Komunumo (Finnlando)






Limoj de komunumoj de Finnlando


Komunumo (finne: kunta, svede: kommun estas unuo de loka administrado en Finnlando. Nuntempe (2018) Finnlando havas 311 komunumojn, el kiuj 107 estas urboj (vd. Listo de komunumoj de Finnlando). Komunumoj varias tre multe inter si: la plej granda laŭ areo estas Inari 17.321 km² kaj la plej malgranda estas Kauniainen kun nur 6 km². La plej multajn loĝantojn havas Helsinko (576.632), dum la plej malmulte havas Sottunga (115).


La komunumoj havas deputitaron elektitan ĉiun kvaran jaron. La nombro de seĝoj varias laŭ nombro de loĝantoj, kutime de 17 ĝis 85 (en plej malgrandaj eblas eĉ nur 9). Komunumoj havas rajton imposti siajn loĝantojn (kaj entreprenojn), sed en multaj komunumoj la plej signifa financa fonto estas subvencioj de la ŝtato. Komunumoj respondecas pri sanservoj, baza edukado, planado de ekonomio,

































Nombro de komunumoj en Finnlando
Jaro
1917
1927
1937
1947
1957
1967
1977
1987
1997
2007
2009
Nombro
532
585
602
547
549
537
464
461
452
414
348

La nombro de komunumoj kreskis ĝis la dua mondmilito. En teritorio, kiun Finnlando perdis al Sovetio en la dua mondmilito restis 50 komunumoj. Ekde 1960 la kvanto de komunumoj rapide malkreskis pro kunigo de malgrandaj komunumoj inter si aŭ al pli grandaj komunumoj. Estas planoj laŭ kiuj komunumoj devus havi minimume 20 000 loĝantoj, kiu signifus ke la nombro de komunumoj falus eĉ pli.



Vidu ankaŭ |



  • Listo de komunumoj de Finnlando

  • Listo de urboj de Finnlando




Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)