Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj






Situo de la ekoregiono.




Situo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj en la mondo.


La drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj estas ekoregiono el la orientafrik-altaĵara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj kiuj etendiĝas tra Suda Afriko, en Sud-Afriko, Svazilando kaj Lesoto. Kune kun la drakensbergaj altmontaraj herbejoj kaj duonarbaroj, la ekoregiono estas listigita en la tutmondaj 200-regionoj sub la nomo de drakensbergaj montaraj arbedaroj kaj duonarbaroj.




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Flaŭro


  • 3 Faŭno


  • 4 Endemiismoj


  • 5 Minacoj kaj konservado


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Priskribo |




Drakensbergaj montaroj.


La ekoregiono okupas surfacon de 202 200 kvadratajn kilometrojn laŭlonge de la areoj de meza altitudo de la montaro Drakensbergoj, en Svazilando kaj la oriento de Sud-afriko, kaj la malaltaj zonoj de la lesota altebenaĵo. La altitudo de la ekoregiono varias inter 1 800 kaj 2 500 metroj super marnivelo. Je pli granda altitudo troviĝas la alt-montaraj herbejoj de Drakensbergoj. Sub 1 800 metroj, tiuj ĉi limtuŝas la arban savanon de Suda Afriko norde, la arban savanon de mopane-arbo de la Zambezi nordoriente, la marbordan arbaran mozaikon de Maputalando oriente, la maputalandaj-pondolandajn arbustarojn kaj veprejojn, la marbordan arbaran mozaikon de KwaZulu kaj Kablando sudoriente, la knajsnajn-amatolajn montarbarojn sude, la albenajn veprejojn sudoriente, la Karuon nama okcidente kaj la herbejojn de Alta Veld nordokcidente.


La klimato estas malvarma kaj humida, kvankam en la altebenaĵo de Lesoto povas okazi trosekecoj. La jaraj precipitaĵoj varias inter 450 mm en la sudoriento kaj 1 900 en la zonoj plej altaj. La frostoj estas multnombraj.



Flaŭro |





Kanjono de la rivero Blyde.


La superreganta vegetaĵaro estas la montoherbejo, sed la ekoregiono ankaŭ gastigas kelkajn el la maloftaj mezvarmaj koniferarbaroj de Afriko. Oni scias ke la afrik-montara arbaro antaŭe estis larĝe disvastigita tra la ekoregiono. Tio kio postrestas estas nur etaj arbareroj.



Faŭno |


La birda faŭno estas riĉa. Estas la sola vivejo en Suda Afriko kie ankoraŭ postvivas la ŝafgrifo (Gypaetus barbatus). Aliaj birdospecioj eĉ portas la nomon de la regiono kiel la drakensberga roksaltulo, (Chaetops aurantius), la drakensberga prinio, (Prinia hypoxantha) kaj la drakensberga siskino (Serinus symonsi).




La pli malaltaj deklivoj de Drakenbergoj estas riĉaj je faŭno, eble plej gravaj estas la malofta suda larĝbuŝa rinocero (Cerototerthum sinum), kiu estis bredada ĉi tie dum alfrontado de formorto kaj la nigra gnuo (Connochaetes gnou), kiu nun nur prosperas en naturprotektejoj kaj ĉasadorezervoj. La areo estas hejmo al grandaj herdoj de antilopoj kiel ekzemple elando (Taurotragus oryx), suda redunko (Redunca arundinum), falverufeta redunko (Redunca fulvorufula), kapreola peleo (Pelea capreolus) , kaj eĉ iu kutima oribio (Ourebia ourebi).



Endemiismoj |


En la drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj troviĝas multaj endemiaj plantospecioj.


El la bestoj ne estas tiom da endemiismoj, escepte de la ĥameleonoj kaj aliaj reptilioj : oni nombras 24 endemiajn speciojn, multaj de ili malkovritaj je la fino de la 20-a jarcento. Ekzistas unu endemia rano, Breviceps sylvestris, kaj kvar pli kiuj estas trovitaj ĉefe en tiu montaro : Leptopelis xenodactilus, Breviceps maculatus, Breviceps verrucosus kaj Cacosternum poyntoni. Estas du endemiaj mamuloj: la sorikoj Myosorex tenuis kaj Ambloysomus gunningi.



Minacoj kaj konservado |


La ekoregiono estas endanĝerigata. Granda parto de la regiono degradiĝis pro agrikulturo, senarbarigo, arbohakado, tropaŝtado kaj incendioj.


Malpli ol 1% de la ekoregiono ricevas protekton. Ekzistas pluraj naciaj parkoj.



Vidu ankaŭ |



  • Afromontano

  • Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj

  • Konservada stato de ekoregiono































Afrotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
AT1002 Angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj

Flago-de-Angolo.svg Angolo
AT1004 Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj

Flago-de-Lesoto.svg Lesoto, Flago-de-Svazilando.svg Svazilando, Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko
AT1008 Etiopaj montaraj arbustetaroj

Flago-de-Etiopio.svg Etiopio
AT1010 Jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko

Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
AT1012 Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj

Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko
AT1013 Ruvenzoriaj-virungaj montaraj arbustetaroj

Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Ruando.svg Ruando, Flago-de-Ugando.svg Ugando



Eksteraj ligiloj |
















Portala ikono Portalo pri Afriko
Portala ikono Portalo pri Biologio
Portala ikono Portalo pri Geografio




  • angle Ekoregiono AT1004 : Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj (WWF)


  • angle Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj (WWF-Wildworld)


  • angle Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo


  • angle Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)


  • angle Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj (Globalspecies)


  • angle Situo de la drakensbergaj ekoregionoj : tajpu Drakensberg


  • angle Prioritataj ejoj (WWF)


  • angle Tutmondaj 200; numero 105 : Drakensbergaj montaraj arbedaroj kaj duonarbaroj ( WWF )




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg