Unua Viena Arbitracio




La Unua Viena Arbitracio estis decido, kiu donis al Hungario teritoriojn de suda Slovakio kaj de Karpata Rutenio, kie loĝis interalie etnaj hungaroj.




1: el Hungario 3 vilaĝoj al Ĉeĥoslovakio en 1945; 2: al Hungario en 1938; 3: hungara okupo en 1939; 4: al Germanio (Aŭstrio) en 1938; 5: germana parto ekde 1939; la mapo ne enhavas Karpatan Rutenion




Mapo pri Transkarpatio, tio estas daŭrigo de la supra mapo




La norda griza parto montras la unuan arbitracian teritorion


La Munkena interkonsento havis partojn, kio sugestis, ke Ĉeĥoslovakio priparolu la limproblemojn kun Pollando kaj Hungario. Poste senrezultaj traktadoj okazis inter Ĉeĥoslovakio kaj Hungario, tial ili petis la arbitracion.


La decidon esence influis la eksterlandaj ministroj germana, Joachim von Ribbentrop, kaj itala, Galeazzo Ciano. Ĝi estis proklamita la 2-an de novembro 1938 en kastelo Belvedere en Vieno; de tio ĝi ricevis sian nomon. Anglio kaj Francio rifuzis la partoprenon, la decidon ili ne kritikis, nur poste jam en 1945.


  • ’’Pri la samon kun Pollando vidu: Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio!’’

La hungaran delegacion estris eksterlanda ministro Kálmán Kánya, akompanata de kulturministro Pál Teleki. La ĉeĥoslovakian delegacion estris František Chvalkovský, eksterlanda ministro, kaj Ivan Krno. Karpatan Rutenion reprezentis ĉefministro Avhustin Voloŝin, Slovakion ĉefministro Jozef Tiso kaj justica ministro Ferdinand Ďurčanský.


Ĉiuj partoprenantoj akceptis la decidon.
























Fonto km² Loĝantaro Hungaroj Slovakoj
Ĉeĥoslovaka 1930 11927 852332 506208 (59%) 290107 (34%)
Hungara 1941 11907 869299 751944 (84%) 85392 (10%)

La diferencoj inter la censoj estiĝis tial, ĉar en 1920 parto de la hungaroj perdis la ŝtatajn laborlokojn, tial ili rifuĝis al rest-Hungario. Poste oni fondis novajn vilaĝojn, kie allogis ĉeĥojn kaj slovakojn. En 1930 la judoj, kiel nacio havis apartan rubrikon, spite tion, ke ili parolis hungare kaj ne slovake. Post 1938 denova migrado okazis inverse. La sekva tabelo prezentas la originan staton en 1910 laŭ urboj kaj kelkaj vilaĝoj:

















































































Urbo hungaroj slovakoj germanoj

Senec/Szenc
3657 182 67

Galanta/Galánta
2933 202 115

Vráble/Verebély
1522 1236 76

Levice/Léva
8752 688 199

Lučenec/Losonc
10634 1675 428

Rimavská Sobota/Rimaszombat
6199 468 91

Jelšava/Jolsva
2289 449 42

Rožňava/Rozsnyó
5886 406 159

Košice/Kassa
33350 6547 3189

Veľké Kapušany/Nagykapos
1207 4 9

Uĵhorodo/Ungvár
13590 1219 1151

Mukaĉeve/Munkács
12686 42 3078

La tabelo montras ankaŭ la hungarajn nomojn.






































Urbo hungaroj slovakoj germanoj rutenoj

Vinohradiv/Nagyszőlős
5943 0 540 1266

Ĉop/Csap
2294 5 11
4

Nitra/Nyitra
9754 4929 1636

Bratislavo/Pozsony
31705 11673 32790

En tiu tabelo en la 2 lastaj urboj la decido akceptis interesojn de slovakojn kaj rifuzis la hungaran pretendon.




Hungaraj trupoj okupis Lučenec.


Oni konstatis serion de urboj, kie vivis hungaroj en majoritato:
Senec-Galanta-Vráble-Levice-Lučenec-Rimavská Sobota-Jelšava-Rožňava-Košice-Michaľany (escepte vilaĝo)-Veľké Kapušany-Uĵhorodo-Mukaĉeve (la du lastaj ne estas en la mapo, imagu ilin dekstren). Poste oni ekzamenis la najbarajn vilaĝojn. Kie la hungaroj vivis en plimulto, tio apartenos al Hungario. Tiel formiĝis la ruĝa parto en la mapo, sed dume oni ekzamenis ankaŭ la geografiajn, trafikajn kaj ekonomiajn vidpunktojn. La novaj limoj formiĝis saĝe, ne tiel, ol en 1920. Disŝiritaj urboj Komárom, Sátoraljaújhely kaj Balassagyarmat denove unuiĝis. Resume oni konstatas, ke okazis kompromiso, ĉar Hungario ne rericevis Nitra-n kaj Bratislavon.


La Arbitracio estis valida ĝis 1945, kiam Sovetunio akiris tutan Transkarpation, por kompensi Ĉeĥoslovakion la arbitraciaj partoj redoniĝis, eĉ limoj retiriĝis, eĉ en 1947 3 vilaĝoj, kie loĝis resume nur 3 slovakoj, aldoniĝis al Ĉeĥoslovakio.



Vidu ankaŭ |


  • Dua Viena Arbitracio


Referencoj |



  • Sallai Gergely: Az első bécsi döntés (Osiris, 2002)

  • Magyar Világhíradó, 1938: Magyar területek visszaadásáról tárgyaltak a magyar és a csehszlovák kormányok küldöttei



Eksteraj ligiloj |


  • Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)



Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)