UNU germano (kaze ke temas pri vero, ĉar tie ne estas nomo nek citaĵo) jam justigas la postan agadon de Hitlero kaj de liaj multnombraj sekvantoj, tio estas, la rektan murdon de centoj da miloj da personoj kaj la sendon al morto de multaj milionoj en la tuta mondo."[1]


Nicolas Raymond nomis la fontojn de la artikolo "deliraj konspirteorioj" kaj diris, ke la statuto de SAT "ne preskribas, ke nia organo fariĝu la laŭtilo de fetoraj ideoj."[2]Markos Kramer diris, ke li estis "ŝokita, kaj serioze pripensas forlasi SAT pro tiu kalumnio."[2]



Referencoj |





  1. pp. 5-6

  2. 2,02,1p. 4




Vidu ankaŭ |




  • Sennacieca Revuo, alia ampleksa SAT-organo kiu aperas unufoje jare.

  • Liberpensuloj

  • Sennaciismo



Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Esperanto




  • “Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo: internaciaj gazetoj pri diversaj temoj„ ĉe YouTube

  • Sennaciulo en la retpaĝoj de SAT

  • Kontribuo de Lanti al debato pri la ecoj de Sennaciulo (1926)


  • Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vorton "sennaciulo".




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg