Centrafrikaj mangrovoj
La centrafrikaj mangrovoj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la mangrovoj. Kune kun la gvineaj mangrovoj ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "gvinea-golfaj mangrovoj".
La centrafrikaj mangrovoj estas la plej vasta areo de mangrovoj en Afriko, situantaj je ties okcident-flankaj marbordoj.
Enhavo
1 Priskribo
2 Flaŭro
3 Faŭno
4 Minacoj kaj konservado
5 Referencoj
6 Bibliografio
7 Vidu ankaŭ
8 Eksteraj ligiloj
Priskribo |
Tiuj mangrovarbaroj troviĝas en fekundaj riverbuŝoj kaj lagunoj kaj enhavas arbojn ĝis 45 m altajn. La plej granda parto troviĝas en Niĝerio, kaj gravaj areoj en Kameruno, Ekvatora Gvineo kajGabono, pecetoj en Ganao, Kongo Kinŝasa, kaj norda Angolo. La plej granda areo en la ekoregiono apartenas al la delto de Niĝero ĉe Gvinea Golfo, dum aliaj inkludas la orientan flankon de Kroso-Delto en Niĝerio kaj Kameruno, Vuri-Estuaro en Kameruno, kaj Muni-Estuaro je la limo de Ekvatora Gvineo kaj Gabono. Same kiel gastigi riĉan faŭnon, la mangrovoj fiksas la lokon de la riveroj, filtras la akvojn kaj kreas amasigojn da nutraĵoriĉa grundo sur la riverbordoj. Mangrovoj prosperas en humidaj tropikaj klimatoj kie la maro estas varma, kaj kie la tajdoj enfluigas marakvon en la riverojn. Tial ekzistas malpli da ili sur la marbordo de Kongo-Rivero, kie Bengela Marfluo alportas malvarmetajn marakvojn, sed ekzistas pecetoj ĉi tie kaj pli sude en Angolo.
Flaŭro |
Ekzistas kvin precipaj specioj de mangrovarboj en la ekoregiono: la manglo (Rhizophora mangle), Rhizophora racemosa , Rhizophora harrisonii, Avicennia germinans Laguncularia racemosa dum la palmo Nypa fruticans estas enmetita el Azio.
Faŭno |
La riĉaj komunumoj de ostroj, kraboj, senvertebruloj kaj la larĝa gamo da fiŝoj ŝirmiĝantaj kaj reproduktiĝantaj en la mangrovoj subtenas faŭnon inkluzive de simioj, la afrika manato (Trichechus senegalensis), kaj testudoj kiaj la afrika molkarapaca testudo (Trionyx triunguis).
Birdoj inkludas reproduktiĝantajn akvobirdojn kiajn ekzemple la striardeon kaj la longavostan kormoranon kaj grandajn grupojn de aliaj dum migrado.
Minacoj kaj konservado |
Niĝerio estas la plej dense enloĝata lando en Afriko, kio ne favoras la konservadon de ties fekundaj marbordaj vivejoj. Multaj mangrovarbaroj estis neniigataj por urba kaj industria disvolvigo, kiel ekzemple la naftorafinadoj de la Niĝera Delto kiuj ankaŭ kaŭzis la poluadon de la riveroj kaj marĉoj [1]. Urbaj areoj en originale mangrova tereno estas Lagoso en Niĝerio kaj Dualao en Kameruno. Aliaj ŝreĉoj por la ekoregiono inkludas senarbarigon por salejoj kaj agrikulturo. Tamen la mangrovoj estas rezistemaj vivejoj, kaj malgrandaj aretoj de ili postrestas en izoliteco laŭlonge de la marbordo de okcidenta kaj centra Afriko. Naturprotektejoj inkludas Faŭnorezervejon Duala-Edea en Kameruno kaj Songor-Lagunon en Ganao, dum Keta-Laguno, ankaŭ en Ganao, estas Ramsar-ejo.
Referencoj |
↑ angle La malbeno de la nigra oro.
Bibliografio |
angle UNEP 2007 : Mangrove of Western and Central Africa, UNEP-Regional Seas Programme/UNEP-WCMC.
Vidu ankaŭ |
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Kongaj arbaroj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Demokratia Respubliko Kongo
Afrotropisaj mangrovarbaroj | |
---|---|
AT1401 Centrafrikaj mangrovoj | Angolo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Kameruno, Demokratia Respubliko Kongo, Niĝerio |
AT1402 Orientafrikaj mangrovoj | Kenjo, Mozambiko, Somalio, Tanzanio |
AT1403 Gvineaj mangrovoj | Ebura Bordo, Gambio, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Liberio, Senegalo, Sieraleono |
AT1404 Madagaskaraj mangrovoj | Madagaskaro |
AT1405 Sudafrikaj mangrovoj | Mozambiko, Sud-Afriko |
|
Eksteraj ligiloj |
angle Ekoregiono AT1401 : Centrafrikaj mangrovoj (WWF)
angle Centrafrikaj mangrovoj (WWF-Wildworld)
angle Centrafrikaj mangrovoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
angle Centrafrikaj mangrovoj (The Encyclopedia of Earth)
angle Centrafrikaj mangrovoj (Globalspecies)
angle Situo de la ekoregiono : tajpu Central African mangroves
angle Tutmondaj 200; numero 135 : Gvinea-golfaj mangrovoj (WWF)