Geografio




















Mapo de la mondo. 2004


Geografio (de la grekaj vortoj γη [ge] = "tero", kaj γραφειν [grafejn] = "priskribi") aŭ Tersurfascienco estas scienco, kiu studas la strukturon kaj fizikajn ecojn de la tersurfaco kaj ilian interagon kun la homaj agoj. Ĝi do priskribas la spacajn strukturojn kaj okazaĵojn sur la tersurfaco, la efektojn de tiuj strukturoj kaj okazaĵoj al la homa agado, kaj la efektojn de homa agado al la tersurfaco. La geografio do kombinas naturajn kaj sociajn sciencojn. Ĝi kreas konceptojn por la komprenado kaj la solvado de problemoj inter la homoj kaj ilia medio.


Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj tutmonda niveloj. Sciencisto, kiu okupiĝas pri geografio, nomiĝas geografo.






Portala ikono Portalo pri Geografio




Enhavo






  • 1 Historio de geografio


  • 2 Geografiaj objektoj


  • 3 Geografiaj sciencoj


    • 3.1 Branĉoj de geografio


    • 3.2 Intersciencaj geografiaj disciplinoj




  • 4 Geografoj kaj vojaĝantoj


  • 5 Geografiaj malkovroj


  • 6 Ĉefaj geografiaj diskutoj


  • 7 Citaĵoj


  • 8 Vidu ankaŭ


  • 9 Referencoj


  • 10 Eksteraj ligiloj





Historio de geografio |




Jan Vermeer: La geografo


Laŭ historiaj dokumentoj la signifo de geografiaj scioj estis unue rekonata de la antikvaj grekoj.
Oni raportas pri Anaksimandro el Mileto, ke li estis la unua, kiu desegnis mapon de la tero kaj de la maroj ĉirkaŭ 550 a.K.
Herodoto el Halikarnasos (484 – 424 a.K.) verkis multajn geografiajn raportojn.
Ptolemeo (ĉirkaŭ 100 ĝis ĉirkaŭ 175) kolektis topografiajn sciojn kaj indikis kiel desegni mapojn. La konojn de la grekoj uzis poste la romianoj.
En la mezepoko oni forgesis en Eŭropo pri geografio, kiel ankaŭ pri aliaj sciencoj. Nur el la imperio de Ĉinujo kaj la oriento venis novaj impulsoj.


La moderna geografio estis fondita de Bartholomäus Keckermann (1571–1608) kaj Bernhard Varenius (1622–1650). Ili evoluigis terminaron, distingis inter kutima geografio (geographia generalis) kaj regiona geografio aŭ scio pri landoj (geographia specialis). Ili rigardis popolojn, ŝtatojn kaj ejojn el spaca, historia kaj ankaŭ religia kunteksto.





Alexander von Humboldt


La epoko de klerismo subtenis klarigprovojn de naturaj efikoj pere de sciencistoj kiel Johann Gottfried Herder (1744–1803) kaj Georg Forster (1754–1794). Anton Friedrich Büsching (1724–1763) verkis la dekunuvoluman Neue Erdbeschreibung (Nova terpriskribo) kun priskribo de landoj kaj ties ekonomioj. Alexander von Humboldt (1769–1859) kaj Carl Ritter (1779–1859) fine fondis la modernan sciencan ekonomion. Ferdinand von Richthofen (1833–1905) difinis geografion kiel la scienco pri la tersurfaco kaj de la aĵoj kaj aspektoj rilataj al ĝi[1].
La geografoj Alfred Kirchhoff (1838–1907) kaj Friedrich Ratzel (1844–1904) jam profitis la sciojn de Darwin.


George Perkins Marsh (1801–1882) jam rimarkis en 1864 la influon de la homo al la naturo, kontraŭe al la geodeterminisma vidpunkto. Elisée Reclus (1830–1905) evoluigis la socian geografion, Paul Marie Vidal de la Blache (1845–1918) la koncepton pri eblismo. Albrecht Penck (1859–1945) antaŭenigis geomorfologion. Alfred Hettner (1859–1941) difinis geografion kiel tersciencon. Carl Troll (1899–1975), Karlheinz Paffen (1914–1983), Ernst Neef (1908–1986) kaj Josef Schmithüsen (1909–1984) pluevoluigis pejzaĝekologion, Sebald Rudolf Steinmetz (1862–1940) sociografion, Karl Haushofer (1869–1946) geopolitikon kaj Hans Bobek (1903–1990), Wolfgang Hartke (1908–1997) kaj Walter Christaller (1893–1969) ekonomian kaj socian geografiojn.


Per la kreskinta fakdivido en la 20-a jarcento estiĝis la multeco de nuntempaj partofakoj kaj ĉefe la divido inter fizika geografio kaj homa geografio.
Ekde la 1960-aj jaroj geografio estas pli kaj pli uzata kiel aplikita scienco kaj ĝiaj temoj rilatas pli kaj pli al urba desegnado, evoluigo de kamparo aŭ mediprotektado.



Geografiaj objektoj |



Altebenaĵo - Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Malaltebenaĵo - Markolo - Maro - Montetaro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano

La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto


Vd. ankaŭ: Geografiaj nomoj.



Geografiaj sciencoj |



Branĉoj de geografio |


Kutime oni dividas geografion je du grandaj branĉoj: je fizika geografio kaj soci-ekonomia geografio.



  • Fizika geografio esploras la strukturon kaj fizikajn ecojn de la tera surfaco, ĝiajn naturajn ingrediencojn: reliefojn, grundojn, akvejojn, naturajn mediojn ktp. Ĝin konsistigas:


    • Biogeografio, kiu ampleksas elementojn de biologio kaj ekologio


    • Klimatscienco kaj meteologio


    • Geomorfologio, kiu kombinas geologion kaj terfizikon


    • Hidrologio kontinenta kaj mara (oceanografio)

    • Paleogeografio


    • Pedologio, kun elementoj de edafologio kaj geomorfologio, ktp.




  • Soci-ekonomia geografio pristudas teritorian organizon de la socio en diversaj landoj, regionoj, lokoj. Ĝi dispartiĝas je:

    • Ekonomia geografio

    • Socia geografio

    • Geografio de loĝantaro


    • Kultura geografio ktp.



Ofte oni parolas ankaŭ pri Matematika geografio, kies partoj estas Kartografio kaj Topografio, aŭ apartenigas tion al fizika geografio.


Aparta direkto estas Regiona geografio, kiu esploras geografion de apartaj regionoj. Ĝia celo estas priskribi geografion de la regionoj komplekse: kaj de la fizika, kaj de la soci-ekonomia flankoj.



Intersciencaj geografiaj disciplinoj |


Antropogeografio ~ Astronomika geografio ~ Biogeografio ~ Etnogeografio ~ Fitogeografio ~ Historia geografio ~ Medicina geografio ~ Milita geografio ~ Veterinara geografio ~ Zoogeografio



Geografoj kaj vojaĝantoj |





Gerardus Mercator


Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) — Taleso, Anaksimandro k.a.


Jen listo de kelkaj elstaraj vojaĝantoj kaj esploristoj:




  • Eratosteno (276 a.K. – 194 a.K.) – kalkulis la ĉirkaŭmezuron de la Tero


  • Strabono (64/63 a.K. – ĉirkaŭ 24 p.K.) – verkis "Γεογραφικά", 17-libran priskribon de la Tero


  • Ptolemeo (ĉ. 90 – ĉirkaŭ 168) – greka sciencisto, verkis "Γεωγραφικὴ Ὑφήγησις" en 8 libroj


  • Muhammad al-Idrisi (1100 – 1165) - islamano kiu veturis tra Nordafriko kaj Al-Andalus, Anatolio, multaj partoj de Eŭropo kiaj Portugalio, la Pireneoj, la franca marbordo de Atlantiko, Hungario, kaj la skandinava Jórvík (nune konata kiel York).


  • Marko Polo (1254–1324) – itala esploristo, vojaĝis laŭ la Silka Vojo al Ĉinio kaj verkis libron pri tio


  • Ibn Batuta (1304–1377) – berbera vojaĝanto


  • Ĉeng He (1371–1433) – ĉina vojaĝanto


  • Kristoforo Kolumbo (1451–1506) – esploristo, malkovris Amerikon por tiutempaj eŭropanoj


  • Vasco da Gama (ĉ. 1469 – 1524) – portugala admiralo, malkovris marvojon de Eŭropo al Hindio


  • Magelano (1480–1521) – portugala navigisto, realigis la unuan ŝipadon ĉirkaŭ la Terglobo


  • Gerardus Mercator (1512–1594) – sukcesis projekcii la sferan surfacon de la Tero al plata surfaco de mapo


  • Samuel de Champlain (1567–1635) – franca geografo, kartografo, esploristo kaj fondinto de Kebeko


  • Vitus Bering (1681–1741) – dan-rusa esploristo, malkovris terkolon inter Azio kaj Ameriko


  • James Cook (1728–1779) – brita esploristo, vojaĝis trifoje al la Pacifika Oceano kaj malkovris ĉefajn marbordojn


  • Alexander von Humboldt (1769–1859) – germana sciencisto, verkis 5-voluman fizikan priskribon de la mondo "Kosmos"


  • Carl Ritter (1779–1859) – germana sciencisto


  • Petro Kropotkin (1842–1921) – ellaboris teorion pri la glacia tavolo de la glaciperiodo


  • Marc Aurel Stein (1862–1943) – hungara esploristo



Geografiaj malkovroj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografia malkovro.

Kelkaj plej gravaj geografiaj malkovroj, en kronologia ordo:































































Esploro
Kiam
Kiu
Ĉirkaŭ okcidenta Eŭropo al insulo Tuleo
ĉirkaŭ 325 a.K.

Piteaso

Kariboj, Venezuelo (Suda Ameriko) kaj Centra Ameriko
1493–1502

Kristoforo Kolumbo
Marvojo al Hindio
1497–1499

Vasco da Gama
Ĉirkaŭmonda veturo
1519–1522

Ferdinand Magellan kaj Juan Sebastián Elcano

Meksiko
1519–1521

Hernán Cortés

Oceanio
1642–1643

Abel Tasman

Oceanio
1768–1779

James Cook
Internaj partoj de Afriko
1851–1873

David Livingstone

Norda Poluso
06 apr 1909

Robert Peary

Suda poluso
14 dec 1911

Roald Amundsen

Everest
29 maj 1953

Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay


Ĉefaj geografiaj diskutoj |


Tiuj ĉi diskutoj estas ĝis nun aktualaj por geografio kaj ludas gravan rolon en la scienco. Supozeble, ili ne havas unuecan solvon. Multaj geografiaj diskutoj estas lokitaj en terminologio, klasifikado kaj aliaj ŝajne formalaj aferoj. Tamen terminologio kaj klasifikado estas fakte esenco de teoriaj vidpunktoj de diversaj sciencistoj: tiel malantaŭ diskuto pri terminoj ofte staras sciencaj skoloj, teorioj kaj hipotezoj.



  • Difino de geografio kiel scienco: ĉu tia scienco ekzistas; kio estas la studobjekto ĝia.

  • Difino de "geografia kovro", difino de ĝi diferencige de geosferoj de la Tero.

  • Difino de la sistemo de geografiaj sciencoj, loko de certaj sciencoj ene de tiu sistemo kaj ilia signifo por la ceteraj sciencoj.

  • Esenco de geografio kiel unueca scienco, se tiu ekzistas; ĝiaj celoj, taskoj kaj studobjektoj.


  • Teoria geografio, se tiu ekzistas, kaj kiu scienco povas tiel nomiĝi. Ekzisto de komungeografiaj teorioj.

  • Difino de la nocio "mapo", diferenco de mapo disde aliaj modeloj, esenco de kartografia esplormetodo.


kaj aliaj.



Citaĵoj |








Citaĵo



 Ekzistas nenio, kiu pli kultivas kaj edukas kleran racion kleran ol geografio. 
— Immanuel Kant







Citaĵo



 Kaj li rigardis ĉirkaŭ li sur la planedo de la geografo. Neniam antaŭe li vidis tiel majestan planedon. 
— Antoine de Saint-Exupéry, La eta princo







Citaĵo



 Kiel ofte mi jam diris al li, ke - krom ia ajn profesiblindeco - la eco de geografo konsistas laŭ mia opinio, ke li prefere perdiĝu sur fremda tereno. ... ĉar la geografo estas perdita personeco. Ĉar li ne timas koncedi, ke li perdis la vojon, konfesi sian emon malkovri foraĵojn sen moviĝi desurloke. 
— Brigitte Paulino-Neto, La melankolio de geografo


Vidu ankaŭ |



  • Listo de sendependaj ŝtatoj

  • Listo de urboj laŭ lando

  • Mapo

  • Terscienco

  • Geografia malkovro

  • Geofikcio



Referencoj |





  1. „Wissenschaft von der Erdoberfläche und den mit ihr in ursächlichem Zusammenhang stehenden Dingen und Erscheinungen“





  • Kategorio Geografio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Geografio en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)


  • Geografio en ReVo




Eksteraj ligiloj |


  • PopulationData.net: informoj pri loĝantaro








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg