Asteroida familio






Nubo da punktoj de la orbita klinangulo / granda duonakso de numeritaj asteroidoj. La familioj vidiĝas kiel apartaj amasoj. La ĉefaj malplenoj de Kirkwood dividas la centran regionon (A, B+C, D, E+F+G)




Nubo da punktoj de la orbita klinangulo / discentreco de numeritaj asteroidoj.


Asteroida familio estas grupo da asteroidoj, kiuj havas proksimume samajn orbitajn
elementojn, tiajn kiaj : grandan duonakson, discentrecon
kaj orbitan klinangulon. Iuj el tiuj asteroidaj familioj estas rigarditaj kiel
koliziaj familioj, tio estas grupoj da rompaĵoj rezultantaj de asteroidaj
kolizioj.




Enhavo






  • 1 Ĝeneralaj ecoj


  • 2 Deveno kaj evoluo


    • 2.1 Entruduloj




  • 3 Ĉefaj familioj


  • 4 Noto kaj referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Ĝeneralaj ecoj |


Estas proksimume 20 al 30 klare identigitaj asteroidaj familioj, kaj pluraj
deko da aliaj malpli nete, la plejparto el ili troviĝas en la
asteroida ĉefzono, kvankam pluraj familioj (tiaj, kiaj la
Palasa, la Hungaria kaj la
Focea familioj) havas orbitan klinangulon pli granda kaj grandan duonakson pli
malgranda ol tiuj de la korpoj de la ĉefa zono.


Inter 33 kaj 35% el la asteroidoj de la ĉefa zono estas anoj de familioj.


Estis trovita familio asociata kun la nanoplanedo Haŭmeo.
Oni serĉis koliziajn familiojn ĉe la trojaj asteroidoj sed ĝis
nun sen trovi tiajn familiojn.



Deveno kaj evoluo |


Hipoteze, la familioj formiĝis post kolizioj inter asteroidoj. En multenombraj
okazoj, la kolizita korpo estis frakasita. Sed estas ankaŭ pluraj familioj, kie la
"ĉefa korpo" ne estis tre perturbata (ekzemple la Vesta,
Palasa, Higia kaj Masalia familoj)
Tiaj familioj konsistiĝas el unu granda asteroido kaj multe da malgrandaj. Iaj
familioj (ekzemple la Flora familio) havas malsimplajn strukturojn malfacile
klarigeblajn, kio povus rezulti de pluropaj kolizioj, okazinte je malproksimaj epokoj.
Ĉar deveninte de sama korpo, la anoj de familio havas proksimajn kemian komponiĝon,
sed estas notindaj eksceptoj, kiam la familio rezultas de la diseriĝo de
diferenciĝinta kosma korpo (ekzemple, la Vesta familio).



Entruduloj |


Ne estas malofte, ke asteroido havas hazarde samajn orbitajn elementojn kiel anoj de
familio, kaj tamen ne devenas de la kolizio kiu formis la familion. La entruduloj povas
esti "perfidataj" per iliaj spektraj ecoj, kiuj ne kongruas kun tiuj de la aliaj
familianoj. Plej fama entrudulo estas Cereso, kiun oni malprave kredis ĉefa ano
de la "Ceresa familio", familio nun konata kiel Gefiona familio.



Ĉefaj familioj |




















































































































































































































































































































Familio
nomita laŭ
orbitaj elementoj
Grando
Alia nomo

Granda duonakso (AU)

Discentreco

Klinangulo (°)
Proksimuma % el la asteroidoj
Identigataj anoj
Eosa 221 Eos 2,99 al 3,03 0,01 al 0,13 8 al 12 480
Eŭnomia 15 Eunomia 2,53 al 2,72 0,08 al 0,22 11,1 al 15,8 5% 370
Flora 8 Flora 2,15 al 2,35 0,03 al 0,23 1,5 al 8,0 4-5% 590 Ariadna familio laŭ 43 Ariadne
Higia 10 Hygiea 3,06 al 3,24 0,09 al 0,19 3,5 al 6,8 1% 105
Koronisa 158 Koronis 2,83 al 2,91 0 al 0,11 0 al 3,5 310
Maria 170 Maria 2,5 al 2,706 12 al 17 80
Nisa 44 Nysa 2,41 al 2,5 0,12 al 0,21 1,5 al 4,3 380
Herta familio laŭ 135 Hertha
Temisa 24 Themis 3,08 al 3,24 0,09 al 0,22 0 al 3 530
Vesta 4 Vesta 2,26 al 2,48 0,03 al 0,16 5,0 al 8,3 6% 240
Adeona 145 Adeona 65
Astrida 1128 Astrid 11
Bower 1639 Bower 13
Endimiona familio laŭ 342 Endymion
Brazilia 293 Brasilia 14
Gefiona 1272 Gefion 2,74 al 2,82 0,08 al 0,18 7,4 al 10,5 0,8% 89 Ceresa familio laŭ Cereso kaj
Minerva familio laŭ 93 Minerva
Kloriza 410 Chloris 24
Dora 668 Dora 78
Erigona 163 Erigone 47
Hilda 153 Hilda 3,7 al 4,2 >0,07 <20° -
Karina 832 Karin 39
Lidia 110 Lydia 38
Masalia 20 Massalia 2,37 al 2,45 0,12 al 0,21 0,4 al 2,4 0,8% 47
Melibea 137 Meliboea 15
Merksia 808 Merxia 28
Misa 569 Misa 26
Naema 845 Naëma 7
Nemeza 128 Nemesis 29
Konkordia familio laŭ 58 Concordia
Rafita 1644 Rafita 22
Verita 490 Veritas 29
Undina familio laŭ 92 Undina

Transneptuna familio
Haŭmea Haŭmeo ~43 ~0,19 ~28


Noto kaj referencoj |





Eksteraj ligiloj |




  • france Origine collisionnelle des familles d'astéroides (kolozia deveno de la asteroidaj familioj) Disertaĵo de Alain DORESSOUNDIRAM, Universitato Pierre et Marie Curie


  • angle Asteroid Family Identification (Identigado de la asteroidaj familioj)


  • angle A Classification of 6479 Asteroids Into Families by Means of the Wavelet Clustering Method (P. Bendjoya)


  • angle A multi-domain approach to asteroid families identification, de V. Carruba, R. C. Domingos, D. Nesvorny, F. Roig, M. E. Huaman kaj D. Souami




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg