Brașov
Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa urbo en Rumanio. Por informoj pri historia departemento en Hungara reĝlando, vidu la paĝon Brassó (historia departemento).
Brașov [braŝov'] (hungare: Brassó [braŝo]; germane: Kronstadt, latine: Corona, esperante: Braŝovo) estas urbo en Rumanio, kiu situas en la suda Transilvanio, 168 km norde de Bukareŝto, ĉe 45°38′N 25°35′E / 45.633°N, 25.583°O / 45.633; 25.583 (Brașov). Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ) kaj unu el la ĉefaj industriaj urboj de Rumanio.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Geografio
4 Gefiloj
5 Vidindaĵoj
6 Fonto
7 Esperanto-movado
8 Vidu ankaŭ
9 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 41 056 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj, ĉeĥoj, slovakoj, ciganoj), en 1992 323 736 (rumanoj, 10 % da hungaroj).
Historio |
Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Brassó vármegye). En la jaro 1749 en tiu urbo fondiĝis la unuaj du loĝioj de framasonismo en la tiama Hungarujo.
Geografio |
- Tomoŝ-kanalo
Gefiloj |
- Paul Philippi
Vidindaĵoj |
- Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Brașov)
- Preĝejo de Marteno de Tours (Brașovechi)
- Preĝejo de apostolo Bartolomeo (Brașov)
Preĝejo de Johano Baptisto (Brașov) (franciskana)- Luterana preĝejo (Brașov)
- Luterana hungara preĝejo (Brașov)
- Sinagogo (Brașov)
- Ortodoksa sinagogo (Brașov)
Fonto |
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Esperanto-movado |
Komence de la naŭdekaj jaroj (post la falo de Ĉaŭŝesku) fondiĝis la loka klubo "Amikeco Braŝovo".
En 2005 la urbestraro inaŭguris la "Skvaron Esperanto" laŭ iniciato de ĉi-klubo.
En Braŝovo okazis la 83-a kongreso de SAT inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010. La kongreson organizis "Amikeco Braŝovo".
Vidu ankaŭ |
- Listo de renomaj personoj de Braŝovo
- Kastelo Bran
Eksteraj ligiloj |
- Esperantlingva turisma priskribo de la urbaj vidindaĵoj
- Portalo hungare
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto
- Urbomapo