Henriko la 3-a (Sankta Romia Imperio)









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 3-a





























































































































































Henriko la 3-a

Imperiestro de la Sankta Romia Imperio Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg

Henriko la 3-a (miniaturo de 1040)
Henriko la 3-a (miniaturo de 1040)


Regado
de 1046 ĝis 1056

Antaŭulo

Konrado la 2-a

Sekvanto

Henriko la 4-a


Ceteraj titoloj

Reĝo de la romanoj (ekde 1039)
Persona informo

Naskiĝo
28-a de oktobro 1017

Morto
5-a de oktobro 1056
en Bodfeld

Mortokialo

tuberkulozo [#]

Tombo

Katedralo de Speyer [#]


Subskribo Henriko la 3-a (Sankta Romia Imperio)
Familio

Dinastio

Salioj

Patro

Konrado la 2-a

Patrino
Gisela de Ŝvabio

Gefratoj
Matilda of Franconia • Ernest II, Duke of Swabia • Liudolf, Margrave of Frisia • Herman IV, Duke of Swabia [#]

Edzino
1. Gunilda de Danio, filino de Knuto la Granda
2. Agnes de Poitou

Idoj
Beatrice I, Abbess of Quedlinburg • Adelheid II van Franken • Henriko la 4-a • Konrado la 2-a, duko de Bavario • Judith of Swabia • Ida of Formbach-Ratelnberg • Matilda of Swabia [#]
Profesio

Okupo
aristokrato • reganto [#]

Reĝo de Italio

Regado

1038–1056

Antaŭulo

Konrado la 2-a

Sekvanto

Henriko la 4-a

Reĝo de Burgonjo

Regado

1038–1056

Antaŭulo

Konrado la 2-a

Sekvanto

Henriko la 4-a

Duko de Bavario Bavaria Arms.svg

Henriko la 6-a

Regado

1027–1042

Antaŭulo

Henriko la 5-a
(Konrado la 2-a)

Sekvanto

Henriko la 7-a

2-a fojo

Regado

1047–1049

Antaŭulo

Henriko la 7-a

Sekvanto

Konrado la 1-a

Duko de Ŝvabio Arms of Swabia.svg

Regado

1038–1045

Antaŭulo

Hermano la 4-a

Sekvanto

Otto la 2-a

Duko de Karintio
Margrafo de Verono
Kaernten shield CoA.svg

Regado

1039–1047

Antaŭulo

Konrado la 2-a

Sekvanto

Velfo la 3-a

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Henriko la 3-a (1017 - 1056) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio.



Biografio |


Henriko la 3-a de la Sankta Romia Imperio, el la Salia dinastio, naskiĝis en 1017, filo de Konrado la 2-a kaj de Gisela de Ŝvabio. De 1027 ĝis 1042 li estis duko de Bavario, de 1038 ĝis 1045 duko de Ŝvabio. La 14-an de aprilo 1028, en Aachen, lia patro lin kronigis rex romanorum, 1038 li proklamiĝis reĝo de Burgonjo, kaj la postan jaron li postsekvis sian patron en la imperia trono. En 1041 li submetis Bohemion, kaj obeigis al la imperia aŭtoritato la regnon de Hungario post la batalo de Mansô (1044).[1] Li regis la duklandon Karintio ĝis 1047.




Henriko la 3-a remetas Petron sur la trono de Hungario.


Henriko geedziĝis du fojojn. La unua edzino estis Gunilda el Danio, kiu mortis pro malario en 1038, kaj estis entombigita en la monaĥejo de Limburgo. La 20-an de novembro 1043 li edzinigis al si Agnesan de Poitou, el kiu naskiĝis ses gefiloj. Agneta nutris kontaktojn kun la monaĥa movado de Kluny. Ŝi daŭrigis puŝi por la reformo, inspirita de tiu monaĥaro, de la eklezio ankaŭ post la morto de sia edzo.




Henriko la 3-a kaj Agneta de Poitou, unu dekstre la alia maldekstre de la Virgulino


En 1046, okaze de la koncilio de Sutri de li volita, kun la apogo de la Klunia monaĥa kongregacio adherante al ties celo kaj programo de reformo de la Eklezio, li iris al Italio por esti kronita imperiestro kaj por solvi la gravan krizon de la papado, originita de la elektado de tri samtempaj papoj: Benedikto la 9-a, Gregorio la 6-a kaj Silvestro la 3-a, po elektita pro influo de Patriciaj familioj. Sekve li kandidatigis kaj sukcesis elektigi papo la episkopon de Bambergo, Sutigeron klunian monaĥon, kiu estis entronigita en Romo la kristnaskan tagon de 1046, kun la nomo de Klemento la 2-a.


La saman tagon kaj per mane de la sama papo, Henriko, fine, estis kronita imperiestro de la Sankta Romia Imperio: la papo al li asignis la rajton (diritan principatus in electione papae, nome “rajto de la imperiestro indiki, antaŭ ĉiuj, la kandidaton al la papa digneco”).[2] Li tiam decidis iri Suditalion por reguligi la imperiajn rajtojn sur tiuj kiuj estis la duklandoj lombardiaj kaj studi kaj atingi akordon kun la Normanoj.[3] Li certe inspiris, se ne kunlaboris en la pretigo de papa dokumento per ke estu frapita per ekskomuniko kiuj ajn akiru ekleziajn oficojn pere de simonio.[4]


Dum sia vizito, en 1048, al la monaĥejo de Reichenau Henriko ekinstalis porŝatajn rilatojn kun Hermano Kontrakto.[5] Tiu ĉi, la saman tagon, himne celebris Henrikon la 3-an imperiestron de la Sankta Romia Imperio.
Henriko vizitis ankaŭ, en 1055 la Koncilio de Florenco, kie renkontis papon Viktoron la 2-an.


Henriko la 3-a, same kiel siaj antaŭuloj kaj kiel siaj posteuloj, devis malsupreniri plurfoje al Italio: la feŭda sistemo kaj la politika situacio de Italio iamaniere krizigos la regadon de la Sankta Romia Imperio.


Lia elstara distingo estas ankaŭ ke li ĉie, malgraŭ liaj militoj, favoris la Dian armisticon nome militĉeso de Dio aŭ Paco de Dio.


Lia filo Henriko la 4-a lin postsekvis en la trono de Germanio aĝanta apenaŭ ses jarojn. Lia filino Judita Maria edzigis Salomonon de Hungario, kaj, post ties morto, Ladislaon Herman de Pollando.


Henriko estas entombigita en la katedralo de Speyer, dum lia koro konserviĝas en la imperia palaco de Goslar.



Notoj |





  1. Kie Henriko nuligis la hungaran armeon. Lia konduto post la batalo rivelas lian karakteron kune kun la «spiriton» de la tempo. Li celebris sian venkon per granda festo sur kampo de la batalo kie li prezentiĝis nudpiede, li surgenuiĝis antaŭ relikvo de la Sankta Kruco kaj ekkantis la «Kyrie Eleison» (Sinjoro kompatu nin). Poste li anoncis la pardonon por ĉiuj siaj malamikoj kaj invitis siajn armeanojn la samon fari.


  2. Tiu prerogativo kreskigis la forton de la imperia influo en la elektado de la papo. La Unua Laterana Koncilio de 1059 reformos la sistemon de la elektado de la papo, pri ĝi ekskluzive taskante nur la kardinalojn kaj garantiante al la imperiestro nur la formajn honoron kaj riverencon".


  3. Vidu enciclopedia Trecani ĉe la koncerna voĉo.


  4. Jean Chélini, Histoire religieuse de l'Occident médiéval, Hachette 1991, p. 252.


  5. Kontrakto el latina “contractus - contrahere” pro tio ke li estis lama aŭ trafita de simila korpa difekto.





Monogramo de Henriko la 3-a



Fontoj |




  • Gwatkin, H. M., Whitney, J. P. (ed) et al. The Cambridge Medieval History: Volumo III. Cambridge: Cambridge University Press, 1926.


  • Norwich, John Julius. The Normans in the South 1016-1130. Longmans: London, 1967.

  • Katolikaj enciklopedioj:


    • [1] Enciclopedia Cattolica


    • [2] Cathopedia: Neforgesendaj artikoloj


    • [3] Catholic_Encyclopedia


















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg